AVENO 32
Mozaiko: Ekologio, Ekonomio
2008-02-06

Mozaiko / Ekologio

Altaj-Montaro

Arbaroj en Kanado kaj Amazonio / Sonar& Balenoj

Klimataj anomalioj (komence de 2008)
Neĝo en Irako, Arabio kaj suda Ĉinio - kie kutime ne
neĝas.
Samtempe tro varma vetero en Germanio; sekeco en Hispanio (parte
pro troa konsumado da akvo); regiono de la Balta Maro spertis
averaĝan plivarmigon en la pasinta jaro. (MW, 2008-02)

Tutmonde: forbruligo de tergaso:
Je la ekspluato de nafto kutime kunvenas ter-gaso. Tiun gason
oni plej ofte forbruligas.
Ne nur Rusio estas unu el la landoj kie okazas tia senutila
forbruligo.
La flamegoj ne estas tute puraj (kiel la purigita metano), sed
malpurigas la ĉirkaŭaĵon - ekz-e ankaŭ
legonmojn kaj nutraĵon por la bestoj.
Kiam la regiono estas neĝkovrita, la neĝo iĝas
griza - kaj tial pli rapide degelas., kaj tiel produktas duoblan
(malbonan) klimatan efekton; kaj pli rapide tiu resurso estos
forkonsumita.
La firmao Jukos - intertempe neniigita de la Kremlo - 2006
proksime de Tomsk (Siberio) investis por uzi tiun ter-gason en
kurento-generatoro.
(MW, 2008-02)

Amazonio:   
Malgraŭ la paroloj de la brazila prezidento Lula da Silva,
plidaŭras la grandarea forhakado de proarbaroj en Amazonio.
La registaro unuflanke planas protekti la arbaron kaj la
medio-ministrino Marina Silva klopodas, sed la agrikulturo kaj
bovo-bredado ĝuas protekton de Lula kaj de la regionaj
guberniestroj; ekz-e Blairo Maggi en Mato Grosso, kiu aliflanke
estas la plej granda produktisto de soj-faboj. Ŝi anoncis,
ke inter Aŭgusto ĝis Decembro 2007 denove 7.000 km^2
estis senarbarigitaj.
(laŭ Gerhard Dilger, taz, 2008-02-01, p.8)

Kanado: La grandskala forhakado de la grandaj arboj
(Ruĝarboj) en la okcidento de Kanado endanĝerigas la
montaraj karibuoj (simile al boacoj).
Aktivuloj de Robin Wood protestis antaŭ la kanada
ambasadejo en Berlino kaj transdonis 4.500 da subskriboj. Kanado
estas la kvara granda paperliveranto al Germanio. (laŭ
Robin Wood, taz 2008-02-01, p.8)

Usono: Sonar & Balenoj  
Kalifornia juĝejo devigis la Usona mararmeo ne plu uzi
mezondaj Sonar (bruigiloj) je ekzercoj, dank' al National
Resources Defense Council.
Intertempe pruviĝis, ke ofte post tiaj ekzercoj amasaj
surbordiĝoj de mortantaj balenoj kaj grandaj sepioj
montriĝis.
Antaŭ la marbordo de Kalifornio ili tute ne plu rajtas uzi
Sonar je distanco de 12 mejloj, ĉar tie regule
troviĝas balenoj.
Okaze de ekzercoj la mararmeo devas certiĝi ke en
ĉirkaŭaĵo de 2 mejloj (km ?) ne troviĝas
balenoj aŭ fokoj.
Por imagi la bruon: la mezonda Sonar faras pulsantan bruon de
pli ol 235 Dezibel, kiu estas pli laŭta ol ekfluganta
duz-aviadilo, kaj en la akvo la sono estas aŭdebla pli for
ol en aero.
(laŭ Rainer Borcherding, taz, 2008-02-06, p.7)

Pri oro kaj uranio je la ekspluatado
Jen malbona novaĵo el Sudafriko,
serioza por amikoj niaj en regiono de Johannesburgo, interesa
por la membroj de AVE:

Oni trovis radioaktivajn legomojn en regiono tuj okcidente de
Johannesburgo.
La kaŭzo estas la uzado de poluita minej-akvo en la
produktado.
La famaj oro-resursoj en tiu regiono ankaŭ enhavas uranion.

Pro la kontakto kun aero kaj akvo, la sulfuro en la erco estas
ŝanĝiĝanta en sulfur-acidon, kiu siaflanke
elsuĉas uranion kaj multajn aliajn toksajn elementojn el la
erco.
La sudafrika nacia nuklea reguligulo priskribas tiun malbonan
novaĵon en raporto, kaj nun ankaŭ klopodas eltrovi
ĉu bova lakto kaj viando estas poluigataj.

Ĉu iu povas konsili kiel aĉeti instrumenton por mezuri
radioaktivecon ("Geiger-mezurilo"), uzebla de simpla konsumanto
en butiko?

Profesoro Harro von Blottnitz
Sekretario, Esperanto Asocio de Suda Afriko
+27.(0)21.4486775 (hejme)
+27.(0)71.2440289 (poŝtelefone)

Pli pri radioaktiveco de Uranio, ktp. ĉe:
CRIIRAD
Jen ĉi-sube en la germana kaj franca la invito al prelego de Tuareg-ano Almoustapha Alhacen el la respubliko Niger. Oni ekspluatas Uranion en Kanado, Aŭstralio kaj Afriko (ktp). La franca firmao AREVA (antaŭe COGEMA) ekspluatas Uranion en la regiono Arlit/Niger. La ŝtato Niger enspezas trionon de la tutaj enspezo el tiu. Sed la loka populacio, la Tuareg, suferas de alta radioaktiveco de la trinkakvo, de polvo (de la rubaĵo), kiu ankoraŭ entenas uranion, entute toksa elemento. Prelegoj de s-ro Alhacen: 2008-01-25, 20:00, 79367 Weisweil/Rhein (proksime de Wyhl kaj la nuklea centralo Fessenheim) 2008-01-30, 20:30, en Valence Rusio: Gazprom planas venenigi la Baltan Maron: La planita gas-dukto inter Rusio kaj Germanio trans la Balta Maro ne nur ĝenas la marbestojn pro la konstruado mem; sed mortigos multajn, ĉar ili planas - por purigi la tubojn post la konstruo - la trafluigon de veneno, por demeti iujn algojn, ktp de la tubo-muro. Temas pri 2,4 bilionoj da litroj Glutaraldehido, kiun ili planas post la trafluo pumpi en la maron. Ĝi iritas la okulojn kaj pulmojn kaj la miksaĵo estos alkala, do iritos kaj mortigos multajn marvivulojn. G. estas uzata por tani ledon, kaj por desinfekti kuracistajn instrumentojn. Svedio jam protestis, ĉar la elfluo okazos proksime de Sveda insuleto. (laŭ Reinhard Wolff, TAZ, 2008-01-18) Serbio: Laŭ la vortoj de nuna ministro por medioprotektado, dum ĉi jaro en Serbio oni fine devus komenci realigadon de la projektoj por klasifikado kaj reciklado de forĵetaĵoj ankaŭ je ĝenerala, nacia, nivelo. Ĉio komencos per konstruado de 26 novaj regionaj deponejoj kiuj anstataŭgos ĝisnunaj "provizoraj" funkciantaj jam dum dudeko da jaroj. Krome, ĉiuj publikaj komunumaj entreprenoj devos klasifiki siajn forĵetaĵoj kaj la restoracioj kiuj vendas pli ol 40 porcioj tage devos kolekti uzitan oleon, anstataŭ simple forĵeti ĝin. Antaŭnelonge estis ŝanĝita (signife plialtigita) ankaŭ alteco de mon-punoj por tiuj kiuj malpurigas la medion. Mankas ankoraŭ kelkaj pli konkretaj leĝoj kiuj donos pli da agadpovo al la Ministerio por medioprotektado, sed la leĝoj jam pretigas. (2008-01, de Zoran Ciric, AVE) La Verda Partio de Tunizio protestas kontraŭ konstruo de grandega elektro-centralo, je El Hawarija / Kap Bon, kiu uzas ter-gason. Itala firmao konstruas ĝin kaj evidente eksportos la kurenton al Italio. La produktota CO2 videblos sur la konto de Tunizio, kaj aldonas trionon al la nuna CO2-emisio de Tunizio. Krome, la giganta centralo estas konstruata proksime de natura reservejo Zembra. 2007-12-11, Abdelkader Zitouni, "Green Tunisia Party", tunisie.verte@gmail.com Oleo-Entreprenoj - ĉu eblas verdiĝi ? La ekzemplo de British Petrol (BP) montras, ke tiaj konzernoj nur celas la profiton, kaj la riskoj aŭ perdoj restas por la naturo. La antaŭa ĉefo Lord Browne varbis per verdaj paroloj "Beyond Petrol", sed fakte estis nur surfacaj ŝanĝoj. La nova Tony Hayward reiris al simpla profito-ideologio. La sur-mara ekspluatado ofte kaŭzas poluadon de la akvo. (laŭ C. Gammelin kaj J.F. Jungclaussen, "Die Zeit" 2007-11-22, p.34/35) Riveroj sen Akvo / sekvoj de barlagoj: Multaj riveroj estas uzataj por agrikulturo kaj aliaj celoj, tiom ke ili ne plu, aŭ preskaŭ ne plu atingas la maron. Nur kelkaj ekzemploj: en Hispanio (Ebro), P.R.Ĉinio (Flava Rivero), Israelo/Jordanio (Jordano), Uzbekio (Syr-Darya, suda Aral-Maro), Egiptio (Nilo). La problemoj estas la jenaj: Se temas pri enlandaj maroj/lagoj, tiuj trosaliĝas kaj malaperadas, kun granda perdo de la biodeiverseco. Se ili fluas en la maron, la maro enmigras en la deltaon kaj eĉ en la landon (saligas la grund-akvon), kaj pro la manko da fluanta akvo la sedimento ne plu atingas la maron, sed altigas la river-bedon kun la sekvo de pli severaj inundoj. (Jordano: laŭ BUNDmagazin 2007/4, p.39, BUND = Ter-Amikoj en Germanio, kiu organizas vojaĝon al la Jordano, tie ankaŭ pro viziti alternativajn projektojn) (Flava Rivero: laŭ Nick Reimer, taz, 2007-11-20, p.9) EdF, Barlagoj kaj fiŝoj ŝparas surkoste de la ekologio EdF (Electricité de France) jam instalis ŝtuparojn por ke la fiŝoj povu ĉirkaŭiri la barlagojn je la Rejno ĉe Iffezheim kaj je Gambsheim. Dank' al grandaj investoj en Germanio kaj Svisio por eviti la malpurigon de la Rejno la salmoj denove povas vivi en tiu granda eŭropa rivero. Kaj la instalita fiŝ-ŝtuparo de Gambsheim estas vizitebla; oni vidas, ke ĝi bone funkcias. En antaŭaj tempoj la salmoj naĝis ĝis la Supera Rejno en Svisio. Sed por la sekvaj francaj akvo-centraloj ankaŭ necesus tiaj ŝtuparoj. Sed nun EdF havis la ideon transporti la salmojn daŭre per kamionoj en la Superan Rejnon por ŝpari monon. Pro tio la naturamikoj kaj la fiŝistoj protestis kontraŭ EdF. (laŭ Manfred Kriener, Badena Fiŝisto-Ligo, 2007-11) "Atako" de meduzoj al kultur-salmoj Milionoj aŭ eĉ miliardoj da Lumantaj Meduzoj flosis tre norden kaj norde de Irlando renkontis salmo-farmon. Meduzoj ne manĝas salmojn. Sed tiuj lumantaj meduzoj agas kiel urtiko; ili kaŭzas brul-similan ĝenon de la haŭto. Pro tio 100.000 da salmoj, kiuj ja ne povis for-naĝi, mortis pro tiu "atako". Kion fari kontraŭ tiaj meduzoj ? Subteni la naturajn manĝantojn (mi ne volas diri malamikojn) de la meduzoj: (tun-fiŝo, kaj similaj rabo-fiŝoj kaj la Karet-Testudoj). Ĉesi la trofiŝadon: Pro tio kun meduzoj konkurencantaj fiŝoj malvastiĝas, kaj sekve de tio la meduzoj pli facile trovas nutraĵon. Ĉesi la klimato-ŝanĝon: La varmigo de la klimato ankaŭ varmigas la marakvon kaj tiel ebligas, ke kelkaj specioj povas vivi pli norde. (laŭ R. Borcherding (Protektejo de la Vado-Maro, Schleswig-Holstein), taz, 2007-11-23, p.3) Saluton karaj verduloj ! Mia nomo estas Boris-Antoine Legault, kaj mi invitas vin partopreni la 7an TutAmerikan Kongreson de Esperanto (TAKE7), kiu okazos en Montrealo (Kanado), de la 12a ĝis la 18a de Julio 2008. Mi kredas ke la kongreso estos aparte interesa al verduloj, ĉar la kongresa temo estos : "Ekosistemoj, Lingvoj, Kulturoj : Diverseco por daŭropova evoluigo en la Amerikoj". Ni invitas vin partopreni kaj ankaŭ kontribui al la programo. Nia retejo estas daŭre konstruata, sed vi tamen en ĝi povos trovi iujn informojn, aliĝilon, ktp :
TAKE7
Notu ke venontaj eldonoj de nia loka bulteno (La Riverego, Esperanto-Societo Kebekia) traktos la kongresan temon, kaj mi do invitas vin sendi artikolon (pri ekologia, lingva aŭ kultura diverseco), eĉ se vi ne povos partopreni la kongreson en julio 2008. La bultenoj estos sekve rethavebla senpage ĉe retejo de TAKE7 kaj de ESK. Mi plej kore salutas vin ĉiujn !
Boris-Antoine Legault, LKK de TAKE7
Nova iniciativo de la fondinto de la Alternativa Nobel-Premio, Jakob von Uexkuell: Tutmonda Konsilio pri la Estonteco, kiu kovras la plej multajn problemojn kaj defiojn de nia nuna mondo. Lingvoj de la retejo - [de, en, es]
Tutmonda Konsilio pri la Estonteco
Atomenergio Rusio, Jekaterinburg/Majak. Pro difekto je ventilo elfluis eksteren radioaktiva likva rubaĵo. Poste la tero (fosaĵo de 1,5 km) estis elfosita. Germanio, Rheinsberg/Lubmin. La unua atomreaktoro de GDR (110 t, alt-radioaktiva) estas transportita al la intertempa stokejo en Lubmin, kie troviĝas unu el la germanaj centroj por prilaboro de eluzitaj atomreaktoroj, ankaŭ el submaraj ŝipoj. (taz, 2007-10-31, p.7) Rusio, Angarsk. La germana firmao Urenco transportas malriĉigitan uranion (urani-fluorido) al Rusio por plia preparo aŭ por fina stokado. La regionaj naturprotektantoj protestas entute kaj aparte ĉar la stokejo ne estas sufiĉe bonkvalita. (taz kaj raporto el Rusio) Arbaroj/ Tutmonda Banko D.R.Kongo, Kinshasa. La pigmeoj, praenloĝantoj en regiono de la rivero Kongo, postulas haltigi la forhakadon de la praarbaroj. 12 pigmeaj NRO-oj renkontiĝis kaj protestis kontraŭ la politiko de la Tutmonda Banko. Ili postulas evoluo-politikon kaj kontrolon de la medio-akordeco de la koncesioj je senarbarigo. La plej granda ligno-firmao Siforco apartenas al la germana firmao Danzer. (taz, 2007-10-18,p.9) Protekti la montarajn arbarojn, tio estas la celo de projekto: Montaraj Arbaroj
Ĝis nun ili nur rilatas al la landoj de germana lingvo. La libervolemulaj grupoj aktive laboras en la arbaroj. Ekz-e: planti taŭgajn arbojn laŭ la regiono; ripari vojetojn - tiel ke la erozio ne pluiras; subteni la stabilecon de la arbaroj - ankaŭ por protekti la homoj; formeti rubaĵon; subteni rojojn; forhaki ne-taŭgajn arbojn, kiuj pro la klimata ŝanĝiĝo daŭre malsanas. Dezertiĝo/dezertigo Dezertiĝo ne nur okazas en la sekaj regionoj, sed ankaŭ pro perdo de la fekunda grundo - pro maltaŭga arbaro- kaj agrikulturo. Ekz-e la ekbruligo de arbaroj en suda Eŭropo, Amazonio, Indonezio, k.a. por gajni terenon por turismaj loĝejoj aŭ por agrikulturo kaŭzas perdon de la grundo. La UN Konvencio por Batali kontraŭ la Dezertiĝo estas malgranda organizaĵo sen la ebleco sankcii malpermesitajn agadojn. (taz, 2007-09-04, p.9) Sano/Aero Egiptio, Kairo. "Nigra Nubo" La aŭtuna aero en Kairo estas sandanĝera. El pluraj fabrikoj por produkti tegolojn kaj brikojn fumas san-danĝera fumo. Ili uzas pez-oleon, mazuton, kaj ofte mankas teĥniko filtri la rub-gason. Rubo estas bruligita surstrate. La trafiko de dizelaj busoj kaj minibusoj aldonas siajn rub-gasojn. La kamparanoj en la Nil-Deltao finfine bruligas la rizo-pajlon, anstataŭ komposti ĝin. (taz, 2007-10-29, p.10) Sano/Mediopolitiko P.R.Ĉinio. En la lastaj 5 jaroj pliiĝis la nombro de beboj kun denaska difekto en P.R.Ĉinio, duoble pli alta ol en Usono. Ĝi estas kaŭzita ĉefe de la malbona kvalito de la aero kaj akvaroj pro la rapida ekonomia kresko. La registara politiko ankoraŭ estas for de la regionaj problemoj. Surloke necesas akcepti, ke ekonomio ne estas pli valora ol la medioprotekto. Ofte eksterlandaj firmaoj re-sendas varojn al P.R.Ĉinio pro san-danĝeraj plumbo-farboj kaj aliaj kemiaĵoj; ekz-e konstru-globetoj kiuj entenas GHB (kemiaĵo kiu sen-voligas plenkreskulojn, kaj sen-konsciigas infanojn). (Bad.Z. 2007-11-02, p.10 kaj 11-09, p.9) Krome montriĝis, ke laŭlonge de la grandega bar-lago "Tri Gorĝoj" evoluiĝas neatenditaj problemoj, kaj tial pliaj 4 milionoj homoj devos ŝanĝi siajn loĝlokojn. (Bad.Z. 2007-10-13, p.11) Pozitive el Chinio: Modela urbo Nantong estas pozitiva ekzemplo; la arbaro-protekto ene de la lando estas bona - sed ne-daŭrigebla la importo de ligno; la produktado de regajneblaj energioj kreskas, kaj estas subtenita de la leĝo (simile de la germana). La 17-a asambleo de la Komunista Partio diskutos pri la medioprotektado. (taz, 2007-10-18, p.10 kaj 10-15, p.5)
 
  • Al la komenco de tiu ĉi AVENO
  • AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)