AVENO 33


Marto 2009: AVE 25 Jara
2009-05-10
Korekto: Listo de fondintoj & interpretistoj en Zuriko, 2009-08-11

: Fiksdatoj de AVE Kunvenoj de AVE Verduloj kaj Esperanto Mozaiko - ekonomio, ekologio Mozaiko - paco Mozaiko - Homaj Rajtoj, Sociale, Mortpuno Mozaiko - Lingvoj (politike) Mozaiko - Pri la Verdaj Partioj Pli pri AVE Diversaj: Terminologio, Ret-ligoj Al la Indekso Karaj geamikoj, certe eblas fiereti pri kvaronjarcento de AVE. Jen koncize la gravaj eventoj de la AVE-Historio: AVE estis fondita en Marto de 1984 en Liege (Belgio) okaze de la unua renkontiĝo de la Eŭropaj Verdaj Partioj.
El la fondintoj:
Christopher Fettes (unua redaktoro de AVE-NOvaĵoj, AVENO), - Irlando
Jean-Claude Thumerelle (unua sekretario ĝis 1991 ?) - Belgio
Robert Burnay - Belgio
Wolfgang Guenther, Ute Haas, Ruth Paintner-Trumpp - Germanio
Kaj aliaj de-komencaj kunlaborantoj:
Maire Mullarney (ŝi mortis 2008*) - Irlando
Emilo Mas (red-o de Aveno 6 (Sunradioj 1, komuna ĵurnalo por pluraj asocioj);
Claude Rouget eldonis la ekologiisman ĵurnalon VERDire - Francio
pardonu se mi pretervidis iujn - bonvolu sendi la informon al AVE@verduloj.org
Venonte venos listo de aliaj ekologiaj iniciativoj en Esperanto:
i.i: Ekologia Rondo Esperantista "ekoperanto" - ek de 1977? (Bert de Wit, k.a.)


Kiam eblis AVE-anoj kunvenis enkadre de esperantistaj kaj Verdulaj kongresoj. 1991 AVE aktive partoprenis je la unua Eŭropa Kongreso de la Verdaj Partioj en Zuriko. Tie okazis interpretado de la ĉefaj prelegoj en Esperanton fare de Claude Piron kaj Farjon de la Gatinerie - ilia partopreno estis organizita de Mireille Grosjean dank al geamikoj el Francio kaj subtenita de la svisa-verda kongres-organizanto Hans Beat Schaffner.
AVE k.a. sukcesis ke la Eŭropaj Verduloj akceptis kelkajn resoluciojn favore al la uzado de Esperanto en la Eŭropa Unio; sur nacia nivelo la franca (1999) kaj la germana (2009) Verda Partio enmetis Esperanton en siajn Eŭropo-Programojn. Aliflanke AVE tradukas gravajn dokumentojn de la Verdaj Partioj. Je la kongreso en Zuriko Manfred Westermayer transprenis la agadon de AVE-sekretario de Emilio Mas. Dum la AVE-kunsido en Gotenburgo, 88a UK 2003, majoritato aklamis la ne-formalan statuson de AVE, kio estis poste konfirmita per voĉdono inter la membroj. AVE kunlaboras ankau kun Esperanto-Organizaĵoj kiel UEA kaj SAT, k.a. kiel EEU (en Maribor), Internacia Renkontiĝo (Riga) kaj kunvenos en 2009 je Ekotur (Svitavy). La koncernajn dokumentojn vi trovos je Verduloj.org au petante la sekretarion. Por membriĝi al AVE vi povas (sed ne devas) esti membro de iu Verda Partio, sed vi devus akcepti niajn "Celojn" kaj la verd-politikan filozofion. Bonvole informi AVE se vi aktivas (pli au malpli) en iu ajn NRO au partio por nia statistiko. *) Omaĝo al Maire Mullarney (1922 - 2008) Profesie ŝi estis flegistino kaj ĵurnalistino, sed dum ŝia tre aktiva vivo ŝi batalis por multaj bonaj aferoj/kauzoj, ekzemple lingvaj rajtoj, ekumenismo kaj familiplanado, kaj aparte kontrau batpunado en la lernejoj - tre ofte uzata irlande antau 50 jaroj. Ŝi estis jam 56-ara kiam ŝi unue renkontis Esperanton, kaj ŝia plej granda bedauro estis ke ŝi lernis tro malfrue por instrui la lingvon al siaj dek-unu infanoj (ĉiuj hejmedukitaj ĝis la aĝo de dek-du). Ŝi estis inter la kunfondintoj de la Verda Partio de Irlando en 1981, do estis nature ke, tri jaroj poste, ŝi estiĝis ankau kunfondinto de AVE. Inter ŝiaj pluraj libroj estas tre konata verko pri hejmedukado, kaj bonega enkonduko al Esperanto kun la titolo "Everybody's Own Language". Ŝi mortis 86-jara. Christoforo Fettes Al la Indekso :: Fiksdatoj de AVE: 2009-07-05/19 biciklokaravano al Kopenhago, klimato-pinto: La tendaro okazos inter la 11-19a de Julio 2009. Por kunbicikli inter esperantistoj, demandu Ronaldon: Jen pli da informoj [de]: cyclingforchange.blogsport.de/ b-vu alklaki: "Radeln fuer ein anderes Klima" 2009-07-18/25, Milano (IT), eble Kunveno de AVE & Ekologiista Frakcio de SAT, okaze de la SAT-Kongreso (respondeculo serĉata). 2009-07-25ff, Bjalistoko (PL), AVE-Kunveno okaze de la 94-a UK, respondeculo Michael Leibman. 2009-08-22/29, Svitavy, AVE-Kunveno okaze de EkoTur; kun prelego pri Verda Ekonomio kaj/au "Videblaj kaj nevideblaj sekvoj de plastaĵoj en la akvaro". Aliĝi je P.Chrdle 2010-04-26 Ĉernobil-Tago Jen la ret-paĝo kun multaj dokumentoj en la franca kaj angla: Chernobyl-Day Al la Indekso :: Verduloj kaj Esperanto - Agado de AVE
AVE tradukis la Manifesto [en, eo, k.a.] - de la Eŭropa Verda Partio okaze de la baloto 2009 al la Eŭropa Parlamento en Esperanton, kaj ĝi troviĝas sur la oficiala pagho - la kompleta teksto en Esperanto venos. 2008-05-01/04, Sao Paulo (BR), Tutmonda Kongreso de la Verdaj Partioj. AVE partoprenis dank' al du brazilaj samideanaj studentoj. Lucas kaj Semedho disdonis la ĉi-rilatan kontribuaĵon, ĉefe de la francaj Verduloj, por diskuti la uzadon de la angla lingvo ene de la Eŭropa Verdaj Partio. Unuflanke ĝi celas al klara lingvo, kiu estas komprenebla ankaŭ de "non-native-speakers" kies patrina lingvo ne estas la angla; kaj aliflanke ĝi metis en la diskuton la uzadon de planlingvo kiel ekz-e Esperanton. Ambaŭ parolis kun pluraj partoprenantoj pri la potencialo de Esperanto; tio kaj la fakto ke AVE "Esperanto Greens" partoprenis jam estis bona rezulto. La temo de la laborgrupo organizita de AVE estis "Lingva Politiko por la Verduloj". Partoprenis la estas tradukistino (AU), kaj la sekretarino de la svedaj Verduloj. Kiel rezulto de tiu diskuto Lucas verkis "Reflection on Language Politics" (pripensoj pri lingva politiko), kiu bone servas kiel dokumento dum nia laborgrupo je la Eŭropa Verda Somera Universitato fine de Aŭgusto. AVE (dank' al Ute) subtenis ilian partoprenon. (laŭ la raportoj de Lucas); globalgreens.info 2008-08-28/31, Frankfurt/Oder (DE) & Slubice/Odra (PL), Eŭropa Verda Somer-Universitato. AVE organizis laborgrupon pri "Lingva Politiko" kaj informstandon sur la Verda Foiro; EVSU Por informiĝi kaj diskuti pri gravaj temoj la EVP okazigis la unuan Someran Universitaton je la rivero Odro, la limo inter Germanio kaj Pollando. Ni povis uzi la universitatojn Viadrina en Frankfurt kaj la Collegium Polonicum en Slubice. * Ekskurso pri GMO-maizo & abeloj & bio-nutraĵoj; kie mi (mw) partoprenis. Ni vizitis areon kie najbaras farmbieno kiu semas GMO-maizon MON 810., enhavante la toksinon BT. Tiu mortigas ne nur la maizo-manĝantan papilieton, sed ankaŭ aliajn papiliojn. La polenojn forblovas la vento ĝis mil metroj; kuŝante sur folioj ĝi estas manĝataj de la papilio-raŭpoj aŭ abeloj, kiuj depende de la speco kaj kvanto da polenoj povas morti pro la toksino BT. (kom-o: pluraj landoj, 2009 ankaŭ Germanio, malpermesis la semadon de MON 810). * Ekskurso tra "Slubfurt", socia artaĵo en la tradicio de Beuys, por pensigi la homojn pri sia najbara urbo (Slubice kaj Frankfurt, respektive) aliflanke de la rivero. Pro la sekvoj de la milito nur malmultaj familioj vivas tie pli longe ol 60 jaroj; t.s. ke mankas la loka tradicio. * Legado de verkistoj, i.i. Herta Mueller kaj Yuri Andryuchoviĉ. * Filmoj, ekz-e Persepolis - tiu bildstria filmo montras la vivon de virinoj en Irano - poste diskuto kun la reĝisorino M. Satrapi. (mia edzino vidis kaj pozitive rakontis) AVE okazigis laborgrupon (entute ĉ. 30) pri "Lingva Politiko - la Potencialo de Esperanto": 14 partoprenantoj, el kiuj 6 parolis E-on. * Enkondukis D-ro Manfred Westermayer, sekretario de AVE, rakontante pri la celoj de AVE kaj la kunlaboro kun la Verdaj Partioj ekde 1984. AVE proponis ke la potencialo de Esperanto kiel relajsa lingvo en unu el la komitatoj de la EP estu pruvita dum plurjara eksperimento. Sed tio estis taksata kiel tro frua postulo. * D-rino Diana Siebert, plurlingva kaj sperta pri la trilanda kunlaboro de Verduloj en la Heerlen-Grupo menciis la lingvo-problemojn inter la Verduloj, kaj klarigis la malfacilaĵojn de la angla lingvo, kiuj klasifikas ĝin kiel ne-tro-taŭga kiel internacia lingvo - kompare kun la teknikaj avantaĝoj de Esperanto. Ŝi ankaŭ instigis la Esperanto-movadon, eniri en la eksterajn temojn. * D-ro Sean O'Riain [o rian], diplomato en Bruselo kaj EEU-presidanto, prezentis i.a. la tri gravajn lingvo-politikajn "raportojn" enkadre de la Eŭropa Parlamento: * Dell Alba (2004, uzado de Esperanto en la EP: voĉdonado (+43 kaj -57), do ne sufiĉe apogita); subtenita parte de la Verduloj kaj Regionalistoj. * Prof-o Fr. Grin (2005, raportis ke pro la lingvo-instruado kaj tradukado fluas jare 17 miliardoj da EUR al Grand-Britio k. Irlando, kaj Eŭropo povus ŝpari ĉirkaŭ 25 miliardojn per la uzado de Esperanto: Grin Rapport * Maalouf (2008, raportis proponante la lernadon de minimume tri lingvojn: propran, ĉefan kaj persone elekteblan (PAL, personal adoptive language) i.i. Esperanto: Maalouf Rapport O'Riain rakontis pri la ĵus fondita grupo da MEP-oj por diskuti la lingvajn problemojn; nomita Geremek Grupo - honore al la pola MEP Bronislaw Geremek kiu mallonge antaŭ sia morto (2008-07-13) invitis al tiu parlamenta grupo. Gerard Onesta de la francaj Verda Partio intencis partopreni, sed ne povis pro la dato (Julio 20a). Kaj li substrekis ke krom la neŭtraleco Esperanto havas propedeutikan utilon por lerni fremdajn lingovjn: unue Esperanton, por poste pli bone kompreni la strukturon de aliaj lingvoj (Paderborn-a lerneja eksperimento & Saltotabulo por faciligi la lingvolernadon). Sekvis vigla diskuto: Kelkaj junaj virinoj: Al Esperanto mankas avantaĝoj, kulturo, idiomaĵoj kaj atraktiveco. Tion la ĉeestantaj esperantistoj per propraj spertoj respondis kaj montris ke Esperanto provizas internaciecan kampon de la lingvo-uzado, ekz-e por internacia urba partnereco kiel je Herzberg am Harz. Agendo 21 kaj la medioprotektado estas alia kampo por diskuti globalajn (tutmondajn) temojn ene de Esperanto, kiel ekz-e montras la junulara ĵurnalo Kontakto: tejo.org Finfine ni interkonsentis prezenti kiel la tri ĉefajn rezultojn: 1. Inviti Verdan MEP-on al la Geremek-Grupo de la EP, por kune puŝi rolon de Esperanto en la lingvo-lernado (propedeutika utilo) kaj cele al eŭropa identeco. 2. Esperanto estas vivanta lingvo kun propra kulturo (originala kaj tradukita literaturo, teatro-verkoj, kantoj kaj kanzonoj, denaskaj parolantoj, pacema historio kaj lingva evoluo. 3. Postuli ke la Komitato por Kulturo kaj Edukado de la Eŭropa Parlamento mendu sciencan esploron pri la "Kontribuoj de Esperanto al la Inter-Kultura Dialogo". Jen la diskutopaĝoj (bedaurinde nur en la angla !) Vi devus aliĝi por sendi vian komenton. La grupon "Lingva politiko - potencialo de Esperanto" vi trovos facile se vi metas "Esperanto" en la grupo-demandilon. Tie oni povas legi nian resumon; kaj indus verki komenton. 2009: AVE sukcesis amendi la Eŭropo-Programon de la germana Verda Partio. Jen la traduko de la finfina versio de la ĉapitro Kulturo: "Kultura diverseco estas vivanta kaj oni ne rajtas redukti ĝin al nura folkloro au la protekto de merkataj nomoj kiel Kamemberto, Fetao, Hallumio. La bazo kaj esprimo de la kultura multeco estas la lingvoj de Eŭropo, ne sole la lingvoj de la plimulto-socioj, sed ankau de la minoritatoj kaj krome Esperanto kiel internacia lingvo de la interpopola komunikado. Plurlingveco estas forte subtenenda." Europawahlprogramm [de] Al la Indekso Kunvenoj de AVE 2008-07-19/26, Roterdamo, 93-a UK, AVE-Kunveno. La AVE kunveno ce la UK, estis ĝenerale sukcesa, kvankam ĉio ankoraŭ dependas de la estonta plenumado de diversaj taskoj. Ĉe-estis la kunvenon tridek-kvin homoj. Diversaj problemetoj pri la nuna funkciado de AVE estis klare metataj sur la tablon; same pri demandoj koncerne la rolo de AVE, kaj pluraj personoj pretas antauenigi niajn planojn, daurigante la laboron. Mi vidis nian UKan diskuton kiel neceso por organizi efikajn agadojn venontjare. Ekzemple, ni povus kolektive prepari prelegon-debaton pri Paco, Resursoj kaj Klimatŝanĝoj ĉe la UK en Bjalistoko. Estas grave ĉar la ekologiisma movado ne grandas en la orienta Eŭropa. Sed kiel arigi pli da homoj? Ni devas prepari dokumentojn ktp. Do ni devas organizi nin tiu-cele. Ni diskutis pri la la elektronikaj dissendlistoj. La enskribo sur la listo permesas kaj la ricevon kaj la sendon de mesaĝojn. lists.riseup.net Pli generale, koncerne la ttt-paĝaro, ni konsentis ke la paĝaro povus esti plibeligita, igita pli legebla, interaktiva. Se iu pretas aktive mastrumi tion - bonvolu sinanonci. Persone, mi pensas ke ni ĉiuj volas defendi la naturan medion, favori la pacon kaj la homajn rajton, kontraŭi la militismon ktp. kaj ĉiam necesas pli da internaciaj kontaktoj. Por internacia komunikado inter la Verduloj nepras Esperanto. La Verdaj Partioj estas la plej distingebla, strukturita kaj politike influa forto en la "ekologiisma movado". Tie indas konstrui plurjaran strategion por montri ke Esperanto jam vivigas rilatojn inter Verdanoj de diversaj landoj. La grupo kiu nomigas "grupo" de Heerlen celas precize kunigi la Verdanojn trans la limoj. Tio kreas oportunon montri kiel E-o utilas, paralele kun (sed pli efike ol) aliaj lingvoj. Mi dankas ... kaj esperas ke la venonta jaro permesos al ni antauenigi Esperanton en la (ekologiisma) Verda Movado. (laŭ la raporto de Mikaelo Leibman) Al la Indekso :: Mozaiko - klimato & ekologio, energio & radioaktiveco, biologio, ekonomio La novelektita usona prezidento strebas al klimate agrablan ekonomion. Klimato-Katastrofo plurloke: Pro la plialtigo de la mara temperaturo estas pli da akvo en la aero, kaj sekve de tio pli forte pluvas kelkloke kaj aliloke mankas la pluvo dum jaroj (aldone al la klimataj fenomenoj El Ninjo kaj La Ninja). Aparte grava nun en suda Ĉinio kaj je la Missisippi-Rivero, Aŭstralio kaj Argentinio. Ĉu oni povus mildigi tiajn katastrofojn ? Planti pli da arboj, bruligi malpli da oleo kaj karbo, doni al la riveroj pli da spaco. Jam el kelkaj marnivelaj insuloj en la Pacifika Oceano la homoj komencas fuĝi, ĉar la akvo-nivelo de la maro plialtiĝas - kaj la koralo-rifoj detruiĝas pro diversaj kaŭzoj. Ĉu ankaŭ vi ofte malĝojas, ĉar vi ne povas vidi la stelan ĉielon - pro la lumo-poluo ? Jen du retejoj (angle kaj germane) kun pliaj ligoj: dark-skies , Lichtverschutzung Moskvo (simile kiel aliaj megalopoloj/ mega-urboj) muĝas pro trafik-ŝtopiĝoj. Kiam mi vizitis Moskvon mi preskau ne vidis biciklantojn. La Metroo estas bonega, sed la kalkulita nombro da homoj nun estas pli granda; kaj nun estas multe pli da privataj autoj. (lau foto en Bad. Zeitung, 2008-11-24) Kion Fari ? (citaĵo de Lenin): Distribui la komenco-tempon de firmaoj, lernejoj, oficejoj. Bicikli - ebligi al homoj uzi la biciklojn por mezlonga vojo (ĝis 6 km) la bezono da trafik-areo estus malpli granda. Bremsi la kreskadon de la mega-urboj: malcentrigi - favorigi la investon kaj lokigi institutojn en aliajn urbojn. Ŝanĝourboj tutmonde (en: transition towns): Temas pri lokanoj kiuj urĝe kunlaboras por kuraĝigi la urban, provincan kaj ŝtatan registarojn atenti kaj serioze pritrakti la klimatan ŝanĝiĝon kaj la bezonon ĉesigi la uzadon de petrolo pro la kosto. Per Esperanto eble oni povos kontakti komunumojn de ĝemelurboj por interŝanĝi ideojn, planojn kaj konsilojn. Ĝis nun 'ŝanĝurboj' troviĝas en Britio, Germanio, Kanado, Nederlando, Italio, Ĉilio, Usono, Nov-Zelando. (lau J. Bishop/ Rob Hopkins). 2009-03-01, Australio, Kiel redukti la danĝeron de brul-katastrofo ? Fakte ni loĝas en la urbo (Melburno) mem, sed mi ankorau timas ĉar ĉio estas sekega kaj ankau nia ligna domo estas ĉirkaŭita de arboj kaj parkoj. La manko de pluvo en la suda parto de Australio estas la ĉefa problemo. Plej ofte estas fulmo kiu komencas la fajrojn kaj la sekeco kaj la vento kiu malebligas rapidan ĉesigon. Certe la vitikulturo kaj aliaj frukto-agrikulturoj bezonas multe da akvo kaj kutime prenas la akvon el la rivero Murray, sed nun la nacia registaro limigos tion kaj starigas novan multekostan politikon por replenigi la Murray riveron, la vivofonto de la plej homplena parto de la lando. Oni esperas la autunon & vintron. (lau Jennifer kaj Alan Bishop) Rimarko de AVE/mw: La klimato en suda Aŭstralio pli kaj pli sekiĝas, supozeble pro la forceja efiko kaŭzita de nia tutmonda teknologia kulturo. Eble ankaŭ la klimataj ciklo de El Ninjo kaj La Ninja atribuas al ĝi. Evidente la registaro eklaboras pri la tasko limigi la akvo-uzadon, por kio ni bondeziras, ĉar estas malfacile limigi la - alkutimitan - uzon de akvo. Se oni prenus malpli da akvo el la rivero, tiam la grundakvo estus pli alta kaj la arboj ne tiom sekiĝus. Jen ĉi-rilata mesaĝo de senatoro Bob Brown [en] 2008-09-26 Griza "vualo" rapidigas la fandadon de Grenlandaj glaĉeroj. La fumo el la bruligado de karbo sen apliko de bonaj filtriloj - nuntempe aparte el Ĉinio, Hindio kaj Vjetnamio - rapidigas la fandiĝon de la glaĉeroj sur Grenlando kaj la Arkta Glacio. La griza koloro kaptas la energion de la suno, anstatau reflekti ĝin. La fandon de tiu giganta amaso da glacio altigus la mar-nivelon finfine je 6 m. Necesas apliki nuntempan teknologion por pli bone bruligi la karbon kaj filtri la fumon. (lau R. Wolff, taz, 2008-09-23, p.9) Samtempe la klimata varmigo fandigas la perma-frostajn grundojn (grundo en norda Siberio, ktp., kiu ĝis nun ne varmiĝas super 0 grad. Celsius). La konsekvencoj povas esti katastrofaj. Multaj oleo-duktoj kuŝas sur tia grundo, kaj povus rompiĝi. Rubejoj de la atomindustrio ka de kemiaĵoj havos kontakton kun la fluanta akvo. Ankau la vivo de la nomadoj en tiu regiono dependas de la permafrosto. (lau B. Clasen, taz, 2008-09-24, p.8) 2008-09-20 Pontoj - du-flanka afero: Oni planas gigantan ponton, 19 km-ojn longa, inter Germanio kaj Danlando, t.n. Fehmarn-Belt Ponto. La germana naturprotekta NRO NABU protestas kontrau la konstruado, ĉar ĝi bezonas 70 pilierojn. La konstruado de tiuj estas ligita kun bruego kaj malpurigo (sedimenta nebulo) de la regiono dum pluraj jaroj. La malgrandaj balenoj (porko-balenoj) kaj fokoj en la Balta Maro jam vivas je la limo de ekstermo, kaj tiel pli suferus. Krom tio, la ponton tenus harfoj da kabloj, kiuj povas esti danĝeraj por la migrantaj birdoj. Beltquerung Brazila pluvarbaro - subtenenda: Molina Milanez, esperantistino petas vin subteni fondaĵon por protekti estingantan brazilan pluv-arbaron kaj sian gravegan ekosistemon: "Mata Atlantica" ĉe Mantiqueira Montaro, kiu situas en ekologia katastrofo. La "Mantiqueira Fondaĵo" jam havas lokon: granda naturprotektada bieno kaj infrastrukturon, donacitaj senpage de Lino Matheus de S. Pereira. Li estas simpatia al esperanto, sindediĉa naturprotektisto dum pli ol tridek jaroj. Nun li serĉas personojn kaj organizaĵojn por helpi - labore (mono-ricevante au voluntule) au per-mone - je tiu nobla projekto. Krom direkta naturprotektado, la fondaĵo celas ankau la necesan eko-edukadon de la ĉirkauaj popoloj kaj socio-ekologiajn agadojn, intencante harmonian naturkunvidadon. Bonvolu kontakti: molinamila@gmail.com au angle linomath@gmail.com; Mantiqueira (nova) kaj Fazenda Mantiqueira (malnova) [pt] Por produkti palm-oleon la firmaoj forhakas pli kaj pli grandajn areojn de la pluvarbaroj en Filipinoj kaj ankau en Kolumbio. Ili ne nur forpelas la tie vivantajn bestojn sed ankau la familiajn kamparanojn kiuj vivas tie. Ili petas subten-subsubskribojn: regenwald.org [de,en,es,pt] Kom-o AVE/mw: ja la produktado de bio-fuelo* oni devas respekti la protektendajn areojn, kiel aparte la pluvarbaron, la hejmo de multaj specioj (bestoj kaj plantoj). *) tio validas por ĉiuj homaj agadoj; sin-limigi, aliflanke la biologia sistemo de la mondo kolapsos. La homo estas tiu besto kiu perforte povas interveni en ekologiajn cirkuladojn, sed ĝi ankau havas la racion por limigi sian konsumon kaj agadon, inkluzive la plimultiĝadon. Nigra Maro: Olimpikaj Vintro-Ludoj en Sochi (RU) La Verda Partio de Georgio informas pri la ebla ekologiaj problemoj kauzataj de la konstruado por la Vintro-Ludoj en Soĉi (Rusio). Ili supozas, ke granda parto de la konstrumaterialo - ekz-e por nova haveno devenos el al bordo de la Nigra Maro en Abĥazio. Temas pri la regiono de la Kabo Kodori kaj la Kodori-Deltao. (Eŭropa Verda Partio, Update 2008-06-20) Fiŝoj - trofiŝitaj: Vere multaj fiŝo-specioj estas en la danĝero de ekstermiĝo. Lau EU-leĝo la fiŝistoj ne rajtas albordi ne-celitajn fiŝojn. Ekz-e ili kiam la kvoto de aparta specio jam estas plenigita, sed je trovo de pli favoratajn - au pli grandajn - ili forĵetas la troajn - nefavoratajn. Kompreneble tiuj fiŝoj plej ofte ne supervivadas. Novaj ret-sistemoj povas redukti tiun nedeziratan kaptaĵon je 80% - lau WWF. "Eliminator-Reto" estas konstruita tiel, ke ĝi enhavas truojn - tiel ke la dezirataj fiŝoj estas kaptitaj kaj la aliaj povas forfuĝi (ekz-e eglefino supren, moruo malsupren). (lau taz, 2008-12-16, p.2 kaj 2008-12-20, p.7) Kaj aliflanke WWF kunlaboras kun la vendejoj, por ke tiuj ne plu vendas la endanĝeritajn fiŝ-specojn (ekze- dorno-ŝarkon (germane: Dornhai - el kiu oni produktas la "Schillerlocke"). tutmonde: WWF.org germane: Fischratgeber 2008-12-28 Por-agrikulturaj subvencioj en EU-landoj: Travideblo gravas en demokratio. pro tio finfine ankau EU publikigas la mon-fluojn por subvencii la agrikulturon; parte ĝi ja subtenas ekologiajn aferojn - en la germana. Transparenz-DB, Agrar-Fischerei En aliaj EU-lingvoj: EU/agrikulturo Filmoj pri ekologio, soci- kaj natur-agrabla turismo, GMO: Cinerebelde.org [de,en,es,fr] Baldaŭ aperos filmo, en la franca, pri senkemiaj nutraĵoj kies titolo estas: Niaj infanoj akuzos nin! Vi povos spekti la „bendo-anonco“ en la franca lingvo, subtitolita en la angla. Nos enfants... Spektinde. Claude Bros Kompost-necesejo, alternativo por ŝpari akvon, kaj produkti fekundenzon: en pluraj lingvoj, sed ne en [eo], kiu emas traduki ? jen Pri seka kompoŝtiga necesejo: Wikipedia > Energio, Atomenergio, Atombomboj, Radioaktiveco 2008-07-12 En Parizo okazis granda internacia manifestacio kontraŭ la atomenergio- politko. La informo de la NRO "Sortir du Nucleaire" estas en la franca kaj en la angla: Sortir du Nucleaire.org Radiokativa poluo en Francio: La atomcentralo Tricastin, norde de Avignon, perdis likvaĵon da 30 kubaj metroj enhavante 360 kg da malriĉigita uranio, de kio 75 kg nun troviĝas en la riveretoj, alfluantaj al la Rodano, ĉar la baseno kie la likvaĵo enfluis estis je riparo. La katastrofo atingis la numerojn 1 ĝis 3 lau la skalo INES. La informo pri la akcidento venis nur post 8 horoj ! Oni malpermesis la banadon, kaj uzon de la rivera akvo dum pluraj semajnoj, kaj la uzadon de grundakvo ĉar la likvaĵo enfluis en la grundon. CRIIRAD (laŭ Axel Veiel, Bad.Z., 2008-07-10, p.6) Tajvanano elpensis "riveran elektroproduktilon". Oni metas rulantaĵon en riverflanko kaj tio produktas elektron, makimume po 100 kW . Oni planas 35 mil instalaĵojn, kaj tio povos produkti 10 elcentojn da elektroj por Tajvano. (Qiyao, 2008-09-27) Kubo uzas la ventoenergion: Nueva Gerona (Kubo), 11 jun (ACN) La eksperimenta eola parko de ses vento-generatoroj (55m altaj) situanta en Los Canarreos regiono de la kuba Insulo de Junularo, sude de Havano, unua kreita en la lando, funkciadas de antauw unu jaro kaj duono, produktis mil 952,5 MWh kaj tiel ŝparis konsumon de 488 tunoj da peza oleo. (lau Centra Azio - sen atombomboj. La kvin ŝtatoj de Centra Azio formas la unuan grandan regionon sen nukleaj armiloj / atombomboj. (lau taz/dpa 2009-03-23, p.8) Komento AVE/mw: Sovetunio uzis la terenon de Semipalatinsk, Kazaĥio, por fari provojn de atomeksplodoj. La libro de Trutanov "Tra la inferno de Semipalatinsk" klare montras kiajn terurajn damaĝojn kauzis tiaj eksplodoj (same ankau la sur-teraj provoj de Usono, Francio, Ĉinio). Kunpasaĝero en trajno al Alma Ata post la UK en Pekino, 2004, rakontis pri muzeo "Kuns(t)kamera" de abnormaj organismoj (i.i. meduzecaj homaj beboj) pro la eksplodoj en Semipalatinsk, kiu troviĝas en la medicina fakultato de Alma Ata. Atomenergia Katastrofo ĵetas longegajn ombrojn Eĉ pli ol 20 jaroj post la atom-eksplodo en Ĉernobil montriĝas la viv-danĝerecon de radioaktiveco aparte en la "malpermesita" regiono ĉirkau la atom-reaktoro. Esploristoj de franca kaj usona universitatoj dum la Majo kaj Junio de la jaroj 2006 ĝis 2008 enketis (je 731 lokoj) la nombron da insektoj, papilioj, libeloj kaj araneoj tie; kaj en antauaj jaroj la nombron da birdoj. Ili konstatas ke ju pli alta la radioaktiveco des pli malalta la nombro da tiaj vivuloj. (lau Biology Letters online, kaj DPA/taz 2009-03-20, p.18) Komento/ mw: ankau en tiuj regionoj kie falis la radioaktiva pluvo en la tagoj post la katastrofo troviĝas pli alta radioaktiveco en fungoj kaj similaj nutraĵoj, kiel sovaĝaj bestoj kaj lago-fiŝoj. Miaj pli junaj fratoj tiam havis ĉ. 33 jarojn; post 20 jaroj ambau perdis la tiroidan glandon pro riska evoluo tie. Mi supozas rilaton kun la Ĉernobila katastrofo. En Germanio ekzistas regula enketo (registro) de kancero je infanoj - sed ne pri kancero je plenkreskuloj. Oni scias, ke sangokancero (leukemio) pro radioaktiveco bezonas multajn jarojn por el-montriĝi. Enketo trovis altigitan rilaton de infanaj kanceroj en proksimeco de 5 km ĉirkau atom-reaktoro - kiu ja rajtas eligi radioaktivajn substancojn en certa kvanto. 2009-01-26, Bonn (DE), Fondiĝis IRENA "International Renewable Energy Agency" (Internacia Agentejo por Regajneblaj Energioj). Claude Turmes (MEP, Verduloj) kiel raportisto de la EP verkis por plia evoluo de regajneblaj energioj. IRENE plifaciligus la investadon kaj kreadon de laborlokoj kaj aliflanke reduktus la dependeco de importenergioj. Samdirekte la Eŭropa Verda Partio delonge postulas "Eŭropan Komunumon por Regajneblaj Energioj", ERENE. Lau Rebecca Harms (MEP, Verduloj) ĝi substituu la traktaton EURATOM, kiu estas la bazo por la miliardoj da subvencio favore al la atomenergio. ERENE Interreto / Gugli - energio-vora afero. La interreto intertempe estas mondvasta, sed aliflanke, kion oni ne rimarkas kiel uzanto, ĝi bezonas kurento-povumon de 20 GW Gigawatt. Forsendi retmesaĝojn kun grandaj bildoj al (multaj) homoj sen antaua mendo, signifas malŝparon da energio. Verda IT - altigi la efikecon: Komputiloj, t.n. serviloj, malŝparas energion kaj resursojn, ĉar ili ofte ne laboras plene, sed nur je 20%. Nova teknologio, t.n. virtualaj serviloj evitas la instaladon de pluraj komputiloj; pere de pluraj procesoj sur la sama maŝino. (lau informo de Franz Alt:) Sonnenseite.com Interesa demando: Kiom da CO2 produktas unuopa Guglo-demando ? La respondo: Inter 0,2 gramoj (firmao) kaj 7 g (lau prof-o Wissner-Gross de Harvard). La unua (0,2) rilatas al la rekta uzo, dum la dua rilatas al la energio-bezono de la tuta komplekso. Google ja krome ofertas plurajn aliajn servojn: "maps", "earth", "youtube". (lau Ch.Ries, Bad.Z. 2009-01-22, p.10) Komento (MW): Google elektas sidejojn kiuj ofertas fortan kurentopovumon, ekz-e loko kie pli frue troviĝis aluminiumo-uzino. Eblas gugli pli efike, se oni uzas pli detalan demandon au uzas leksikonon (dum ĝi ekzistas paperforme) je malŝaltita komputilo, au Vikipedion: Alia kampo estas Web 2.0, la interagaj paĝoj sub Java, ka.; tiu tekniko estas efika por la uzanto sed ofte malefika rilate la energio-bezono je 10-ono, kompare kun kompilitaj programoj. 2000-Watt-a Socio: Bonan sloganon oni trovis en Svisio rilate energie pli efikan estontecon: La 2000-Watt-a Socio. 2000 Watt estas la averaĝa energio-konsumo de ĉiu mondano. Lau kalkuloj tio ankau estas la limo - lau produktado kaj klimata efiko - kion povus elteni nia planedo. En la malvarmaj regionoj de la Tero granda potencialo por ŝpari energion montriĝas la izolado de la domoj. Tutmonde estas la trafiko kaj lumigado. Ekz-e komuna uzado de automobiloj evitas la bezonon havi propran auton por multaj homoj - jes, ne por ĉiuj. Kaj pli bona kaj inteligenta publika trafiko ebligas tion pli kaj pli. La realeco: Ekz-e en Germanio la energi-bezono de unu homo estas 6000 Watt. En Svisio jam pluraj grandaj urboj sindevigis al la celo uzi ne pli ol po 2000 Watt je homo. (lau Bad Ztg. Alternative B. Janzing, Bad.Z. 2009-01-09,p.20) novatlantis.ch 2008-06-12 Re-komunumigita akvoprovizo: La kalifornia filio Cal-Am de la germana konzerno RWE, devas revendi la akvo-provizon al la malgranda urbo Felton. Civitana voĉdono postulis tion, ĉar la privata kompanio altigis la prezojn je 44% kaj forprenis laborlokojn. (laŭ David Hachfeld, taz, 2008-0609) Komento pri tiaj publikaj servoj (ĜKKS): Krom RWE estas la franca Veolia kaj Suez kiuj alprenis la akvo-provizon en grandaj regionoj. Pli: Ĝenerala Konvencio pri Komerco rilate Servoj [eo] kaj MAS-eo.org > Biologio kaj Sano Sukero el Steevia: Dolĉega enhavo de planto - alternativo por sukero. Freestevia.de 2009-02-18 En Tajvano ofte okazas amasbiciklado por plezuro, dum duono de tago, kun centoj da bicikloj. La biciklo populariĝis en Tajvana dum la pasintaj monatoj. Nun la plej vendata veturilo estas la biciklo, inkluzive normalaj kaj faldeblaj bicikloj. Ĉi tiuj monatoj la prezo de benzino altiĝis, kaj oni emfazas, ke oni ŝparu energion kaj malmultigu la uziĝon de karbono. Nun pli kaj pli multaj homoj veturigas al la laboro per biciklo. Oni nun rajtas (sub kondiĉojn) porti biciklojn sur trajnojn kaj urbajn trajnetojn. (Qiyao) Lau la Skvamiŝ-a tribestro Seattle: "La homo ne povas vivi sen la bestoj." Tion ankau diras la sciencistoj, ĉar en la reto de la vivantaro ĉiu specio havas sian valoran taskon. 1.226 - estas la nombro de birdspecoj, el 9.856 nombritaj, kiuj, la? Monda Unuiĝo por la Naturo (IUCN), estas en "kriza danĝero de finiĝo"; tio estas 1 birdo el 8 ! Aldoniĝas 835 aliaj birdspecoj "preskaŭ minacitaj". La kialoj estas konataj : la intensega senarbarigo, la malboniĝo de la ĉirkaŭaĵo, la konkurado kun invadantaj ekzotaj specoj kaj la klimata transformiĝo. (G.Pirlot, lau la revuo "Agenda Plus", n-ro 203, 2008-12, BE-Louvain-La-Neuve) Agendaplus.be [fr,nl] Mortiga Modo: Certe vi konas tiujn junulojn kiuj ŝatas aperi kun "ŝton-lavitaj ĝinzoj" (pantalonoj, kiuj aspektas delonge uzataj - sed fakte estas nov-aĉetitaj. Mi opiniis, ke ili vere estas "ŝton-lavitaj", sed fakte ili estas prilaboritaj pere de sabloblovilo. En Turkio oni faras tion en malgrandaj laborlokoj sen tauga protekto de la junaj laboristoj. Nun tiuj komencas morti pro "silikozo" - do, la sablo-polvo eniris la pulmojn. Profesoro Kilicaslan diras ke tiu malsano ne estas kuracebla, kaj li timas, ke eble duono de ĉ. 10.000 junuloj finfine mortos pro tio. Li postulas ke la registaro zorgu por taugaj instalaĵoj. (lau J. Gottschlich, Bad. Ztg. 2009-03-06) En Aprilo la turka ministro malpermesis tiun metodon. Komento de AVE/mw: bone - zorgi pri taugaj instalaĵoj (tutmonde - kaj pri multaj similaj laborlokoj). Kaj aliflanke eviti tiajn modajn stultaĵojn kiuj endanĝerigas la homojn (au naturon - kiel je birdo-plumoj). 2008-09-22 Ĉinio: Melamino-Lakto Pli ol 50.000 da beboj/infanoj (en klinikoj) jam suferas pro la "plivalorigado" de akvo - uzante la kemiaĵon Melamino kaj aldonante ĝin en la lakton por havi pli altan profiton. Jam mortis oficiale 4 beboj. La registaro diras ke ĝi mem ne kulpas, nur kulpas la lokaj administrantoj. Jam en Marto gepatroj trovis kristalojn en la urino de siaj beboj kaj informis la sano-autoritaton, kaj iomete pli poste komencis la raportoj pri reno-ŝtonoj. Sed tiam la supera registaro de Ĉinio nur pensis pri la "granda" harmonio je la Olimpiko. Malagrablaj aferoj kiel kriantaj malsanaj beboj ne rajtis ĝeni la harmonion. Sed la granda registaro diras, ke siaj manoj estas sen-kulpaj. Eble tiu lando estas tro granda? Bedaurinde estas multaj aliaj ekzemploj: Plumbo-koloroj en ludiloj; kemiaĵo en ŝtofoj de foteloj, kiu kauzas klor-akneo. Kiam simplaj kamparanoj kaj laboristoj kritikas (...) kaj manifestacias ili estas mutigitaj per klaboj kaj aresto. Justeco ankorau estas malforta. Tio estas signo ke tie ne regas la t.n. "Bona Regado" (angle "Good governance"). Kelkaj ĉinaj studentoj jam grumblas, ke la malnova ĉina etiko perdiĝis, kaj restis nur la adoro de la (Ma)mono. (i.a. Badische Zeitung, 2008-09-22, p.11; kaj -23, p.7) 2008-06-22 "Poncho Pro" mortigis abelojn amase. La insekticido Clothianidin de la germana firmao Bayer estas uzata kontraŭ la skarabo kiu boras en la radikojn de la maizo. La maizo-grenoj estis umigitaj per la polvo de la insekticido antaŭ la semado; dum la semado - per novtipa metodo uzante aerpremon - la vento forblovis parton de ĝi. La polvo kolektiĝis ankaŭ sur la floroj kie la abeloj suĉis. Finfine mortis 12.000 da abelo-popoloj en la sud-Rejna regiono de Germanio. Bayer promesis pagi la abelo-damaĝon. Kiom da aliaj insektoj mortis - oni ne scias. Sed certe temas pri sovaĝaj abeloj kaj similaj insektoj. La ekologiaj NRO-oj kaj la Verda Partio postulis malpermesi tiun-ĉi insekticidon entute. La alternativo estus ŝanĝi la plantojn sur la kampoj en du-/tri-jara ritmo, kiel oni faras tion en Svisio. Tiamaniere oni povas ŝpari nitrogeno-fekundenzon, kaj la organika humuso en la grundo amasiĝus pli bone. (laŭ Silvia Faller, BZ, 2008-06-21, p.VII; kaj laŭ dpa, BZ, samtage). 2008-11-08 Post la abeloj mortas la fazanoj. En printemo 2008 mortis kelkaj mil abelo-popoloj en la regiono de supra Rejno pro aplikado de la pesticido Clothianidin de firmao Bayer. La ĉasistoj informis en autuno ke multaj junaj fazanoj malsatmortis ĉar mankis la insektoj, ilia ĉefa nutraĵo. Pix ankau demandas la federacian registaron de Baden-Virtembergo, ĉu la viando de sovaĝaj porkoj enhavas la pesticidon. Li prezentis mocion malpermesi la pesticidon Clothianidin. "Ni bezonas re-ŝanĝon en la agrikulturo al la malnova praktiko de kultivado per alternaj plantoj dum almenau tri jaroj. Tion faras la svisa agrikulturo kun bona rezulto rilate la kontrolon de la maiz-radika anobio (insekto kiu boras en la radiko). " (Pix) Kaj ni Verduloj postulas la subtenon de natur-konformaj metodoj preventi kontrau nedezirataj insektoj. (Reinhold Pix, verda MP en Baden-Virtembergo/Germanio, 2008-11) Kom-o AVE/mw: 2009 Clothianidin estas malpermesata 2009-02-25 Kiber-agado skribi leteron al EU-Ministroj kontrau MON 810. GMO-maizo: Aldona informo de Save-our-Seeds (savu-niajn-semojn) al la menciita Kiber-Agado*: Ekde 1998 oni diskutas pri la permeso de du novaj tipoj da GMO-maizoj: (bt 11 de Syngenta/Bazelo kaj 1507 de Pioneer/DuPont (Usono). Saveourseeds.org [de,en] La Verduloj kaj AVE kunagadis. Je la sekva Lundo okazos voĉdono en la EU-Komisiono pri la kultivado de GMO-maizo MON 810 (de Monsanto) en Hungario kaj Austrio. Sindeteno de via ministro signifos JES-on. La retejo montras leterojn jam en pluraj lingvoj kaj adresita al la koncernaj agrar-ministerioj - bonvolu alklaki vian landon/lingvon, legi la leteron kaj se vi akceptas plenigi la adres-kampeton. Eblas aldoni personan rimarkon. GMO-free-regions.org EU - Verdpartia Nutraĵ-kampanjo Emile MAS proponas subteni peticion, kiu estis lanĉita de sciencisto, SERALINI, kolego de Christian Vulot, alia altnivela sciencisto famkonata en Francio. La du estas favoraj al Esperanto. ... Kaj la inicianto de cyber-acyerus, nomita Alain Uguen , jam lanĉis peticion pri la afero ERIKA, en 8 lingvoj, inkluzive esperanto ! Pesticido-datenoj: Hiltrud Breyer, germana MEP de la Verduloj/Regionalistoj aktivas sur la kampo "Protektado de la konsumuloj*". Ŝi kolektis la gravajn datenojn rilate la damaĝoj kaj aparte la neurotoksajn efikojn sur infanoj de la EU-a "Permeso de Pesticidoj". Pesticidoj 2007-07: REACH, Hiltrud Breyer pri kemiaĵoj en la ĉirkauaĵo: Ni bezonas fortan dekreton en la EU pri la Registrado, Evaluado, Rajtigo de Kemiajoj (REACH). La analizo de mia sango farita de WWF montris: Malgrau respondeca nutrado ni akumulas ne-naturajn kemiaĵojn en la sango. Ili troviĝas ĉie. En la lavpulvoro, vestaĵo, mebloj, komputilo. Ni povas protekti nin nur limigite. Kelkaj el ili restas dum la tuta vivo en la korpo. Kiel patrino mi mamnutris miajn infanojn, ĉar tio estas la plej bona nutrado por beboj. Sed tiamaniere mi transdonis al ili sano-riskon. Pro tio ni forte postulas dekreton pri la produktado kaj surmerkatigo de kemiaĵoj, kiu ne endanĝerigas la homon kaj la naturon. Kemiaĵoj devas esti kontrolitaj rilate iliaj riskoj kaj oni ne rajtas porti ilin en la merkaton se ili montriĝas san-danĝeraj kaj aparte kiam ili estas persistaj. (lau H. Breyer (2007-07) je la diskutado de la EU-dekreto REACH; intertempe decidita, sed ne sufiĉe forte protektas la homojn.) 2008-07-14 Mondkongreso de la International Vegetarian Union, samecentjaraĝa kiel UEA, kiu okazis en Dresdeno de Julio 27 ĝis Augusto 2, okazos du prelegoj pri Esperanto. Unu, prezentota de la prezidanto de TEVA (Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio), Christopher Fettes, temas pri la valoro de Esperanto por amikigi vegetarajn familiojn; kaj TEVA vicprezidanto Francesco Maurelli, pridiskutos la temon: "Vegetarismo kaj Esperanto: du Verdaj Vojoj". Se vi interesiĝas pri etnobotaniko, jen paĝaro de Gereon, pri multaj sanigaj plantoj: etnobotaniko La ĝenerala artikolo kaj la plantonomoj estas en Esperanto, sed nur malmultaj tekstoj. plantoj [eo] Armeaj aviadiloj kauzas kanceron - ĉu iu scias pli pri tio ? Jen informo de leganto-letero pri tio: Ĉirkau la regionoj en orienta Vestfalio (Augustdorf) kaj Ramstein en la linio kie alteriĝis la armeaj jetoj altiĝis la kanceroj. Laudire tiaj bataljetoj uzas radioaktivajn substancojn kiel brul-akcelenzoj por la t.n. post-bruligado. Ĉu iu scias pli pri tio ? (lau Chr. P. Oehmichen, taz, 2009-02-18) Kom-o AVE/mw: Leo De Cooman respondis, ke supozeble temas pri venena hidrazin-tipa kemiaĵo. 2009-02-20 supozeble Rusa armea ŝipo kauzas "oleo-tapiŝon" sude de Irlando kaj Valisio. Post tankado de la ŝipo drivas 500 tunoj da oleo kaj oni timas ke ili malpurigos la bordojn. (dpa/Bad. Ztg., 2009-02-20, p.10) Anaerobaj maroregionoj: Entute en 200.000 km^2 da maraj regionoj mankas la oksigeno - en la profundaj partoj. Tie ne plu ekzistas organismoj kiuj bezonas oksigenon. En la Balta Maro kaj en la Nigra Maro ĝi estas kaŭzata de la elfluaĵoj el la troe sterkumitaj/ nutritaj kampoj; ambaŭ maroj havas nur malgrandan kontakton kun la malferma maro. ankaŭ la bruligo de fosilioj kaŭzas tro-nutradon, ĉar kromprodukto de la fajroj estas nitrogen-oksido. (laŭ dpa, Bad.Z., 200806-07, p.12). La Danubo kaj la Dnjestro alportas multe da nutraĵoj; dank' al diversaj klopodoj la situacio antaŭ la Danuba deltao iomete pliboniĝis. Oni plie prilaboras la mastrumajn rubakvojn kaj la plialtigo de la kostoj por kemia fekundenzo reduktas la uzadon. (laŭ Danube Watch 1/2008, Danubo ) Erozio pro maltaŭga agrikulturo: Krome mi aŭdis, ke la ĉina agrikulturo en Nei Mangu (interna Mongolio) ĝenas la nomadojn (malpermesas al ili paŝti la gregojn laŭ la kutima maniero), kaj same severe kaŭzas erozion; simile okazas en Tibeto. Kelkaj regionoj postulas la nomadan kulturon de dum-tempa paŝtado, kiu en la koncernaj duon-sekaj (semi-aridaj) regionoj evitas erozion. D-Radio Pri elektromagneta sensibileco: Multaj el ni uzas mobilan telefonon kaj WLAN por la interreto. Certe vi jam audis pri la riskoj de tia teknologio; aliflanke la lobiistoj diras ke ne estas risko. Fakte la risko altiĝas kun la intenso kaj la metodo de la tia radiado, kaj evidente ekzistas la risko de alergio. Pri tio mi legis frapan ekzemplon, en tute serioza gazeto: Ulrich Weiner (32) kiel junulo entuzmiasmiĝis por tiu nova teknologio de mobila telefonado, kaj tio iĝis lia profesia laboro, radiokomunikado. Post kelkaj jaroj komencis stranga alergio, ĝis kolapso de la cerba funkcio, se li troviĝas en la kampo de radioondoj. Nun li povas vivi senprobleme nur en loko kie ne troviĝas (fortaj/senteblaj) radioondoj, krom li estas pluraj aliaj homoj kiuj ankau estas trafitaj de la elektromagneta sensibileco. (lau Franz Schmider, Badische Zeitung, 2009-02-16, p.3) Komento de AVE/mw: ni estu singarda uzi tian teknologion, ĝi bezonas almenau kontrolon kaj plejeble malaltajn lim-valorojn. Fakte la radioondoj (elektromagnetaj) interagas kun la sinapsoj de la cerba sistemo, kiuj ja ankau uzas elektronikon. Drogoj: Malsaĝa uzado da drogoj estas danĝera kaj por la propra vivo kaj familio kaj socio. Tial Usono (k.a.) preferas batali kontraŭ la drogoj. Tiel ili ŝovas la komercon de tiaj drogoj en la tn. Nigran Merkaton kie regas mafiecaj strukturoj, kaj altegaj prezoj. Necesas informi pli bone pri la pozitivaj kaj negativaj efikoj de la drogoj; kaj eduki la homojn al saĝa memstareco, krei justajn sociojn. Necesas apartaj drogo-vendejoj kun kontrolita kvalito kaj psiko-sociala subteno. Eve Morales, prezidento de Bolivio, klopodas konservi la koka-kulturon, kiu apartenas al tiu montara regiono. Fakte koka-folioj donas forton kaj mineralojn, ili ne estas danĝeraj. Sed nur kokaino estas la danĝera produkto, kaj uzata aparte en Usono. Interesa estas, ke sole la konzerno"Coca-cola" rajtas uzi la ekstrakton de Koka. Legu pli pri Bolivio en Le Monde Diplomatique (germana versio de Majo 2008). Simile estas pri kanabo. Interesa libro el vidpunkto de etno-biologio en la kunteksto de la historia, regiona kaj socia uzado. Gereon Janzing, "Psychoaktive Drogen" (de), 156 p., ISBN 3-930442-51-5, Prezo 10 EUR; (Gereon estas esperantisto, do eble tradukos ĝin). Gereon Por atingi la 8 Jarmilajn Evoluo-Celoj (angle: Millennium Goals) necesas kiel plej grava afero la bona regado tutmonde. Lau Uschi Eid, membro de la Federacia Parlamento de Germanio kaj Verdula ekspertino pri Afriko, la t.n. Millenium-Celoj nur parte estis atingeblaj ĉar ofte mankas la framo-kondiĉoj: Paco, stabileco, bone funkcianta ŝtata registaro, subteno de daurigebla agrikulturado - unue por la loĝantoj, kaj nur poste por la eksporto, mikrokreditoj, civilaj rajtoj. (lau ĵurnaleto en "taz" de Oikokredit Dokumento ankaŭ en Esperanto, je Vikipedio: JEC , kaj Global Marshal-Plan (de, en, es, fr) 2008-10-10 Verda Ekonomio - bazaj elementoj: - Ne malŝpari energiojn, t.s. investi en energio-efikajn aparatojn, trafikilojn kaj domojn. - Uzi la energion de la suno kaj de la tero mem: suno, vento, akvoforto, biomaso, geotermio; sed respektante la bezonojn de la vivantaro. - Recikla uzado de materiaj resursoj, lau la modelo de la naturo (kiu ankau ne perfekte laboras). - Prefere uzi re-kreskantajn materialojn (ligno, fibroj, brulaĵoj). - Leĝaro kiu balancigas la interesojn de la entreprenoj kaj la laboristoj. - Leĝaro kiu limigas la riĉiĝon favore al pli egala viv-niveloj. - Leĝaro globala kiu malebligas financajn/impostajn kaŝlokojn. - Infrastrukturo (stratoj, planado de diversaj loĝ- kaj labor-zonoj) baziĝu sur plej alta efikeco. - Alta sociala statuso ne donas tiu kiu foruzas multe da energio, sed tiu kiu foruzas plej malmulte por tamen digna vivo. - Forlasi la padon de atom-energio - kaj globale malpermesi atombombojn. Studi la fuzio-energion eble jes, sciante ke finfine ĝi povas montriĝi ne-tauga. Interesa Legaĵo: "Oekotopia" de Ernest Callenbach, 1975; tradukitaj en plurajn lingvojn. Ĝi donas interesajn kaj ne nur tro-idealismajn ideojn pri alternativa ekonomio. 2008-11 Barack Obama kiel estonta prezidento de Usono - Gratulon. La espero estas grandega rilate multajn temojn: - Ekologio: pli sincera respondeco de la registaro, pli alta efikeco de energio-uzado (domoj, trafiko) kaj kunlaboro en la temo de tutmonda klimato. - Homaj Rajtoj: (Guantanamo, Tutmonda Kortumo) ni eĉ esperas abolicion de la mortpuno, kvankam tio ne estis anoncita). - Ekstera politiko: pli da respekto kontrau aliaj landoj; halti la ĉasadon de teroristoj kun la sekvo ke plejofte senkulpaj homoj estas mortpafitaj. Postuli de Israelo halti la setladon en la palestina regiono, kaj subteni pacan kunvivadon. - Financa ekonomio: kiu estos pli travidebla kaj malpermesas al bankoj distribui riskon al aliaj, sen partopreni je tia risko. - Malgrandigi la diferencon inter la riĉa kaj malriĉa parto de la socio, ia. je la sano. Kom-o de gp: atendi la faradon de novaj politikistoj; plej multaj ne povos plenumi la promesojn. Kom-o mw: Obama certe bezonos forton, bonŝancon kaj longan tempon por plenumi la promesojn. 2009-04: ĝis nun komencis pozitivaj ŝangoj. Sed Afganio ne povas esti "pacigita" per milito, aparte ne en kiu ISAF mortigas civilulojn; ŝanĝi la maĉisman sintenon de la viroj tie bezonos jardekojn. La mortpuno ankorau validas en Usono. Financa krizo de 2007/2008/2009 Nekredebla avido kaj stulteco je la koncernaj registaroj kauzis sufiĉe grandan krizon kaj pereon de la plej riskemaj institutoj. La komenco estis malalta interezo, kiu instigis la homojn en Usono preni kreditojn por domoj; la domoj pli-valoriĝis; oni ricevis pli da kreditoj; kaj tiuj estis kunmetitaj kaj pluvenditaj; la veziko krevis kiam la valoro de la domoj ne plu kreskis kaj multaj homoj ne plu povis pagi la intertempe (tro rapide) altigitan interezon. Ja temis ne nur pri domoj. Kaj bankoj en aliaj landoj aĉetis tiujn kreditojn, opiniante, ke ili ja estas valoraj. (M.W. lau diversaj informoj, 2008-09-27) Kom-o mw: Pluraj registaroj savis siajn bankojn per kreditoj kaj garantioj. Sed kelkaj registaroj ne povas, adicie ilia valuto malvaloriĝis; se tiaj kreditoj baziĝas sur EUR, la homoj draste perdas. Verduloj ka. postulas: Necesas financa ekonomio kiu estas limigita per reguloj kaj kontroloj. Kaj tutmonde ne rajtas ekzisti regionoj sen impostoj kaj sen tiaj kontroloj, tio ankau limigus la mafion. Al la Indekso :: Mozaiko - Paco, Homaj Rajtoj Peticio kontrau la konstruo de la Usona rakedo-ŝirmo en Ĉeĥio Nenasili [9 lingvoj] 2008-08-30 Granda Manifestacio kontraŭ (Usonaj) atombomboj kiuj stokiĝas en Germanio ĉe Buechel, NU-Germanio. Atomwaffenfrei.de Nikolaj Koslow estis metita en la psikiatrio kaj traktita per kemiaĵoj, ĉar li protestis kun aliaj por savi la parkon Caricino en Moskvo. Tiu metodo estis kutima en la UdSSR. (B. Clasen, taz, 2008-08-04, p.11) Rusio, dronigis ĉinan ŝipon; jes,ja, ĝi volis fuĝi el la haveno - sed eble oni havas aliajn rimedojn). Rusaj ebriuloj malbone kaj danĝere kondutas en aviadiloj. Rusa Registaro: La murdisto(j) de Anna Politkovskaja ankorau ne trovita(j) - post stranga proceso oni devis lasi en liberecon la t.n. suspektulojn. (dpa/Bad. Ztg., 2009-02-20, p.1, 5) Kom-o AVE/mw: Al sinceraj ĵurnalistoj en Rusio minacas murdo - la registaro evidente malŝatas malferman ĵurnalismon. La milito inter Georgio kaj Rusio - la prezidento de Georgio falis en politikan kaptilon kaj agresis sudan Osetion, kies aparteno al Rusio au Georgio estas ne klara. Georgio perdis - stulte. (mw) Olimpika Rekordo de 2008 La P.R.Ĉinio manifestaciis per la Olimpika Torĉo ĝis antaŭ la Potala Palaco en Lhasa. La tibetanoj estis plejparte ekskluditaj, centoj malliberigitaj pro la protestoj. "Olimpikaj Ludoj = Ludoj de la Paco" ??? Sennaciece pri la Olimpikaj Ludoj: "La Olimpikaj Ludoj estas lau la tuta koncepto dekomence politikaj, ĉar esence temas pri festo de naciismo. Se ili estus eksterpolitikaj, la atletoj konkurus individue kaj ne kiel anoj de naciaj teamoj, enirus la stadionon ordigite lau sportaj disciplinoj kaj ne lau ŝtatoj. Ne flirtus flagoj, oni ne kalkulus kaj komparus la medalojn de unuopaj landoj, kaj oni ne markus la pintajn sportajn atingojn per ludado de naciaj himnoj." (de Gary, Sennaciulo, 2008-07/08) 2009-03-26 EU: UFE (Unuiĝo de FederistojEŭropaj)alvokas pro la ekonomia kaj konstitucia krizo de EU antau la elektado por la EU-Parlamento en Junio 2009: UFE (Eo-trad-o de J-C Rinaldo) Al la Indekso :: Mozaiko - Homaj Rajtoj, Mortpuno 2009-04-21 Rememoro al amoko en Columbine-Gimnazio (Colorado/Usono); post tiu okazis pluraj aliaj amokoj, ankau en Finnlando, Germanio (Erfurt & Winnenden, 2009). Certe la komputil-ludoj kun daura mortigo ludas rolon, kaj la ebleco akiri pafilojn (kiuj altigas la amplekson) Kom-o de Heinz Hoffmann: Abolicii produktadon, vendadon kaj uzadon de komputilaj ludoj kun mortiga enhavo ... Kom-o de Ronaldo Nobel: La statistiko ne montras malpli (gravajn) amokojn antau la tempo de komputil-ludoj; la kapitalisma sistemo evokas agresojn. Kaj tiaj uloj estas ofte viktimoj de malspritaj ŝercoj far la samaĝuloj. Kom-o mw: do, necesas pli respektema interkomunikado, kaj pedagogoj kiuj povas subteni tion. Ni devus preferi tiajn ludojn, kiuj gvidas - ne nepre al harmonio - sed al pensado de reciproka respekto, kaj trovi elirvojon el la labirinto de sociaj konfliktoj. 2009-03: Jen la aktuala listo de Amnestio Internacia por la jaro 2008: A.I. registris minimume 2390 ekzekutoj; ne ĉiuj ŝtatoj donas la ciferojn. P.R. Ĉinio (1718, minimume ), sed eble pli, ĉar la registaro ne donas la nombrojn. Irano (346, minimume), Saudi-Arabio (m. 102), Usono (37), Pakistano (m. 36), Irako (34), Vjetnamio (m. 19), Afĝanio (17), Norda Koreio (m. 15), Japanio (15), krome Indonezio, Libio, Bangladeŝo, Belarusio, Egiptio, Malajzio, Mongolio, Singapuro, Sudano, Sirio, VAR, Bahrajno, Botsuano kaj St. Kitts kaj Nevis. Mortpuno ne plu en Usono jam en 15 federaciaj ŝtatoj, New Mexico, dank al la guberniestro Bill Richardson - kaj dank al NRO-oj kiel NCADP - ĉesigas la mortpunon, ĉar la justico-sistemo kauzis plurajn erarajn ekzekutojn; enketo: 64% de la civitanoj ne (plu) volas la mortpunon. (lau taz, 2009-03-20 k. 25, p.11) Komento de AVE/mw: Ni ne forgesu la aliajn formojn de mortigo flanke de registaroj k.a.: Krom la mortigoj inter soldatoj la milito au ne-leĝa agado ene de milito, Usonaj atakoj al civiluloj en Afĝanio (intencitaj au ne), Israelaj soldatoj kiuj intence mortpafis civilulojn dum la okazinta (ĉu lasta ?) Gaza-Milito*1, mortigo de oponantoj (Tibeto..) kaj de ĵurnalistoj (Rusio..), strangaj murdoj pro superstiĉo ekz-e pro la hautkoloro (Tanzanio*2), pro rasismo en multaj t.n. civilizitaj landoj (ekz-e en Germanio), au por vendi organojn en P.R. Ĉinio (sub preteksto de mortpuno). Simile agas la sociala maljusteco , kiam oni "elpremas" la homojn por pligrandigi la profiton. Ja - ankau la sociaj rilatoj murdas, la maljusta alpreno da resursoj au terenoj, tiel ke homoj kaj ankau liberaj bestoj malsatmortas (arbaroj). Ja - ankau militistoj kaj teroristoj murdas - ĉu ne eblas balanci la interesojn sen mortigo. Ja - ankau la trafiko mortigas; bona organizado de la trafiko kaj ankau rapidec-limigo kaj agres-limigo, preventas mortigajn akcdentojn. *1) (lau I. Guenther, Bad. Ztg. 2009-03-20, p.5) *2) (lau J. Dieterich, Bad. Ztg. 2009-03-23, p.12) NCADP (Usono); Todesstrafe.de (tm); A.I. (tm, 4 lingvoj) 2009-03-10 Ĉinio ĉijare rememoras plurajn gravajn eventojn (6521): Antau 60 jaroj fondiĝis la Popol-Respubliko - afero kun pozitivaj kaj negativaj emocioj. Antau 50 jaroj okazis la leviĝo de tibetanoj kontrau la subpremo de la tibeta kulturo. Certe ankau kelkaj aliaj etnoj sentas sin subpremataj, kiel la ujguroj kaj mongoloj. Ili ĉiuj postulas pli profundan autonomion por iliaj kulturo kaj naturo. Antau 20 jaroj la ĉina registaro masakris por-demokratio-manifestaciantajn studentojn sur la placo de la Ĉiela Paco. Antau 10 jaroj estis malpermesita la sekto Falun Gong; sed ne en Hongkongo. Kaj kiel tutmonde, la ekonomia krizo defias la registaron, pli bone evolui la tutan landon, kaj ne nur la orientajn eksport-industriojn. Ĉar por multaj migradolaboristoj bezonatas laboro en siaj hejmaj regionoj. AVE deziras saĝan kaj hom-respektan traktadon de tiaj problemoj. 2009-02-17 Tibeto - Jarraporto pri la stato de la Homaj Rajtoj 2008 (en:) Tibeto 2008-11-23 Tibeto: La subpremo de la Tibeta etno estas denove pli severa. Multaj tradiciaj festoj estas malpermesitaj. Post la konferenco de eksilaj tibetanoj montriĝis: La Meza Vojo - vere kultura autonomio de la provinco Tibeto, kiun sekvas la Dalai Lamao - ne estas akceptita de la ĉina registaro. La junaj Tibetanoj deziras sendependecon de la historia Tibeto, pli granda ol la nuna Tibeta Provinco en P.R.Ĉinio. Kom-o mw: Ni rememoru la vortojn de MAO DseDong: "Popoloj strebas al sendependeco". Ĉu la Han-Ĉinoj forgesis tion ? Krom la Tibetanoj ankau la Ujguroj kaj eble aliaj etnoj estas malkontentaj pri mankanta kultura autonomio. Ne sufiĉas montri folkloron por la turistoj. (lau Franz Alt: Sonnenseite.com ) 2009-01-17 Israelo/Palestino - Milito inter Israelo kaj Hamas/Gaza-Strio Israelo bombadis la Gaza-Strion pro la daura, sed malgrava, atako per rakedoj al Israelo. Ambau flankoj kulpas. Hamas same kiel la nuna Irano, kiu subtenas la Hamas-on, neas la ekzisto-rajton de Israelo, kaj Israelo daure etendiĝas per trouzo de la rivera akvo, setlado kaj la muro ekster la limoj de la Oslo-Traktato - sur la tereno de la Okcidenta Bordo (de Jordano). Dum tiu tempo mi estis en Kairo kaj spektis tiun militon en la TV el diversaj vidpunktoj. Israelo detruis multon kaj uzis malpermesitajn - por hom-loĝataj terenoj - fosforajn bombojn. Mortis ĉ. 2000 homoj, eble duono civilaj. Aliflanke Hamas uzis moskeojn kaj loĝdomojn kiel militaj bazoj ankau malpermesita de la milito-leĝo. Samtempe en Usono okazis la ŝanĝo de la prezidento kaj Israelo alfrontis balotoj. El la biografion de la edzino de Anwar Sadat mi komprenis ke li vere celis al stabila kaj justa paciĝo inter la araboj kaj la judoj, kaj ankau pro tio estis mortpafita de fanatikulo(j). Mi esperas ke "oni" baldau trovos Rondan Tablon por interkompreniĝi. (diversaj fontoj; ekz-e "taz" 2009-01-13, p.2) 2008-08-11 Milito inter Rusio kaj Georgio (Kartvelio) servas diversajn celojn flanke de Rusio: ke la oleodukto tra Georgio restu ne stabila; ke la regiono de suda Osetio restu ligita al Rusio, ke Georgio ne aliĝu al la NATO. Kaj flanke de Georgio: ke suda Osetio kaj Abĥazio restu ĉe Georgio. Fakte suda Osetio apartenas laŭ la Interpopola Juro al Georgio; sed la sama ankaŭ rilatis la Kosovo, kie la okcidentaj landoj subtenis la dividon de Serbio. La rolo de EU estus subteni la interkompreniĝan solvon de tiu problemo. Demokrata Respubliko Kongo/ Goma: Denove okazas forpelado de homoj el la orienta limregiono de Kongo, Goma, mortigoj kaj seksperfortoj. La afrikaj pac-fortoj ne estas sufiĉe fortaj au agemaj. Komento lau Mayoma Diankembo 2008-11-01: La sociala situatio estas bone en la ĉefurbo Kinshasa, ni vivas pace; nur en aliaj orientaj partoj estas militadon. > La rolo de la religioj k.s. Pri la etablitaj religioj (Ateismo, Baha'i, Budhisma, Hilelismo, Islama, Kristanaj kun Ekumenismo, Spiritismo), oni trovos la koncernajn adresojn en la UEA-jarlibo. La liberpensuloj havas frakcion ene de SAT. Mi ŝatus ke la religioj respektas unu la alian - kiel trovebla en la projekto Weltethos (Tutmonda Etiko); ke ili respektas la Homajn Rajtojn - sed tio plurfoje kolizias kun religiaj (plie tribaj) dogmoj, ekz-e rilate la samvaloro de virinoj. Similan vojon kiel la Tutmonda Etiko trovis LBV - eduka kaj kultura organizo kiu, naskiĝis antaŭ 60 jaroj kaj uzas E-on. LBV Proksime al la ekumenismo troviĝas: Internacia Homekologio-Iniciativo - de Jaroslav Karhan, Erenburga 7, CZ-779 00 Olomouc (sen ret-adreso) kiu kunlaboras kun la Centro Sivron (de Jeremi Gishron): , Centrosivron Turkio: En la tuta mondo estas problemoj, kiuj ia. havas religian fonon Nuntempe la Alevitoj, unu el la fluoj de la Islama super-religio, plendas ke la turka registaro nur subtenas la Sunnitan parton de la Islamo, eĉ finance subtenas la konstruon de iliaj moskeoj, aliflanke la Alevitoj (kaj supozeble la Ŝiitoj) ne ricevas iun ajn subtenon, sed male devas pagi imposton. La Alevitoj ja estas unu el la plej liber-pensaj kaj toleremaj Islamanoj. (lau radioelsendo en DLF de Th. Bormann, 2008-11-13) Rim-o: La Alevitoj simile kiel la Baha'i estas rigardataj kiel apostatoj (malfideluloj). Same la kristanoj havas malfacilaĵojn en Turkio. En 1997 Khatami iĝis prezidento de Irano, kaj ĵus tiam mi povis viziti Iranon dank' al kelkaj esperantistoj. Khatami zorgis por limigita libereco; ankau la Baha'anoj ĝojis plian respekton Post li bedaurinde ne plu. La Baha'i estas religio kiu devenas el la ŝiitisma flanko de la Islamo - lau ili Baha'ullah estis la atendata Mahdi. Sed simile kiel Jesuo ĉe la Judoj, ankau Baha'ullah estis ne akceptita kiel nova profeto; sed la anoj de tiu nova kaj avangarda religio estis persekutitaj kiel apostatoj (kiuj de-falis de la ĝusta kredo). 2009 Religia malpermeso de memmortigaj atakoj: Fatŭo kontrauas memmortigajn atakojn kiu mortigas senkulpajn homojn. Fatuo (leĝa ekzpertizo lau islama religio) de la duon-ŝtata universitato Al-Azhar en Kairo, 2002, diras: "Ni ne akceptas ke iu sin eksplodigas ene de grupo da senkulpaj homoj" - pliaj informoj pri tiu debato vi trovos (en la germana) je: Islamische Zeitung.de Pri religiaj fanatikuloj: Fanatikaj islamuloj ordonis la fermon de lernejoj por knabinoj kaj la malpermesis al virinoj viziti bazarojn en la nord-Pakistana Swat-valo. En tiu regiono ili mortigas ĉiun kiu malobeas al ilia stranga maĉisma koncepto. Ili diras ke tio postulas la islama Ŝario. (lau dpa/Bad. Ztg. 2008-12-27, p. 5) Al la Indekso :: Mozaiko - Lingvoj (politike) 2009-02-04 Libereco por ĉiuj lingvoj - kun ligo al la Deklaro de la Esperanto-Movado pri la Indiĝenaj Lingvoj kaj Kulturoj: http://openfsm.net/projects/libero/esperanto Propono de Ljudmila Novak por Esperanto en la Eŭropa Parlamento: Jen tradukoj de la tri proponoj de Ljudmila Novak transdonitaj 2009-01-21 oficiale al la Eŭropa Parlamento en la Komitato por Kulturo sub la signo: PE 416.668v01-00 (Artikolo 4) kadre de debato pri la raporto/opinio pri multlingveco de Vasco Graca Moura. 4a. (nova) konstatas, ke la principo de estimo de egalrajteco ne povas esti certigita dum oni uzas nacian lingvon (la anglan) kiel "lingua franca". 4b. (nova) proponas, ke konservante kaj uzante vivajn lingvojn, estimante lingvan diversecon kaj stimulante lernadon de diversaj lingvoj, oni pristudu la eblon kaj utilon de enkonduko de komuna artefarita lingvo en EU, ekzemple Esperanto. Nur ĝi povus faciligi interkompreniĝon en Eŭropo kaj kun loĝantoj de aliaj kontinentoj, ĉar ĝi estas simpla por lernado kaj uzo. 4.c. (nova) konstatas, ke la enkonduko de eŭro kiel komuna eŭropa monunuo, ege faciligis komercadon inter la ŝtatoj kaj helpis al ekonomia kresko kaj pli granda stabileco en EU. Similajn efektojn povus havi ankaŭ enkonduko de komuna komuniklingvo, kiu ja neniel forigus aŭ limigus uzon de naciaj kaj aliaj vivaj lingvoj uzataj en EU. Alvoko de Henri Masson: subteni la proponojn por Esperanto kadre de eŭropaj konsultadoj: Je EU-civitanoj Elektu vian flagon/lingvon. Serĉigu: Esperanto. Por enskribiĝi, klaku sur: "Ĉu ne ankoraŭ membro? Enskribiĝu ĉi tie!" Eblas skribi rete al s-rino Novak au per-poŝte: Eŭropa Parlamento, Wiertz-straat 60, BE-1047 Bruselo, Belgio. (laŭ Henri Masson kaj Edukado.net ) Mozaiko - Pri la Verdaj Partioj Aliaj sporadaj informoj pri Verdaj Partioj el Update de la Eŭropa Verda Partio: * 2009-07-19/26, Orienta - Okcidenta Tendaro en Georgio/Kartvelio. Temo: Verdaj valoroj por la suda Kaukazo. CDNEE.org, ret-adreso: office@cdnee.org * Verda/Regionalista Frakcio en la EP verkis resolucion pri la "Lisabona Strategio" okaze de la Eŭropa Printempa Konsilio, 2009-03-19/21. Temas pri la necesaj ŝanĝoj por eviti pluajn financajn krizojn kaj enkonduki Novan Verdan Ekonomion cele al dauropoveco. Ili surtabligis propran proponon, ĉar plej multo de la majoritata resolucio ne estas sufiĉe dauripova. Ĝi servus kiel diskut-bazo ĉe la diversaj Verdaj Partio ene de EU. Ĝi estas legebla jen en la 22 oficialaj lingvoj - por via lingvo bonvolu meti la respektivan lingvokodon (anstatau EN en la suba linio): Propono * La Verda partio de Azerbajdshan decidis la labor-programon por 2009: ekologio kaj nafto, 25-punktoj por solvi la Karabaĥ-problemon (lau Mais Gulaliev, partiestro) * 12 parlamentanoj en Albanio malsat-strikis kontrau la dekreto de la Albana prezidento Berisha, ke nur la du grandaj partioj partoprenus en la baloto-komisiono - per kio la malgrandaj partioj estus ekskludataj de la kontrolo de la venontaj balotoj. Jam en 2005 okazis simile. Al Parlamentanoj de la EP kiuj volis viziti la strikantojn, estis malpermesita dum pluraj horoj eniri la parlamentejon. * Verduloj en Israelo partoprenis sukcese por komunumaj konsilioj gajninte entute 50 seĝojn. La du ekologiaj partioj, Ir Lechulanu kaj Hayerukim, gajnis 25% (8 seĝojn) en Tel Aviv. * Verduloj en Usono gajnis en multaj elektoj por la Usona Parlamento. * La Verda Partio en Kanado ricevis duoble da voĉoj kaj altigis sian publikan akcepton: Ili ricevis 6,79 %, sed pro la ne-justa elekto-sistemo - ili jam delonge protestas - ne ricevis seĝon en la parlamento. Jen la plej favoraj provincoj: Yukon 12,96%, British Columbia 9,37, Alberta 8,78, Nunavut 8,25, Nova Scotia 8,03, Ontario 7,98. La unu-ranga kaj entuziasma Elizabeth May ricevis 32%. * 2008-07-02 Ingrid Betancourt estas liberigita - en sprita (sen-sanga) operacio - de la kolombia armeo; kune kun pluraj aliaj ostaĝoj de la FARC-ribeloj. Ŝi kandidatiĝis kiel Verdulino por prezidento en Kolumbio, sed estis ostaĝigita de la ribela organizo FARC antaŭ 6,5 jaroj. Diversaj: Terminologio, Ret-ligoj Mll.: [lingvokodoj], tm = tutmonde AVE, EEU, EDE, SAT, UEA : Asocioj de la Esperanto-Movado EVP : Eŭropa Verda Partio MEP : Membro de la Eŭropa Parlamento kW : kilovattoj - finnoj kaj vattoj havas duoblajn konsonantojn (de Qiyao) Fatŭo : Komento de islama gravulo pri iu ajn demando. Konsumuloj : ni ĉiuj estas konsumuloj; kelkaj homoj emas konsumi (eble tro), ili estas konsumemuloj. Ni estas konsumantoj ĉiam kiam ni konsumas ion. Aŭtoroj: mw Manfred Westermayer, gp Germain Pirlot >> Pliaj ret-ligoj: europeangreens.org : Eŭropa Verda Partio fyeg.org : Federacio de Eŭropaj Junaj Verduloj greenparty.ca : Verda Partio de Kanado Ciber-agado - la virtuala manifestaciado de engaĝitaj civitanoj. Jen kelkaj: Germanio: campact.de, NABU.de Francio: Cyberacteurs Usono: MoveOn.org Tutmonde (13 lingvoj): AVAAZ.org > Krome pri Eŭropo kaj Esperanto: Ludmila Novak (MEP, SL) invitas vin voĉdoni por Esperanto en sia retpaĝaro : jen - vochdoni Europo Demokratio Esperanto Eŭropa Esperanto-Unio Prilingvaj dokumentoj Al la Indekso :: Pli pri AVE > Komunaj aktivecoj de AVE: Nova diskutejo de AVE (pro politikaj kauzoj ne plu ĉe Yahoo). Por aliĝi bonvolu viziti: lists.riseup.org Niaj temoj: ĝenerale: Ekologio, Sociala Justeco, Homaj kaj Bestaj Rajtoj, Milito kaj Paco, Konfliktsolvado pere de nemilitaj agadoj. : besto-protekto, ekz-e preventi torturojn je tenado kaj transportado de la brutaro; : helpi regajni la Aral-maron en Centra Azio, ni serĉas novan surlokan NRO-on por kunlabori; : ni subtenas projektojn Mazingira en Tanzanio (arboplantado kaj putoj por la trinkakvo, uzi la lokajn resursojn (Jatrofa-nukso), trovi geonklojn por la lerneja edukado de orfoj. : informo pri kaj tradukado de gravaj tekstoj de la Verda Movado: Ekz-e ni tradukis - havebla e-poŝte au papere, senkoste: Ekologiaj-Impostoj (4 p.), Paco-Politiko (3 p.), Civila Krizo- kaj Konflikt-Solvado (2 p.), Ĝenerala Konvencio pri la Komerco en la Servoj (2 p.), Eŭropa Manifesto de la Verdaj partioj, 2004 (3 p.); kaj la pli-ampleksaj moder-koste + sendokostoj: Ĉarto de la Tutmondaj Verduloj, 2001, 12 p., 2 EUR Programo de la Eŭropa Verda partio, 2006, 16 p., 2 EUR Ekologio de la Homo, Sokolev, tradukis Auderskaja, 1996/2008, 51 p., 5 EUR. Internaciaj Komunikado-Rajtoj (APC), AVE/Leo tradukis en Esperanton. > Kotizo: La membro-kotizo estas libervola: ni proponas 5 EUR. Bonvolu pagi la kotizon kaj volonte ankaŭ donacojn por AVE prefere al nia UEA-konto: avex-z . Se vi ne estas membro de UEA, vi tamen povas transpagi al nia konto kun la rimarko: "via nomo, por AVE, UEA-konto: avex-z" Tutmonde al la poŝt-konto de UEA en Nederlando: IBAN: NL24PSTB0000378964, BIC/SWIFT: PSTBNL21 Ni volonte akceptas ankau konverteblajn monbiletojn EUR, USD, .. La mono estas por la UEA membreco kiel faka asocio, renkontejoj, papera Aveno. > Kiel sekretario de AVE mi invitas vin elkore, partopreni en AVE por interŝanĝi spertojn kaj opiniojn; kaj por influi niajn ne-esperantistajn geamikojn kaj kolegojn en ekologio-socialaj (verdaj) partioj au NRO-oj. Amike salutas Manfred Westermayer, sekretario de AVE Adreso: Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE) Kandelstr. 62, D-79194 Gundelfingen UEA-Konto: avex-z Verduloj.org (peranta ligilo) aŭ: Verduloj.org (rekta aliro) :) Se vi skribas, mi preferas simplan tekston au RTF-formaton: "ĉ..ŭ, ch..u, aŭ en NHA (ch,j,kh,y,zh,sh +q,w,x)" Al la Indekso
Pri la ret-adreso de AVE je APC (Alternativa kaj Progresema Komunikado):
La celo de APC (ktp.): surbaze de la plej simplaj teknikaj rimedoj interŝanĝi informojn inter NRO-oj. Tio signifas interŝanĝi tekstojn en ASC-kodo (7-Bita).
COMLINK: estas la german branĉo de APC.
Jen raporto pri sen-drata konekto de lernejo al la interreto: "sen-drata lernejo"
Amikoj de la Tero- BUND (Bund Umwelt- und Naturschutz Deutschland)
gxenerala memprezento en Esperanto:
Amikoj de la Tero [eo - k.a.]
Ĉarto de la Tero
[eo]
 
  • Al la komenco de tiu cxi AVENO
  • AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)