AVENO 29
Mozaiko: Socio, Homaj Rajtoj, Paco

> Mozaiko, Homaj Rajtoj, Sociala Vivo:
Birma/ Myanmar: La registaro liberigis kelkajn malliberulojn; ankoraŭ pli ol 100.000 troviĝas en kaptejoj;
multaj el
ili estas dissidentoj. 

Irako: Preslibereco kreskas, tamen troviĝas "tondilo en la kapoj" de la ĵurnalistoj, ĉar
influ-riĉaj grupoj
ne ŝatas publikan kritikon. En 2004 oni mortigis 46 ĵurnalistojn. 
Baloto fine de Januaro estas pridiskutata, ĉar la kondiĉoj estas tro danĝeraj, tial la baloto ne donos
justan bildon. ĉefa celo de la atakoj estas kontraŭi la usonan ĉeestadon en la regiono. Tamen,
malforta iraka registaro ne povos garantii la sekurecon; do, subtena helpo flanke de UN kaj islamaj ŝtatoj eble
trankviligos la situacion. 
Kristanoj sentas sin nesekuraj en multaj regionoj de Irako. 

Irano: Ankoraŭ kondamnas al mortiga ŝtonumado pro adulto aŭ prostitucio kaj praktikas tian praan
metodon de duobla moralo. Lasta kazo estis 19-jara virino, kiu havas du infanojn. 

Irano: La plena asembleo de UN kritikis Iranon pro publikaj ekzekutoj, ŝtonumado kaj torturo (voĉoj: 71
por/ 54 kontraŭ / 55 sindetenoj). Samtempe estis pozitive registrita, ke Irano akceptis Hom-Rajtoj-observantojn.
Nova leĝo kontraŭ torturo devas esti sekvata. Krome UN petis Iranon ne subpremi religiajn minoritatojn
kiel sunnitoj, kristanoj, judoj kaj bahaanoj. 

Turkmenio kaj Uzbekio / Diktaturaj Tendencoj: Prezidentaj klikoj reĝas; politikaj malliberuloj plimultiĝas;
la ĝenerala ekonomio (eble krom la forvendo de ercoj kaj ter-oleo) malkreskas; frenezeco de regantoj (en
Turkmenio: Ruchnama (libro verkita de la prezidento) validas kiel "biblio por ĉio", orumitaj statuoj de Nijasov,
palacoj, naĝejo por la prezidenta ĉevalo ) altiĝas. 

Rusio/ Demokratio: La rusa supera juĝkortumo ne akceptis la plendon de opoziciaj partioj kaj grupoj (Jabloko,
Komunistoj, Komitato 2008) pri abolicio de la baloto 2003. Tio montras la dependecon de la justic-sistemo de la
registara grupo. La Kremlo-Partio "Unuigita Rusio" malhelpis la aliajn partiojn plurflanke, ĉar ne ekzistas
pres-libereco. Krome multaj pinto-kandidatoj, popularaj ministroj kaj guberniestroj, agis kiel "pajlo-viroj" ĉar
post ilia elekto ili ne akceptis la parlamentajn seĝojn; ili estis anstataŭigitaj pere de "apparatŝikoj"
(dependaj oficistoj).
Alia "bona" ekzemplo rilatas al Vladimir Ryshkov, potenciala kandidato por la prezidento-baloto en 2008. Amas-
komunikiloj estis fortigitaj de altaj registaraj oficistoj  fari kalumnian kampanjon kontraŭ Ryŝkov en lia
baloto-distrikto,
Altai. 
(vidu ankaŭ Monato 2004/10 kaj ../12 Leteroj).

Suda Sudano / Paco: 21 jaroj da milito kostis 2 milionojn da vivoj kaj forpelis 3,5 milionojn. Nun dum 6 jaroj rajtas
regi aŭtomone la SPLA ribelogrupo; poste okazos referendumo. Restas la problemo de okcidenta Sudano/Darfur.


P.R.Kongo: En la orienta regiono Kivu soldatoj forpelis 180.000 homojn. La batalo rilatas al najbara Ruanda; la
urĝa problemo por la civiluloj estas, ke ĉiuj soldatoj marodas la urbojn. UN blukaskuloj (ĝis nun)
ne helpas al la homoj.

Komentario de esperantistino, vivanta en la regiono Kivu, verkis analizon de la situacio de virinoj en Afriko (jen
koncize):
Afrikaj virinoj dum longa tempo estis viktimoj de maljusteco. Iliaj edzoj konsideris ilin laboriloj, kiuj devas zorgi pri
kampaj laboroj, serĉado kaj farado de nutraĵoj kaj pri la multnombraj infanoj. Ili ne rajtis eniri lernejojn
kiel iliaj fratoj; sed finfine oni komprenis, ke "eduki virinon estas eduki la tutan socion" Afriko multe dankas al
UNICEF, kiu proklamis 2004 la "jaron de la filino".
Ni virinoj el evolulandoj diras "ne" al la militoj en niaj regionoj, "ne" al la seksperforto, kaj "jes" al plukonstruado
de lernejoj por batali kontraŭ la nescio, kaj "jes" al partoprenado en ĉiuj decidoj. 

Norda Koreio: Ankoraŭ troigas senbaza persona kulto pri patro kaj filo KIM, kaj la ridinda doktrinigo; nur
dank' al Soveta Unio kaj ĉinio (?) Norda Koreio restis komunisma. 

Palestino: Pli ol 60% voĉdonis por Mahmud Abbas, nova
ĉefministro. Li pretas kunsidi kun Israelo, kaj sekvi la
vojon de la t.n. Voj-Mapo (en: Road Map (1999) kaj Oslo(1993)).
22a de Januaro okazos la unua kunsido. Oni deziras sukceson al
t.n. Ronda Tablo kie kunsidos Israelo kaj Palestino, Usono kaj
EU. Bona komenco venis ankaŭ de Israelo, kiu re-tiras la
setlantojn en la t.n. Gaza-Strio.
Palestino bezonas la perspektivon al aŭtonoma ŝtateco,
ekonomia evoluiĝo kaj plena homa digno al siaj civitanoj,
kiuj nun mankas pro la mutuala pliakrigo de la situacio
(forpreno de la tereno flanke de setlantoj, terorismo,
mortigado, barado per la israela muro, kiu ofte troviĝas
sur la palestina tereno).
(Deutschlandfunk, Intervjo kun Jean Apfelborn - ministro pri
eksteraj aferoj de Luksemburgo, kiu nuntempe okupiĝas pri
la EU-prezidenteco 2005-01-11)

Sirio - Aktham Naisse ricevas Homrajto-Premion:
Li estas advokato kiu jam delonge batalas por respekto de la
Homaj Rajtoj en Sirio, kie reĝas sama ne-demokrata Baath-
Partio kiel en la iama Irako. 1989 li kunfondis la Komitaton por
la Defendo de Demokrataj Liberecoj kaj Homaj Rajtoj (CDDLHR).
Ili postulas la abolicion de la Leĝoj sub Kriza Stato (de
1963); kaj organizis seĝan blokadon antaŭ la
parlamento favore al la liberigo de politikaj arestitoj. La
premion de la Martin-Ennals-Fonduso el Svisio (20 mil da SFR)
subtenas 9 internaciaj NRO-oj, inter ili Amnestio Internacia.
(Die Tageszeitung (taz), Beate Seel 2005-01-12)


Irano: Unu jaro post la katastrofa tertremo/sismo en Bam oni
vidas sukcesojn; aparte rilate la infrastrukturo, belajn
lumigitajn stratojn. AD (Anadoli Development) konstruis domojn,
sed ili ne rajtas finkonstrui ilin, pro kompetenteco-problemoj;
dume homoj devos resti la duan vintron en tendoj.
La profesia eduko de infanoj, inter ili multaj orfoj, jam
komenciĝis. Aparta problemo estas, ke Bam situas je la t.n.
drogo-vojo, al la okcidento - homoj al kiuj mankas bona
perspektivo pli facile inklinas la drog-uzado.
(Deutschlandfunk, Chr. Breuer 2005-01-10)

Belarusio: Post la Oranĝa Revolucio en najbara Ukrainio
ankaŭ tie diskutas la homoj pri politiko. La belarusa
ambasadoro en Latvio, Mariniĉ, estis malliberigita por 5
jaroj, ĉar li montris intereson kandidatiĝi kiel
prezidento. Simile al centraziaj ŝtatoj ankaŭ
Lukashenko reĝas kiel diktatoro, kiu malŝatas
kritikon. Krom la prezidento riproĉis la Goethe-Instituton
k.a. ke ili "eksportas virinojn al okcidento por prostitucio".
tio certe estas problemo, sed certe aliaj strukturoj
okupiĝas pri tia homo-ŝakrado. Kaj li ankaŭ volas
malpermesi, ke infanoj, suferantaj pro la radiada malsano (pro
ĉernobil (1986-04-26!), ne plu rajtas kuraci sin
eksterlande.
(Deutschlandfunk, Jan Kallukat 2005-01-11)

Sismo-Cunama Katastrofo ĉirkaŭ la Hinda Oceano: Por
longdaŭra helpo al la ŝtatoj necesas rimedoj specifaj
laŭ la lando. Rekta abolicio de ŝuldoj (plej facile)
aŭ eble pli efike kondiĉi, ke tiu mono estu investita
por katastrofo-protektado.
La landoj timas, ke ŝuld-abolicio eble reduktos ilian
financan bonecon. Aliaj taŭgaj rimedoj estus: malaltigi la
doganajn merkato-barojn, ekz-e rilate tekstilaj produktoj.
Kunlaboro ne funkcias kun Somalia, ĉar tie mankas
ŝtata aŭtoritato (registaro) kaj kun Myanmar/Birmo,
kie reĝas militara reĝimo; sole la Ruĝa Kruco
povas aliri tien.
(Deutschlandfunk, Intervjuo kun Uschi Eid (Verda Partio) -
ŝtatsekretario pri ekonomia kunlaboro 2005-01-11)


Gripo-Pandemio kiam ? Epidemiologoj timas ke iam okazos nova
severa gripo-epidemio; elvenante el la t.n. birdo-gripo en sud-
orienta azio. Se ĝi okazos oni timas ĝis milionojn da
mortoj kaj multe pli da malsanuloj. Ili postulas, ke la
ŝtatoj mendu la vakcinon jam nun, ĉar sen mendo la
firmaoj ne volas riski la produktadon; temas pri 100 milionoj da
EUR.
(Deutschlandfunk, 2005-01-12)

 Irano: Shirin Ebadi, ricevinte la Nobel-Premion por la Paco en 2003
estis invitata al t.n. Revolucia Juĝkortumo; ankoraŭ
sen informoj. Eble ili riproĉos Ebadi pro devojigo de la
islama-revolucia vojo; ĉar ŝi kritikis tiun sistemon.
Ebadi estas advokato kaj defendas la Homajn Rajtojn en Irano.
Je la 1a de Januaro ŝi estis proponita kandidatiĝi por
la prezidenteco de pluraj iranaj NRO-oj; la nuna, Mohammed
Khatami, ne plu rajtas kandidatiĝi.
(Badische Zeitung/wr, 2005-01-14)

Rusio (pozitive !!!): Prezidentoj Putin kaj Koehler el Germanio
aŭskultis orgeno-koncerton en la Filharmoniejo de St.
Peterburgo. La granda orgeno estis restaŭrita de germana
metiista kompanio. Tiu-ĉi okazaĵo ankaŭ markis la
finon de la jaro de Rusa-Germana Kulturo-Interŝanĝo,
kun mutuala prezento de literaturo kaj arto en ambaŭ
landoj.
(Deutschlandfunk, 2005-01-15)

> Rusio: prezidento Putin pli kaj pli renversas Rusion al
nedemokrata lando. Laŭdire por pli facile batali
kontraŭ la terorismo. Libera publikigo de opinio jam
preskaŭ ne plu eblas, gravajn aferojn oni ne publikas.
Governantojn ne plu elektos la civitanoj, sed Putin mem.
Kandidatoj por la parlamento (Duma) devas esti de iu partio;
t.s. ke sendependaj bravuloj ne rajtas kandidatiĝi. Partioj
ne estas sam-ŝancaj; Putin fakte zorgis, ke tiaj
preskaŭ ne povas kreski. Laŭ komento de K-H. Donath
tiamaniere la registaro pli kaj pli izoliĝas, kaj
rigidiĝas, simile al la carismo, kaj la sovetia sistemo.
(taz (rtr), 2004-9-14/15)
Gravajn problemojn kiel deziro al pli da aŭtonomio tiel ne
eblas solvi, sed eble fiks-premi. (red.)


Denove Rusio - OMON denove torturas ! Stalino revigliĝis.
Por defendi Rusion kontraŭ islamistaj teroristoj, la rusaj
"fortoj", t.n. OMON, brutalas en blinda furiozeco. Aparte en
tiuj respublikoj kun islama majoritato (Tatarstan kaj
Baŝkirio). Ne gravas ĉu vi estas nedanĝera homo;
koloro de viaj haroj verŝajne sufiĉas.
Je la 10a de Decembro 2004 (La Internacia Tago de la Homaj
Rajtoj) en Blagoveshĉensk ili surstrate kolektante arestis
plurajn cent da junaj viroj. Ili estis metitaj kiel krimuloj
antaŭ muron, kaj devis stari pluraj horojn. Ili devis
subskribi malplenajn protokolojn; kaj kiu ne faris, estis aparte
traktita - torturita. Je unu viro krevis la urin-veziko, sekve
de tio li falis plurajn tagojn en la komato-staton kaj dumvive
estos severe malsana.
En vilaĝo ili traseĉis domojn - laŭ indiko de la
vilaĝa policisto. Antaŭ la policejo junulinoj estis
nudigitaj kaj sekse perfortitaj en la supra etaĝo.
Maljunuloj rememoris la tempon de Stalino kun la t.n. "Purigoj".
Pro la longedaŭraj jarfinaj kaj kristanoj festotagoj en
Rusio oni nur nun publikigis tion en Nowaja Gazeta kaj Radio
Eĥo Moskwy.
(Badische Zeitung, Elke Windisch 2005-01-15, p.4)
Komento: Pardonu rusaj legantoj, mi scias ke ne ĉiu ruso
farus tion ! Sed bonvolu malhelpi tion; tio ne iĝu regula
maniero.
Feliĉe ekzistas defendantoj de la Homaj Rajtoj en Rusio;
bonvolu subteni ilin.
Nek "Nord-Ost" nek "Beslan" rajtigas al tiaj metodoj.
RFN devas trovos vojon vere kaj libervole integriĝi la
homojn en la aŭtonomaj regionoj, kiuj parte ne volas
aparteni al Rusio, aŭ lasi al ili plenan aŭtonomion.
("popoloj strebas al sendependeco" (Mao Dse Dong))
Evidente la celo de tiaj metodoj estas, tiom timigi la homojn ke
ili eĉ ne plu revas kritiki la ŝtaton aŭ eĉ
postuli pli da aŭtonomeco.
Senhonorigi virojn pere de perfortado de iliaj edzinoj aŭ
filinoj estas unu el tiuj plej fiaj metodoj de viraĉoj.
 Cxu Rusio komencas refali en la Stalinismon ? (MW de AVE)

Nigraj Vidvinoj (en la germana): La libro pri la vivo de
ĉeĉenaj junaj virinoj kaj kial kaj kiel ili iĝis
"Nigraj Vidvinoj" estis tradukita en la germanan.
La rusa okupacia sistemo kaŭzas tiom gigantan malesperon -
pro tio vivo malpli valoras ol la morto kiel heroino. Certe
ankaŭ temas pri religia delogo, kiu baziĝas sur tiu-
ĉi malespero.
(Julia Jusik, "Die Braeute Allahs", NP-buch.at, ISBN 3-85326-
373-9, 171 p.)

Homaj Rajtoj en Rusio: Rusaj Sciencistoj kunvenis por subteni la
fizikiston Valentin Danilov, kiu estis damnita pro spionado;
ĉar li faris komunan kosmo-sciencan projekton kun ĉina
firmao rilate la eksterajn influojn al la moviĝo de
satelitoj. Antaŭ la kunlaboro Danilov petis kaj ricevis
akcepton flanke de FSB, sed eble iuj personoj tie volis rapidigi
propran karieron aŭ ne ricevis parton de la mono. La
subtenantoj diras, ke FSB (la rusa sekreta servo, antaŭa
KGB) agis ne juste; kaj nun ili celas peti la Eŭropan Kortumon
pri Homaj Rajtoj en Strasburgo. (Mosnews.com /Gazeta.ru,
2005-01-08)

Germanio - lobiado: kelkaj germanaj konzernoj kiel VW kaj BMW,
krome RWE (energio-liveranto) daŭrigis pagi kunlaborantojn kiuj estis
elektitaj en la parlamentojn. Parte ili faris iun specialan laboron, sed certe agis
kiel lobiisto interne de la parlamento. Nur nun oni komencis trovi pli
severajn regulojn. Ĉiukaze oni bezonas diafanecon/ transparencon,
kaj almenaŭ kiel regule en lokaj konsilioj tia parlamentano estu ekskludita
el decidoj kiuj rilatas tiun firmaon kaj ekz-e aŭtomobilan industrion.
(Deutschlandfunk, k.a. 2005-01-15)

> ĉinio, XinJiang/Turkestan: dum 2004 jam 50
enloĝantoj de la plej okcidenta provinco de ĉinio, kie
Ujguroj estas la indiĝenoj, estis kondamnitaj al morto -
laŭdire, "ĉar ili estas teroristoj". Sed NROoj kiuj
defendas Homajn Rajtojn supozas, ke tiamaniere la PRĉ volas
subpremi la strebadon al sendependeco tie. Laŭ Amnestio
Internacia ĉinio malliberigis plurajn mil da islamanoj en
labor-kampejojn, sen justa tribunala decido. (taz (rtr), 2004-9-
15)
> ĉinio, Hongkongo: La demokratoj sukcesis gajni 3 pliajn
seĝojn en la parlamento (25 el 60). La nuna sistemo donas
preferon al registaro-dependaj kandidatoj. Grandaj manifestacioj
protestis favore al pli da demokratio. (taz (rtr), 2004-9-15)


 
  • Al la komenco de tiu cxi AVENO
  • AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)