Aveno 27 - AVE-Agado cxe la Verdaj Partioj


2003-12-21


>> AVE aktivado ene de la VPoj: En la nova sesio
de la Euxropa Parlamento la Verda Frakcio bezonas
ankaux EP-anojn el la novaligxantaj sxtatoj. Aparte
ankaux por pli bone kompreni la necesajn politikojn.

> 2003-11-7/9 Luksemburgo, EFVP Konsilio.
Temos pri la findecido de la komuna politika plat-
formo de la Verda Partioj por la nova sesio de la
Euxropa Parlamento, kiun ni tradukos en Esperanton.

> Protekto de la Lingvoj ene de la Programoj:
La nun fondigxanta Euxropa Verda Partio verkis manifeston,
komunan por la balotado-kampanjo por la Euxropa Parlamento.
AVE instigis ilin detaligi la protektendajn Homajn Rajtojn
ankaux al tiu de la lingvaj minoritatoj (rajto paroli,
publikigi, instrui sian regionan lingvon, (en la kazoj ekz-e
de la euxska, kurda, k.a.).
Ankaux en la Euxropa Programo de Bündnis 90 / Die Grünen
trovigxas simila klarigo.

> Meze de 2003 fondigxis la Verda Partio en Pollando.
Gabriele Szuba, la kunfondinto, nuntempe aktivas en la komitato de la
Euxropa Federacio de la Verdaj Partioj.
Ilia profesie farita TTT-ejo entenas la manifeston kaj
plurajn politikajn k.a. novajxojn, aktualajxojn):
zieloni.org.pl
urbaj adresoj (ekz-e): Krakow@zieloni.org.pl En multaj sxtatoj jam ekzistas Verdaj Partioj - bonvolu membrigxi; sed bonvolu ne cxefe propagandi por Esperanto. Vi devus akcepti gxenerale la verdan politikon kaj kunlabori ekz-e sur loka/regiona nivelo. Se mankas la adreso de la vialanda VPo - bonvolu kontakti nian TTT-ejon aux sendu mesagxon al AVE.
 Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)
Sekretario: Manfred Westermayer
Kandelstr. 62, DE-79194 Gundelfingen 
Email: AVE
Al la kapo de tiu-cxi Aveno AVENO-Indekso

Agotagoj de UN, NRO-oj, ..


Al la enirpordo