AVENO 27
Verdaj Partioj en la tuta mondo (ne kompleta)

Informoj pri la tutmondaj Verdaj Partioj

Verdaj Partioj: (mll: VP.)
Gxenerala TTT-ejo: Verda Interreta Socio:
Global Greens
Bonvole trovi la aliajn ligojn sub Ligoj La Verdaj Partioj trovigxas laux la kontinentoj.
>> Euxropo: oni atingas cxiujn asociitajn Verdajn Partiojn pere de la TTT-ejo de la Euxropa Federacio de la Verdaj Partioj (EFVP). Ili preparas la fondigxon de Euxropa Verda Partio. Europeangreens.org > Auxstrio: VP. ricevis pli da segxoj en la landaj balotoj en Tirol kaj Supra Auxstrio.
La plej altajn procentajxojn ili ricevis en Sistrans (32,6%), Lans (27,4%) kaj Innsbruck (27%).
Tie ili estas nun la tria forto. La procentajxo de la dekstruloj (FPOe) estis duonigita.
> Belarusio: VP ekzistas sed vivas sub malbonaj kondicxoj - kauxzitaj de la kontrauxdemokrata registaro de la prezidento. Ecx lokaj konsilistoj havas politikajn problemojn. Ili kunlaboras kun la ukrinia VP. > Belgio: VP (Ecolo) perdis la parlamentan statuson, perdinte 60% de la vocxdonintoj. > Germanio/ Bavario: VP. pliigxis iomete, SPD malpliigxis draste (pro la politiko de malaltigo de socialaj bonfaroj), sed CSU (Kristana Socia Unio) ricevis pli ol 2/3 de la segxoj. Nek liberaluloj nek dekstruloj superis la 5%-sojlon. > Pollando: Fondigxis Verda Partio. Gabriele Szuba aktivas en la komitato de la Euxropa Federacio de la Verdaj Partioj Zieloni.org > Ukrainio: VP publike informis pri la dangxeroj de Genetike Modifitaj Organismoj. Ukraina Verda Partio (ret-adreso)

 
  • Al la komenco de tiu cxi AVENO
  • AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)