AVENO 33
Mozaiko: Sociala Vivo
2008-11-15

Interese por legi au kunlabori: "Oekotopia" de Ernest Callenbach, 1975; tradukitaj en plurajn lingvojn. Ghi donas interesajn kaj ne nur tro-idealismajn ideojn pri alternativa ekonomio.

Diskutgrupo pri Medioprotekto surbaze de fundamenta kritiko (dank' al Ronaldo):
Umweltschutz von Unten (en, de)

Legio de Bona Volo (en Brazilo) estas paco-dezirantoj (en)


Elekto de Barack Obama kiel nova prezidento de Usono:
Karaj geamikoj,
mi supozas ke vi chiuj ghojis pro la elekto de Barack Obama kiel estonta prezidento de Usono. Elkoran gratulon al li kaj la Usono.
La espero estas grandega rilate multajn temojn:
- Ekologio: pli sincera respondeco de la registaro, pli alta efikeco de energio-uzado (domoj, trafiko) kaj kunlaboro en la temo de tutmonda klimato.
- Homaj Rajtoj (Guantanamo, Tutmonda Kortumo;
ni ech esperas abolicion de la mortpuno, kvankam tio ne estis anoncita).
- Ekstera politiko kun pli da respekto kontrau aliaj landoj; halti la chasadon de teroristoj kun la sekvo ke plejofte senkulpaj homoj estas mortpafitaj. Postuli de Israelo halti la setladon en la palestina regiono, kaj subteni pacan kunvivadon.
- Financa ekonomio kiu estas pli travidebla kaj malpermesas al bankoj distribui riskon al aliaj, sen partopreni je tia risko;
- Malgrandigi la diferencon inter la richa kaj malricha parto de la socio; li ja permesis sekureco-kason por malsano ankau por malrichaj homoj.
Mi aldonas: sekurigi bonkvalitan nutrajhon kaj malfavorigi la "Fast Food" (rapid-nutrajho) kiu trodikigas multajn homojn (ne nur en Usono).
Obama certe bezonos forton, bonshancon kaj longan tempon por plenumi la promesojn.
Nuntempe (2008-11) Usono ne respektas la Homajn Rajtojn: ekz-e ne akceptas la internacian sistemon de sendependa jurisdikcio (Guantanamo, Internacia Tribunalo).

Komento pri la "riprocho" de g. Pirlot:
dankon - vi ja pravas pri la sagheco, atendi la faradon de novaj politikistoj; ne chiuj trompos, sed ja plej multaj ne povas plene plenumi la promesojn (same kiel mi).
La ghojo venas de tio, ke la alternativo estus pli-malpli la sama politiko kiel de Bush jr. - tion ni Verduloj chiukaze ne plu volas.

enmetita en Aveno 33 - 2008-11-01 Karaj geamikoj,
Religio estas sufiche tikla temo por tushi ghin nur surface. En la tuta mondo estas problemoj, kiuj havas kiel bazan fonon la religioj, kaj krome aliajn faktorojn.
Jen raporto el Turkio:
Nuntempe la Alevitoj, unu el la fluoj de la Islama super-religio, plendas pli kaj pli forte ke la turka registaro nur subtenas la Sunnitan parton de la Islamo, ech finance subtenas la konstuon de iliaj moskeoj, aliflanke la Alevitoj (kaj supozeble la Shiitoj) ne ricevas iun ajn subtenon, sed male devas pagi imposton.
La Alevitoj ja estas unu el la plej liber-pensaj kaj toleremaj Islamanoj. (parte lau raporto, radioelsendo en DLF de Th. Bormann, 2008-11-13)
rim-o: La Alevitoj simile kiel la Bahai estas rigardataj kiel apostatoj (malfideluloj).

Pri la Orienta parto de la D.R.Kongo:
Antau nelonge mi sendis raporteton de Mayoma pri la situacio en la orienta parto de D.R.Kongo. Li ja skribis ke en Kinshasa la vivo fluas kiel kutime. Certe li pravas - sed mi opinias ke tio ne eblas: Denove okazas forpelado de homoj perforte, mortigoj kaj seksperfortoj. La afrikaj pac-fortoj ne estas sufiche fortaj au agemaj. Jen mi sendas (angle) help-krion de AAVAZ, NRO kiu engaghighas tutmonde por defendi la Homajn Rajtojn.
Bonvolu uzi ilian eblecon "Take action now" por subteni la postulon de AAVAZ
Pri Demokrata Respubliko Kongo:
La sociala situatio estas bone en la cxefurbo Kinshasa, ni vivas pace ; nur en aliaj orientaj partoj estas militadon. Goma estas tre tre for de Kinshasa, oni vojagxas per aviadilo en Euxropo kaj en aliaj kontinentoj. (lau Mayoma Diankembo, kongoa kantisto 2008-11-01)

Millenium-Celoj:
lau Uschi Eid, MdB, membro de la Federacia Parlamento de Germanio kaj verdula ekspertino pri Afriko, la t.n. Millenium-Celoj nur parte estis atingeblaj char ofte mankas la framo-kondichoj: Paco, stabileco, bone funkcianta shtata registaro, subteno de daurigebla agrikulturado - unue por la loghantoj, kaj nur poste por la eksporto, mikrokreditoj, civilaj rajtoj.
(lau jhurnaleto en "taz" de www.Oikokredit.org, 2008-10)

Pli frua komento en Aveno 33 - 2008-07-17Aveno 33 - 2008-07-17
Certe vi jam auxdis pri la 8 Jarmilaj Evoluigaj Celoj (angle: Millennium Goals); ili ankaux ekzistas en Esperanto, je Vikipedio .

Kaj por atingi tiujn celojn aliancigxis grupo: Global Marshall Plan Foundation http://globalmarshallplan.org (de, en, es, fr) kun multaj ret-ligoj. Hodiaux mi (MW) auxdis bonegan prelegon de prof-o Rademacher, kiu klare montris, ke la plej grava afero estas la bona regado tutmonde (en: good governance). La nuna sistemo de 191 nacioj, ne povas solvi la organizajn taskojn, kiuj necesus por pli egale evolui la mondon; cxar neniu volas lasi de sia atingita bonstato. Necesas plenumi la Jarmilajn Evoluigajn Celojn, alimaniere ni riskas travivi iam tutmondan kolapson.

enmetita en Aveno 33 - 2008-10-10
AVE-Seminario pri Verda Ekonomio: Ni intencas fari AVE-Seminarion pri Verda Ekonomio - eble enkadre de la IJK 2009 en Liberec (CZ).
Jen nur kelkaj elementoj de Verda Ekonomio:
- Recikla uzado de materiaj resursoj, lau la modelo de la naturo (kiu ankau ne perfekte laboras). - Prefere uzi re-kreskantajn materialojn (ligno, fibroj, brulajhoj).
- Uzi la energion de la suno kaj de la tero mem (malgrau ne eterne):
suno, vento, akvoforto, biomaso, geotermio; sed respektante la bezonojn de la vivantaro.
- Ne malshpari tiajn energiojn, t.s. investi en energio-efikajn aparatojn, trafikilojn kaj domojn.
- Legharo kiu balancigas la intersojn de la entreprenoj kaj la laboristoj.
- Legharo kiu limigas la richighon favore al pli egala viv-niveloj.
- Legharo globala kiu malebligas financajn kashlokojn; ekz-e simile altaj impostoj kaj globala financa kompenso-sistemo.
- Infrastrukturo (stratoj, planado de diversaj logh- kaj labor-zonoj) bazighu sur plej alta efikeco.
- Alta sociala statuso ne donas tiu kiu foruzas multe da energio, sed tiu kiu foruzas plej malmulte por tamen digna vivo.
- Forlasi la padon de atom-energio - kaj globale malpermesi atombombojn. Studi la fuzio-energion eble jes, sciante ke finfine ghi povas montrighi ne-tauga.
- Diskutindas kiom taugas la esploro de la kosmo, kiu foruzas multege da energio kaj resursoj; ghia ja helpas rilate la ekkono de klimataj dangheroj; sed tiu estus tasko de globala administrado kaj ne de nacia
- char tiu estas pelita de atingo de plej alta nacia statuso (vidu sube la komento pri Olimpikaj Ludoj).

Konsiloj de AVE-ano rilate la personaj financoj: La homoj chiam stokis rezervojn por malpli bonaj tempoj; sed tiuj stokejoj chiam estis en danghero (fajro, rabado, shimo, iuj bestoj). Ankau nuntempe, malgrau la shtataj sekursistemoj (pli au malpli fortaj), necesas shpari individue au familie. Jen kelkaj konsiloj el (miaj) propraj spertoj, pardonu se kelkaj estas tro simplaj, kaj aliaj mankas - viaj amendoj estos bonvenaj:

- Havi nutrajhon kaj akvo-provizon en la loghejo por kelkaj monatoj, depende de la regiono.
- Ghardeno propra au kolektiva.
- Shparlibro(j) en fidinda banko kiel baza mon-stokejo; por tuja repreno kaj por mezlonga tempo.
- Propra loghejo au domo: pripensu la fiksajn kostojn kaj la bezonatan chiutagan trafikon. Alternativo estus la kooperativa loghado

- Subteni kja investi en regionan energio-produktadon.
- Hipotekan akton, se ghi estas fidinde sekurigita (malbonaj h.a. ja produktis la aktualan financ-krizon.)
- Akcioj au akciaj fondusoj: se vi ne interesighas pri unuopaj firmaoj fonduso estas avantaghe; ekzistas tiuj kiuj investas lau etikaj motivoj (firmaoj kiuj ne produktas armilojn, GMO, luksajhojn, kaj gardas bonan socialan standardon). Se vi konas firmaojn kies produktoj vi shatas (alternativaj energioj, urtiko-fibroj), achetu akciojn de ili. Tiel vi fortigas iliajn financajn bazojn. Nuntempe (2008-10) akcioj havas relative malaltajn prezojn.
ekz-e Umweltbank listigas tiajn (de)
- Atentu la Riskojn: Promesoj de interezo kiu estas pli alta ol - ekz-e 10% - certe havas ege grandan riskon.
- Oro, kiel arhhaika lasta sekur-mono, kiam la monsistemo entute kolapsos. Sed la investo en oro ne estas produktiva.

Financa krizo de 2007/2008/2009
Necesas financa ekonomio kiu estas limigita per reguloj kaj kontroloj. Nekredebla avido kauzis sufiche grandan krizon kaj feliche pereon de la plej riskemaj institutoj.
Unuarange Usono - sed ankau aliaj kiel Germanio k.a. - montrighis kiel stulta sistemo, char ankau la registaroj ne ek-konis la dangheron de tiu ne-regulita merkato.
La komenco estis malalta intereso, kiu instigis la homojn en Usono preni kreditojn por domoj - ech se ili tute ne havis shpar-monon; la domoj pli-valorighis; oni ricevis pli da kreditoj; kaj tiuj estis kunmetitaj kaj pluvenditaj; la veziko krevis kiam la valoro de la domoj ne plu kreskis kaj multaj homoj ne plu povis pagi la intertempe (tro rapide) altigitan interezon.
Ja temis ne nur pri domoj. Kaj bankoj en aliaj landoj achetis tiujn malvalorigitajn kreditojn, opiniante, ke ili ja estas valoraj.
La homoj ne plu fidas al siaj bankoj (Washington Mutual = grandega usona shparbanko) kaj re-prenas sian tutan shpar-monon; pro tio ghi finfine bankrotis. Por la momento profitas la pli sagha J.P. Morgan Chase - ni vidos.
Eble la atendata denova mon-jheto de 700 miliardojn flanke de Usona registaro - kaj impost-paganto - finfine bremsos la kolapson.
(M.W. lau diversaj informoj, 2008-09-27)

2008-09-22 Aveno 33: Ekonomio - chu beboj havas konsumantajn rajtojn ?
Chu vi surprizighis pri la nova skandalo en P.R.Chinio ? Mi jes.
Pli ol 50.000 da beboj/infanoj (en klinikoj) jam suferas pro la "plivalorigado" de akvo - uzante la kemiajhon Melamino kaj aldonante ghin en la lakton por havi pli altan profiton. La beboj nun suferas pri renaj shtonoj.
Jam mortis oficiale 4 beboj.
Ghis nun oni ne scias, chu tion faris la kamparanoj au la komercantoj. La registaro diras ke la ghi mem ne kulpas, nur kulpas la lokaj administrantoj.
Jam en Marto gepatroj trovis kristalojn en la urino de siaj beboj kaj informis la sano-autoritaton, kaj iomete pli poste komencis la raportoj pri reno-shtonoj - sed tiam la granda registaro de Chinio nur pensis pri la "granda" harmonio je la Olimpiko.
Malagrablaj aferoj kiel kriantaj malsanaj beboj ne rajtis gheni la harmonion.
Sed la granda registaro diras, ke siaj manoj estas sen-kulpaj.
Chu tio ne signifas ke tiu lando estas tro granda ?

Ja estas multaj aliaj ekzemploj kiuj malfidigas la P.R.Chinion:
- Plumbo-koloroj en ludiloj.
- Iu kemiajho (eble PCP ?) en shtofoj de foteloj, kiu kauzas klor-akneo.

Kiam simplaj kamparanoj kaj laboristoj kritikas (...) kaj manifestacias ili estas mutigitaj per klaboj kaj aresto. Justeco ankorau estas malforta. Tio estas signo ke tie ne regas la t.n. "Bona Regado" (angle "Good Governance").
Kelkaj chinaj studentoj jam grumblas, ke la malnova china etiko perdighis, kaj restis nur la adoro de la dio (Ma)mono - tio fortigas la landon dum momento, sed malfortigos ghin dum tuta generacio.
(i.a. Badische Zeitung, 2008-09-22, p.11, k. 2008-09-23, p.7)

2008-08-08 Aveno 33 - paco kaj milito / kontrau la atombomoj - chie.
2008-08-30, Buechel/Cochem - Granda Manifestacio kontraux atombomboj en Germanio. Grupo da NRO-oj kiuj kontrauxas la atombombojn (ne nur) en Germanio, elektis la stokej-lokon Buechel, kiu trovigxas inter Cochem/Mozelo kaj la konata auxtodromo Nuerburgring. Ili postulas:
- ke Usono formetu la restantajn 20 atombombojn stokitaj tie el Germanio;
- ke Germanio forlasu la kontrakton de "atombomba partnereco;
- ke germanaj soldatoj aktivu kaj aviadiloj neniam transportu atombombojn.
Pli je "atomwaffenfrei.de""> 2008-08-11:
La milito inter Rusio kaj Georgio (Kartvelio) servas diversajn celojn flanke de Rusio:
- ke la oleodukto tra Georgio restu ne stabila;
- ke la regiono de suda Osetio restu ligita al Rusio;
- ke Georgio ne aligxu al la NATO.

Kaj flanke de Georgio:
- ke suda Osetio kaj Abhxazio restu cxe Georgio.

Nuntempe estas malfacile eltrovi kiu pli kulpis pri la milito, cxar versxajne Georgio komencis la atakojn.
Fakte suda Osetio apartenas laux la Interpopola Juro al Georgio, malgraux la deziro de la oseta etno tie resti cxe Rusio.
Sed la sama ankaux rilatis la Kosovo, kie la okcidentaj landoj subtenis la dividon de Serbio. Do, "bela" miksajxo da kontrauxaj aferoj. Fakte Rusio dauxrigas la bombadon kaj invadas Georgion ankaux je la flanko de Abhxazio - malgraux la fakta armistico flanke de Georgio. Pli ol 2000 civitanoj mortis en suda Osetio kaj Georgio, cx. 30.000 fugxis tra la tunelo al norda Osetio.
La rolo de EU estus subteni la interkomprenigxan solvon de tiu problemo.

Sennaciece pri la Olimpikaj Ludoj 2008: "La Olimpikaj Ludoj estas lau la tuta koncepto dekomence politikaj, char esence temas pri festo de naciismo.
Se ili estus eksterpolitikaj, la atletoj konkurus individue kaj ne kiel anoj de naciaj teamoj, enirus la stadionon ordigite lau sportaj disciplinoj kaj ne lau shtatoj. Ne flirtus flagoj, oni ne kalkulus kaj komparus la medalojn de unuopaj landoj, kaj oni ne markus la pintajn sportajn atingojn per ludado de naciaj himnoj." (de Gary, Sennaciulo, 2008-07/08)

Okaze de la komenco de la Olimpikaj Someraj Ludoj pluraj NRO-oj protestas kontraux la malbona situacio de la Homaj Rajtoj en P.R.Cxinio. Ne nur rilatas al subpremo de la kulturo en Tibeto kaj la Ujguroj; sed ankaux homoj de Han-etno havas problemojn. Sub la principo "sankta harmonio" cxiuj problemoj malaperu - kaj same la homoj kiuj protestas kontraux maljusteco kiun ili suferis. Same pri la informo-libereco kaj libera interparolo.
La sortoj de 100 homoj kiuj suferas - malliberigita - pro politikaj kauxzoj estas publikigitaj okaze de la hodiauxa komenco de la Ludoj. (die tageszeitung, Berlin, 2008-08-08, aparte al la gazeto)

Kaj samtempe Cxinio pligrandigas la armeon kaj ecx la arsenalon da atombomboj - informo okaze de la Memortago pri la unua Atombombo sur la urbon Hiroshima - kun kvarona miliono da mortintoj. (de Groot, Bad.Z., 2008-08-06, p.4)

Chu Rusio returnis al sovetia jur-sistemo: Nikolaj Koslow estis metita en la psikiatrio kaj traktita per kemiajxoj, cxar li protestis kun aliaj por savi la parkon Zaricino en Moskvo. Tiu metodo estis kutima en la UdSSR.
(B.clasen, taz, 2008-08-04, p.11)

Aveno 33 - 2008-07-14
Karaj geamikoj, eble vi ankaux legis ke Rusio reduktis la kvanton da oleo kaj tergaso por Cxehxio, cxar ili subskribis la kontrakton kun Usono por instali parton de la nova kontraux-rakeda sxirmo tie. AVE ankaux protestas - malgraux pro aliaj kialoj - kaj dank' al Germain Pirlot nun ni havas la gxustan hejmpagxon por subskribi la peticion (en pluraj lingvoj). Se iu emas traduki la tekston en E-on, bonvolu kaj sendi gxin al Germain por organizi la enmeton. "Germain Pirlot"

-----

Pri tiu peticio, vidu ankoraù jenan pagharon en la germana (inter 9 lingvoj)* http://petice.nenasili.cz/index.php?lang=de
Eblus proponi ankaù Esperanton? Sed kiu okupighus pri la traduko? Kore, Germain

"Ich bin gegen das Stationieren eines US-Militärstützpunktes auf dem Gebiet der Tschechischen Republik. Dieser Stützpunkt soll Teil des sogenannten NMD Projekts (National Missile Defense/ Nationales Raketenabwehrsystem) der USA werden. Das Projekt verschärft die internationalen Spannungen, führt zu einem neuen Rüstungswettlauf und ist der erste Schritt zur Militarisierung und Kontrolle des Weltraums. Da mehr als Zweidrittel der tschechischen Bevölkerung dieses Projekt ablehnen, ist es nur fair der tschechischen Bevölkerung das Recht zuzugestehen, über ein dermaßen wichtiges Projekt in einer Volksabstimmung zu entscheiden."

Aveno 33, 2008-07-14
Mi ege malsubtenas la pensadon cxi supran. Gxi estas unudimensia.* Se estus vero, ke agres-ludoj kawzus agreson realan, la statistikoj klare montrus malpli da perforto antaw la ekesto de komputilludoj. Law mi tiel ne estas. Nia kapitalisma socio plenas je agresado, komputilludoj kontribuas nur margxene, aw ecx malpli. Povas ecx esti ke iu el ili malpliigas la agresemon en la reala mondo.

Tio memorigas al mi elsendo de la germana televido, pri tiu ulo en finlando kiu mortpafis kelkajn samklasanojn. La eksperto klarigis ke tiaj uloj plimalpli senescepte estas regula viktimo de malspritaj sxercoj far la samagxuloj. Mi mem do pensis: do, oni cxesigu tiajn sxercojn. Bedawrinde la eksperto havis alian "solvon": ni (polico kaj informservoj) devus pli bone observi kaj sekvi la junulojn....

Alia ekzemplo: antaw kelkaj jaroj franca junulino en nederlando mortigis sin mem kun iom da "magia fungo" en la stomahxo. Iuj francoj tuj postulis ke tiuj fungoj igxu legxe malpermesataj. Dume milionoj da homoj fumas kaj drinkas sin al acxa frua morto (aw handikapo) pere de alkoholajxoj* kaj tabako... gxis, Ronaldo, *) koncizigo de MW Rim-o (mw): Intertempe la nederlanda registaro malpermesis la vendadon de tiaj psikotropaj fungoj (2008-11-14)

kom-o MW: Fakte temas pri la tuta afero de edukado al mutuala komunikado kaj reciproka respekto. Komputil-ludoj tro ofte estas unu-dimensiaj, cxar ilia solvo-paradigmo estas la forteco kaj brutaleco. Se homoj (familianoj, kolegoj, ...) ne plu diskutas inter si pri la diversaj problemoj - ili akumuligxos kaj frenezigas la viktimojn de tiu malkomunikado. Ni devus preferi tiajn ludojn, kiuj gvidas - ne nepre al harmonio - sed al pensado de reciproka respekto, kaj trovi elirvojon el la labirinto de sociaj konfliktoj.

---Aveno 33, 2008-07-10
Drogoj - diversaj kulturoj: Malsagxa uzado da drogoj estas dangxera kaj por la propra vivo kaj familio kaj socio. Tial Usono (k.a.) preferas batali kontraux la drogoj. Tiel ili sxovas la komercon de tiaj drogoj en la Nigran Merkaton kie regas mafiecaj strukturoj, kaj altegaj prezoj. Necesas informi pli bone pri la pozitivaj kaj negativaj efikoj de la drogoj; kaj eduki la homojn al sagxa memstareco, krei justajn sociojn. Tiel oni ne "bezonas" acxeti drogojn en nigraj anguloj, sed bonkvalite en apartaj vendejoj, kie oni ne enmiksas dangxerajn drogojn. En Afghanio la armeo klopodas detrui la papavo-kampojn, kaj samtempe oni auxdas, ke tie homoj malsatas. Eve Morales, prezidento de Bolivio, klopodas konservi la koka-kulturon, kiu apartenas al tiu montara regiono. Fakte koka-folioj donas forton kaj mineralojn, ili ne estas dangxeraj. Sed nur kokaino estas la dangxera produkto, kaj uzata aparte en Usono. Interesa estas, ke sole la konzerno"Coca-cola" rajtas uzi la ekstrakton de Koka. Legu pli pri Bolivio en Le Monde Diplomatique (germana versio de Majo 2008). Simile estas pri kanabo. Mi rekomendas libron kiu el vidpunkto de etno-biologio priskribas la mondon de la drogoj en la kunteksto de la historia, regiona kaj socia uzado. Gereon Janzing, "Psychoaktive Drogen", 156 p., ISBN 3-930442-51-5, Prezo 10 EUR, en la germana; (Gereon estas esperantisto, do eble tradukos).

Ligi homojn per interreto en Afriko: APC, kie AVE havas sian retejon, signifas: Alternativa kaj progresema Komunikado. Tie ili raportas pri sen-drata konekto de lernejo al la interreto: HARARE (Muroro Dziruni for Connect Africa) - The wireless school connectivity project is an initiative that has connected a secondary school in a poor township of Harare to the internet, using wireless technologies. Muroro Dziruni of Connect Africa in Zimbabwe tells the story of how wireless technology can work in Africa, when everyone joins in and cooperates. [http://www.apc.org/en/news/wireless/africa/wireless-school-connectivity-project-concrete-outc], (Lingvoj: en, es, fr, pt,)

En Aveno 30 estis granda listo; Heinz Hoffmann sendis aldonajxon: "Ave estas por"
a) Abolicii produktadon, vendadon kaj organizan uzadon de komputilaj ludoj kun mortiga enhavo. Argumentoj: Unu el pluraj kialoj de brutalajxoj estas ofta okupigxo per tiaj ludoj fare de milionoj da homoj - cxu individue, cxu kolektive. Kvankam mi scias, ke malpermeso gxenerale ne estas plej bona solvo, kaj ke nur malgranda parto de la ludantoj vere perfortigxas, cxi kaze malpermeso certe reduktus brutalajxojn, kaj tute ne damagxus iun.
Kom-o: pri tio okazis diskuto, cxar malpermeso ne estas la plej bona maniero eduki la homojn.

b) Subteni klopodojn por pasxe krei regionajn ekonomiajn cirkuladojn en kadro de tutmondigxo. Argumentoj: Regionaj ekonomiaj cirkuladoj havas kaj ekologian kaj socialan signifojn: Unue ili evitus multajn longdistancajn vartransportojn, do tiel sxparus energion. Due multspecaj profesiaj ebloj en cxiuj mondregionoj plibonigus vivokondicxojn. La nuna tipe kapitalisma tutmondigxo efikas kontraux tio. Necesas turnigxo, interalie per altigo de prezoj por longdistancaj transportoj (komento MW: ekz-e, altigi la eko-imposton por fuelo).

Aveno 33 - 2008-07-03
Ingrid Betancourt estas liberigita hieraux - en sprita (sen-sanga) operacio - de la kolombia armeo; kune kun pluraj aliaj FARC-ostagxoj.
Sxi kandidatigxis por prezidento en Kolumbio, sed estis ostagxigita de la ribela organizo FARC antaux 6,5 jaroj. FARC volas intersxangxi plurajn cent ostagxojn kontraux kelkajn mil kaptitaj ribeluloj; sed la registaro neas tion. La ostagxado de FARC efikas negative al ilia estimo. Ili devus reiri al politika agado.

mi pardonpetas pri teme ne ordigita amasigo de la informoj, kaj pri la diversa literumado (mw)
 
  • Al la komenco de tiu cxi AVENO
  • AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)