Bonvenon al AVENO 30


2006-07-21

 

AVE Raportoj

Mozaiko: Ekologio, Ekonomio

Mozaiko: Socio, Homaj Rajtoj, Paco

NRO-oj

AVE & la Verda Movado

Verdaj Partioj tutmonde

Karaj amikaj verduloj, elkorajn salutojn.

AVE Bondeziroj por 2006

Mi deziras al vi kaj viaj familianoj pli verdan mondon dum venonta jaro. Jaro dum kiu atombomboj tutmonde ne ekzistus kaj povro, malsato kaj ĉiuj doloroj ne ĝenus iun! Eĉ se ne eblas ni povus deziri, ĉu ne? (vortoj de Fatemeh Solat)
Mi, Manfred Westermayer - sekretario de AVE - same deziras
Bonan Novan Jaron

(pardonu, se por vi la jaro komenciĝas je alia tago - aŭ la jaro ne plu estas nova - ĉiukaze mi bondeziras).

Mi dankas vin se vi sendis leteron kun informoj kaj same dankas se vi ankoraŭ sendis la AVE-Kotizon - sciante, ke ne ĉiuj povas (trans-)pagi facile.
La AVE-Kotizo (propono, jare, libervole pagenda):
A-Landanoj kaj riĉuloj: 5 EUR
B-Landanoj: 2 EUR
Pagenda al nia UEA-Konto: avex-z
aŭ per monbileteto (EUR, (USD, GBP, PZL, RMB, RUR, YEN)) en letero.

Fiksdatoj de AVE:
Mi invitas vin ĉiujn al niaj diversaj kunvenoj en 2006: Kaj tre ŝatas se vi respondos al mi kiujn kunvenojn vi partoprenos (intencas partopreni).
2006-07-29/08-05 Florenco, 91-a UK de Esperanto:
AVE-Kunsido, -Informbudo, -Ekologia Ekskurso. UK florenco

2006-08-19/26 Beogrado, SAT-Kongreso; Ekologiisma Frakcio kaj AVE - Kunsido.
SAT

2006-08-06/13 Sarajevo (Bosnio), TEJO-Kongreso okaze de la IJK. Renkontiĝo kun la AVE-Junularo.
TEJO

2006-10-13/15 Genevo (CH), 2-a Kongreso de la Eŭropa Verda Partio.
AVE-Kunsido kaj Informstando. Europeangreens.org
-----
Aliaj okazaĵoj (en rilato kun la Verda, Sociala, Pacifisma Movadoj):
2006-08-01/14 Odessa-Regiono, Ekspedicio sur la rivero Dnestro 2006.
Odeso
Aliaj Fiksdatoj: 2004-02-02 Internacia Tago de la Marĉoj.

  • Statistiko:
    Post trakribrado AVE havas 382 membrojn, interesulojn kaj abonantojn de nia bulteno Aveno. El tiuj 40 estas asocioj, kaj nuraj abonantoj de Aveno.
    Ĉirkaŭ triono estas virinoj.
    Laŭ kontinentoj: Azio 26, Afriko 6, Ameriko 22, Eŭropo 283 kaj Aŭstralio/Oceanio 3.
    Nia strukturo fortiĝis iomete.
    Kunlaboras en la provizora estraro:
    Goerge Sossois kaj Manfred Westermayer
    Pluraj komitatanoj akceptis kunlabori por aparta temo aux regiono, kaj pluraj membroj sendis valorajn informojn kaj artikolojn.
    Regule la sekretario elektronike dissendis artikolojn.
    La printita versio de AVE aperas unufoje jare.

  • Nia nova diskutlisto (pro politikaj kaŭzoj ne plu ĉe Yahoo):
    Por aliĝi bonvolu viziti:
    http://lists.riseup.net/www/info/verduloj

    Kaj alklaki "subscribe" - poste vi ricevos ret-mesaĝon (en la angla), ke vi devus resendi konfirmilon (ke vi estis tiu kiu aliĝis, kaj ne iu viruso k.s.)
    -------
  •  Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)
    Sekretario: Manfred Westermayer
    Kandelstr. 62, DE-79194 Gundelfingen 
    Email: AVE
    AVENO-Indekso

    Agotagoj de UN, ...


    Al la enirpordo