AVENO 27
Mozaiko


>> Mozaiko (AVENO 27)
> Demokratio kaj sociala vivo en Kamerunio (2002):
La koloniismaj jaroj estis ege kruelaj.
1960 Sendependeco: franclingva kaj anglalingva
sxtatoj kreigxis.
1972 Unuigxo en unu respublikon - evoluo gxis 1990.
1990 okazis la unua granda manifestacio en Bamenda
postulanta multipartiismon. La registara polico kaj
fideluloj mortigis multajn. Fondigxis 172 politikaj
partioj surbaze de triboj kaj etnoj kaj okazis
intertribaj kaj interetnaj bataladoj.
1991 estis katastrofa jaro por la nova demokratio:
multaj mortis kaj multaj malaperis kaj aliaj gxis nun
estas enkarcerigitaj. En la Yaound‚ Universitato
studentoj postulis pli bonajn studkondicxojn - denove
multaj mortis kaj la sxtato donis funebran monon al la
familioj. Patrice, kiel membro de la Demokratio
Liberala estis arestita plurfoje kaj perdis sian
posedajxon kaj estis ofte trasercxata.
1992, 1997 kaj 2002 pluristaj balotoj okazis; sed sub
frauxdoj kaj koruptaj kondicxoj; plejmulto el la
logxantoj ne ricevis balotkartojn. La cxiam reganta
partio reklamis sin cxiufoje "fina venkinto".
- Kamerunio kun siaj 14 milionoj da enlogxantoj, kun
236 triboj kaj etnoj devas pluvivi en konkordo; "sed,
longe dauxros ankoraux mallumaj tagoj, tamen mi
forte kredas ke ne eterne ili dauxros; espereble venos
iam tempo, kiam homoj cxesos esti lupoj unu
kontraux la alia".  De Augustin Patrice Tonga,
Douala (mortis tro juna, fine de 2002 ?, pro malsano
kaj malricxeco).

 
  • Al la komenco de tiu cxi AVENO
  • AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)