Returne al la ĉefa paĝo de Aveno

AVENO 33 - La Verda Movado

2008-09-20
  • Bonvolu subteni la Verdan Movadon, kaj membriĝi en la Verda Partio.

  • Europa Verdpartia Somera Universitato, 2008-08-28/31
    "Lingva Politiko - la Potencialo de Esperanto": (jen la parolantoj)

    Laborgrupo
    (Parolantoj de la laborgrupo, foto: Ronald Schindler)

    Raportoj:


  • Je la Globala Verda Kongreso en Sao Paulo, komence de Majo 2008 AVE partoprenis dank' al du brazilaj samideanaj studentoj.
    Lucas kaj Semedho disdonis la ĉi-rilatan kontribuon, kiu estis verkita ĉefe de la francaj Verduloj por diskuti la uzadon - plejparte de la angla lingvo - ene de la Eŭropa Verdaj Partio. Unuflanke ĝi celas al klara lingvo, kiu estas komprenebla ankaŭ de "non-native-speakers"; kaj aliflanke ĝi metis en la diskuton la uzado de planlingvo kiel ekz-e Esperanton. Ambaŭ parolis kun pluraj partoprenantoj pri la potencialo de Esperanto; tio kaj la fakto ke AVE "Esperanto Greens" partoprenis jam estis bona rezulto.
    La temo de ilia oficiala laborgrupo estis "Lingva politiko por la Verduloj". El la du personoj kiuj partoprenis la laborgrupon unu estas tradukistino (el Aŭstralio), kaj la alia sekretarino de la svedaj Verduloj. Kiel rezulto de tiu diskuto Lucas verkis "Reflection on Language Politics" (pripensoj pri lingva politiko), kiu bone servas kiel dokumento dum nia laborgrupo je la Eŭropa Verda Somera Universitato fine de Aŭgusto. Bedaŭrinde ili ne sukcesis koncizigi la tekston en formon kiu taŭgus por rezolucio. Mi klopodos kontakti tiujn virinojn por daŭrigi la diskuton.
    Do, ĉefe gravas, ke esperantistoj oficiale partoprenis tiun kongreson.
    Lucas kaj Sumedha ankaŭ tre profitis de la partopreno de la kongreso entute; konatiĝi kun Verduloj kaj ekologiistoj el Brazilo kaj la tuta mondo.
    AVE (ĉefe Ute Haas) subtenis ilian partoprenon.
    (koncize laŭ la raportoj de Lucas)

  • Eŭropa Verda Somer-Universitato en Frankfurt/Odro & Slubice(2008-08-28/31)
    Ĝenerale: [en]
    Raportoj pri la 4 plenaj sesioj [de, en, (fr,pl)]
    Por informiĝi kaj diskuti pri gravaj temoj la Eŭropa Verda Partio okazigis la unuan Someran Universitaton ambaŭflanke de la rivero Odro, la limo inter Germanio kaj Pollando.
    Ni povis uzi la universitatojn Viadrina en Frankfurt/Odro kaj la Collegium Polonicum en Slubice/Odro.
    Okazis pluraj ekskursoj:
    * Pri GMO-maizo & abeloj & bio-nutraĵoj; mi ĉeestis kaj ni vizitis areon kie najbaras farmbieno kiu semas GMO-maizon (MON810), kiu enhavas la toksinon BT. Tiu mortigas ne nur la maizo-manĝantan insekton, sed ankaŭ papiliojn se ili manĝas la polenoj de la maizo. Tiujn polenojn transportas la vento ĝis kelkajn cent metrojn, kaj kuŝante sur folioj ĝi estas manĝata de la papilio-raŭpoj, kiuj depende de la speco kaj kvanto da polenoj povas morti pro la toksino.

    Okazis artaj prezentoj:
    * Ekskurso tra "Slubfurt", speca da socia artaĵo en la tradicio de Beuys, por pensigi la homojn pri sia najbara urbo (Slubice kaj Frankfurt, respektive) aliflanke de la rivero. Pro la sekvoj de la milito nur malmultaj familioj vivas tie pli longe ol 60 jaroj; t.s. ke mankas la loka tradicio.
    * Legado de verkistoj, i.i. Herta Mueller kaj Yuri Andryuchovich.
    * Filmoj, ekz-e Persepolis kune kun la reĝisorino M. Satrapi kiu per tiu bildstria filmo montras la vivon de virino en Irano. Kaj poste okazis diskuto - mia edzino partoprenis ĉi-tie.

    Okazis laborgrupoj - kutime 8 samtempe:
    Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE) okazigis laborgrupon (je la 30-a)

    "Lingva Politiko - la Potencialo de Esperanto":
    14 partoprenantoj, el kiuj 6 parolis E-on (4 de tiuj estante membroj de Verda Partio en Pollando, Germanio (2) kaj Hispanio, respektive).

    (jen tri el la studentoj)

    Enkondukis D-ro Manfred Westermayer, sekretario de AVE, rakontante pri la celoj de AVE kaj la kunlaboro kun la Verdaj Partioj ekde 1984.

    D-ro Diana Siebert, plurlingva kaj sperta pri la trilanda kunlaboro de Verduloj en la Heerlen-Grupo menciis la lingvo-problemojn inter la Verduloj, kaj klarigis la malfacilaĵojn de la angla lingvo, kiuj klasifikas ĝin kiel ne-tro-taŭga kiel internacia lingvo - kompare kun la teknikaj avantaĝoj de Esperanto. Ŝi ankaŭ avertis la Esperanto-movadon, aktivu malpli inter si, sed eniru la realajn temojn - kion fakte faras AVE.

    D-ro Sean O'Riain [o rian], diplomato en Bruselo kaj prezidanto de la Eŭropa Esperanto Unio, prezentis i.a. la tri gravajn lingvo-politikajn "raportojn" enkadre de la Eŭropa Parlamento: jen parto de lia parolado
    Dell Alba (2004, uzado de Esperanto en la EP: voĉdonado (+43 kaj -57), do ne sufiĉe apogita).
    Prof-o Fr. Grin (2005, raportis ke pro la lingvo-instruado kaj tradukado fluas jare 17 miliardojn da Euro al Grand-Britio k. Irlando kaj Eŭropo povus ŝpari ĉirkaŭ 25 miliardojn per la uzado de Esperanto: Dosiero Grin
    Maalouf (2008, raportis proponante la lernadon de minimume tri lingvojn: propran, ĉefan kaj persone elekteblan (PAL, personal adoptive language)- kiu povus esti ankaŭ Esperanto). Dosiero: Maalouf

    O'Riain rakontis pri la ĵus fondita grupo da Membroj de la Eŭropa Parlamento (MEP) por diskuti la lingvajn problemojn, la t.n. Geremek Grupo - honore al la pola MEP Bronislaw Geremek. Pli pri li kaj Esperanto [fr]
    Mallonge antaŭ sia morto (2008-07-13) li invitis al tiu parlamenta grupo, kaj esprimis la dezirojn ke ankaŭ unu el la Verdaj MEP-oj partoprenu tie (ekzemple la Verdaj MEP-oj Helga Truepel kaj Milan Horacek estas plej proksimaj je la temo).
    Kiel la lerneja eksperimento en Paderborn montris, Esperanto havas propedeutikan utilon por lerni fremdajn lingovjn (unue Esperanton, por poste pli bone kompreni la strukturon de aliaj lingvoj kaj eĉ por la sukces-sperto de la lernantoj, ke ili ja povas lerni fremdan lingvon.

    Saltotabulo por lerni lingvojn
    Tiu projekto nun estas uzata en Britio kunlabore kun la Internacia Centro Herzberg, kaj subtenata per la EU-programo Comenius.

    Westermayer prezentis la proponon de AVE, ke la potencialo de Esperanto kiel relajsa lingvo en (unu el la komitatoj de) la EP estu pruvita dum plurjara eksperimento. Sed ĝi estis taksata kiel tro frua postulo.

    Sekvis vigla diskuto:
    Tradukisto grumblis, ke li ne estos preta lerni Esperanton. Kelkaj junaj virinoj: Al Esperanto mankas avantaĝoj, kulturo kaj idiomaĵoj.
    Tion la ĉeestantaj esperantistoj per propraj spertoj rifuzis.
    Alia riproĉo rilatis al la manko da atraktiveco: evidente nuntempa realeco, ĉar alimaniere pli da homoj parolus Esperanton. Tio fakte rilatas kiel ni informas kaj prezentas la Internacian Lingvon Esperanto kaj provizas internacian kampon de la lingvo-uzado.
    En kelkaj lokoj Esperanto ja servas por internaciaj urbaj partnerecoj (Herzberg am Harz). Agendo 21 kaj la medioprotektado estas alia kampo por diskuti globalajn (tutmondajn) temojn ene de Esperanto, kiel ekz-e montras la junulara ĵurnalo Kontakto

    Finfine ni interkonsentis prezenti kiel la tri ĉefajn rezultojn de la laborgrupo:
    1-e. Inviti Verdan MEP-on al la Geremek-Grupo de la EP, por kune puŝi rolon de Esperanto en la lingvo-lernado (propedeutika utilo) kaj cele al eŭropa identeco.
    2-e. Esperanto estas vivanta lingvokun propra kulturo (originala kaj tradukita literaturo, teatro-verkoj, kantoj kaj kanzonoj, denaskaj parolantoj, pacema historio kaj lingva evoluo.
    3-e. Postuli ke la Komitato por Kulturo kaj Edukado de la Eŭropa Parlamento mendu sciencan esploron pri la "Kontribuoj de Esperanto al la Inter-Kultura Dialogo" - dum la nun 121 jaroj de ĝia ekzisto.

  • Pri Plurlingveco:
    ECML informis pri nova ret-gazeto pri lingvoj kaj lingva politiko; en la angla (=E) kaj la franca (=F). Ili ankau ofertas pri-lingvan kongreson au seminarion. ECML
  • Pli da Ligoj al la Verdaj Partioj:
    Verdaj deputitoj en la Europa Parlamento

  • La Eŭropa Verda Partio konsistas el 35 landaj partioj,
    kelkaj observantaj partioj kaj la Verda Junularon.
    Bonvolu viziti la koncernajn retejojn.
    Ligiloj al Verdaj Partioj en Eŭropo
    Federacio de Eŭropa Verda Junularo

  • Verda Movado kaj Esperanto; Ligoj ĉe NRO-oj:
    APC (alternative and progressive communication), kie trovighas la pagharo de AVE:

    Amikoj de la Tero - BUND (Bund Umwelt- und Naturschutz Deutschland)
    Amikoj de la Tero / BUND [Esperanto]
    Ĉarto de la Tero

  • Lingva Diskriminacio en EU
    Pli pri lingvoj je pagharo de la Europa Esperanto Unio

    Al la komenco de tiu pagho

    Al la komenco de tiu ĉi AVENO

     Asocio de Verduloj Esperantistaj
    AVE