AVENO 28
Agado de AVE

> AVE-Aktivado ene de la Verdaj Partioj:
AVE estas organizaĵo rande de la Verdaj Partioj. Ni esperantistoj en ĉiuj landoj devus aktiviĝi por trovi la potencialajn esperantistojn en la ekologia, pacema kaj tutmondiĝa movado - kaj aparte en la Verdaj Partioj. Nur se kreskas la nombro da esperantistoj en la partioj ni povas efike instigi ilin alpreni nian vizion de neŭtrala Lingvo Internacia. Diversaj verdaj TTT-ejoj interligas AVE sub "Esperanto".

> AVE festas sian 20an naskiĝjaron en 2004.
ĉar ne eblas festi kune ni festos plurfoje: Romo, Pekino, Kovrov, Bratislavo kaj eble Bilbao.
Okaze de nia 20-jariĝo grandan dankon:
Unue al la fondintoj de AVE;
Due al tiuj kiuj verkis artikolojn por VERDire kaj AVENO, partoprenis la diversajn renkontiĝojn kaj klopodas konvinki la diverslandajn verdajn partiojn kaj movadojn;
Trie al la membroj de AVE; kaj
Kvare ni ne forgesas tiujn (ankoraŭ) ne-verdajn samideanojn kiuj subtenis nin diversflanke: kuna agado ĉe terminologiaj demandoj, ĉeesta helpo je informotabloj okaze de kongresoj de la Verdaj Partioj, kuna diskutado de niaj rezolucioj kaj eĉ al nia konkurenca ERA, kiu kelkfoje estis pli sukcesa kaj tiel subtenis nian ideon ĉe la Verdaj Partioj. Dank' al nia daŭra kunlaboro Esperanto ekzistas ene de la Verdaj Partioj en la tuta mondo, kaj eĉ en landoj kie Verda Partio ankoraŭ ne ekzistas.
Do - tute koncize: Elkoran dankon al Vi ĉiuj !

> AVE en Francio/ EU Bunta
Dum la somertagoj de la francaj Verdanoj, ni (50) havis kolokvon dum du horoj pri la malgrandaj lingvojn en Francio, kaj fine ni parolis favore al Esperanto. ĉefaj disktuantoj estis Roch Julien; franca kandidatino al la Eŭropa Parlamento, Francoise Jaillet parolis favore al Esperanto; ŝi ankaŭ partoprenis la manifestacion Eŭropo Bunta (Charly Dumont)

> AVE kaj Esperanto-NRO-oj: 76a SAT-Kongreso en La Chaŭ-de-Fono (CH) (detaloj en Aveno #27): AVE kunsidis enkadre de la 76a SAT-Kongreso kaj tie diskutis aparte pri la tutmondiĝo kaj prezentis sin Marie-France Conde Rey el la Verda Frakcio de la Esperanta Civito. Ĝis nun AVE ne havas formalan ligon kun tiu-ĉi nova virtuala ŝtato en esperantio - ĉu eblas diri tiel? ĉu ni devus diskuti la inviton al establo enkadre la Forumo de EC? AVE-anoj bonvolu esprimi vian opinion. La Verduloj klopodas, ke la novaj reguloj de Tutmonda Komerca Organizaĵo (en: WTO) kaj Ĝenerala Konvencio de Komercoj en la Servoj (en: GATS) ne ekfunkciu tiel, kiel ili aspektas nun: alproprigo de la tutmonda ekonomio kaj eĉ de publikaj servoj fare de transnaciaj korporacioj kaj bankoj. Laŭ la Verdaj Partioj necesas difini framon ekologian, socialan kaj homrajtan kiel minimumo antaŭ ol fari kontraktojn. AVE tradukis la Tutmondan ĉarton de la VPoj en Esper- anton, kiu pritraktas tiun temaron pli detale.
> Diskuto pri enprizonigitaj esperantistoj: Dum la ĝenerala kunsido kaj en aparta rondo "komitato Armand Su" de la Esperanta Civito ni diskutis pri: * Portos: "Teorio de Feliĉo" arestitaj en Rusio, sub la por ni necertaj akuzoj teni junuloj preskaŭ sklave kaj posedis pafilojn). Iu diris ke ili ne pagis ŝmirmonon al la polico. Klarigo sub UK. * Sekojo / Billy Waldon: defendanto de indiĝenaj rajtoj, akuzita en Kalifornio pro faroj pri kiuj ni opinias ke li ne faris ilin. Sed pruvi la senkulpon estas malfacile. Probleme estas, ke li ŝajne ne ŝatas kunlabori kun elstara jura defendanto. * Armand Su: post ellaso mortis pro kruelaĵoj en la ĉina gulago. ĉu iu scias detalojn ? * alia Armand: mortis en sovetia gulago (laŭ EC) ĉiukaze necesas certigi, ke la Homaj Rajtoj estas observataj - ili restis tre longe en la esplora aresto. La ĝenerala opinio estis ke ni klopodu por justaj procesoj, kaj tenu samideanan kontakton kun ili.
> AVE estas kunlaboranta organizaĵo en la ekologiisma frakcio de SAT. Okazis aparta kunsido en tiu-ĉi kadro, kaj post opini-kolekto de la (ĉ. 20) partoprenantoj ni (Stella de Weerd, David Buhlmann, MW) verkis la jenan deklaracion:
Deklaracio de la Ekologiisma SAT-Frakcio:
Agnoskinte la influon de la homa agado sur la ĉirkaŭantan medion kaj al la ekspluato de la resursoj de la tero kaj la interdependenco rilate la tutmondiĝon ni konstatas, ke necesas pripensado de racia, efika, sanrilata agadmaniero politika:

1) Rilate la Transporton:
- Eviti transporton laŭeble, prefere uzi vagonaron sur reloj anstataŭ kamione sur stratoj.
- Preferi regionajn produktojn.
- Subteni la evoluon al taŭga publika trafiko, inkluzive eksterurban parkadon.
- Provizi adekvatajn, sekurajn biciklo-vojojn.

2) Rilate la Medion:
- Ni bonvenigas la EU-Komisionon kiu malpermesis la uzon de persistantaj kemiaĵoj ("malpura dekduo": DDT, PCP, Atrazin, ..).
- Amendi la Euratom-Kontrakton, kiu apartenos al la nova konstitucio de la Eŭropa Unio: forlasi la atomenergian vojon, kaj zorgi pri la problemo de radioaktiva rubaĵo.

3) Inciti al efika Uzado de Resursoj:
- Reuzado kaj reciklado de materialoj.
- Subteni la aplikadon de alternativaj energioj, inkluzive la efikan uzadon de elektra kurento kaj izolado de konstruaĵoj.
- Redukti la utiligon de papero por profitcela varbado.

4) Rilate Saniga Nutraĵon:
- Preferi la organikan agrikulturon al uzado de kemiaĵoj.
- Ni bonvenigas la novan decidon en la EU, redukti la subvenciadon de amasa agrikultura produktado, sed preferi subtenon laŭ la prizorgata areo (nuntempe ĉiu ŝtato rajtas elekti la manieron de subvenciado).
- Ne riski la uzadon de GMO (vidu supre).
- Atentigi pri post-efikoj sekve de aplikado de danĝeraj metodoj.
- Subteni statistikon pri kanceroj, por ekkoni tiajn post-efikojn.

Krome ni partoprenis la Socian kaj Politikan Forumon, kies enhavo kaj rezulto ankaŭ rilatas al la Verda Politiko, do koncize:
* Malpli da homoj en la sindikatoj (pro diversaj kaŭzoj; alta kotizo, burokrateco & perditaj strikoj).
* Nejusta divido: 349 homoj posedas 45 % de la valoraĵoj de la mondo.
* Liberalismo, liberecano: ne miskomprenu la terminojn.
* Malfortigado de la sociala reto (plialtigo de la aĝo por pensiiĝi, ktp.) en Germanio, Francio, Britio, Hispanio, Svisio.
* Konekseco-principo: ŝtato kiu ordonas leĝojn cele la urbojn, devas provizi ilin per mono.
* Ŝtato / Universitato prenas pli da mono de siaj studentoj en kelkaj landoj.

Krom multaj aliaj aferoj SAT diskutis pri la ideo organizi apartan por-esperantan liston okaze de la EP-baloto. La plejmulto opinias, ke ĝi estos pli malutila ol la iniciantoj kredas; do, eĉ ne okazis decido pri ĝi. Laŭ mi (MW) ĝi kreos malestimon en la partioj kontraŭ Esperanton; dume ni varbas por konvinki la partiojn ke la potencialo de Esperanto estas utiligenda.
Retejo de E-D-E

> 88-a UK de UEA en Gotenburgo:
La ĝeneralan kunvenon de AVE partoprenis 50 homoj. Post informo pri AVE (MW) ni diskutis la apogon de la alternativaj energio-fontoj, inkluzive tiu de ŝparema, efika uzado - ankaŭ pri la nigriĝo "Black-Out" en Usono, kiu montris la danĝeran punkton de centralizita energio-produktado.
Kelkaj avertis, ke la Verdaj Partioj faras nenion favore al E-o. Do, ni diskutis pri la lingva politiko de la Verdaj Partioj. (pri detaloj b-vu legi supre: Verdaj Partioj kaj Esperanto).
Mi vizitis la oficejon de la sveda Verda Partio kaj donacis al ili la belan afiŝon pri la kondiĉoj por Paco, verkita en Esperanto kaj 118 aliaj lingvoj kun iom da ĝenerala informo pri Esperanto. La deĵorantino jam sciis pri Esperanto.

Daŭrigo - pri enprizonigitaj esperantistoj: En Gotenburgo - post la SAT-Kongreso - MW povis diskuti kun Tamara de la grupo de Portos, "Teorio de Feliĉo"; ŝi montris al mi TV-filmon pri la agado de ŝia grupo en Rusio. Kelkaj de iliaj organizantoj troviĝas en malliberejo. Nun mi komprenas iomete: Portos estas organizita simile al kibuco: organizantoj sed ankaŭ laboristoj (ĉu en kibuco laboras pagataj laboristoj ?), inter ili junuloj, kiuj antaŭe vivis sur la strato. Ili estas/-is organizitaj simple, sed efektive: pago laŭ laborkvanto, ili vivis kune sur la firmaa areo. Mi ne scias ĉu ili pagis imposton - do, eble kondutis kiel propra ŝtateto; ili havis armilojn - sed ĉu laŭ-leĝe por defendi siajn posedaĵojn ? ĉiukaze Tamara havas altajn celojn - ĉu ili konformas la demokratian manieron de la dis- partigo de la potencoj ?
Pri tio mi dubas.

> Praktika Agado de AVE
> AVE subtenis eldonon de la flugfolio de la Esperanto-Versio de Le Monde Diplomatique por la Eŭropa Socia Forumo en Parizo.
> AVE subtenas la asocion Aral-See-Hilfe, kiu nun subtenas infano-departementon en la tuberkulozo-malsanulejo "Sultanov" en Nukus/ Karakalpakio (UZ) kaj surloke kunlaboranta kun NRO "Central Asian Free Exchange" (CAFE Nukus). Temas pri duonjara renovigo de 60 ĉambroj, lavejoj kaj necesejoj, centra provizo de varma akvo. La kuracistoj de la Sultanov- Tuberkulozo-Centro dankas al ĉiuj donacantoj (ekz-e pere de la AVE-konto ĉe UEA: avex-z (b-vu mencii "por Aral")

Ni tradukis ĝeneralan paĝon de la regiona germana branĉo de la Amikoj de la Tero (BUND). Tie vi ankaŭ trovos pli pri la riskoj de GMO (Genetike Modifitaj Organismoj) - kaj sub Mozaiko. Pri sud-rejna grupo de BUND
Pri BUND en Esperanto

 
  • Al la komenco de tiu cxi AVENO
  • AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)