AVENO 22, Januaro 2001

AVE kaj la Verdaj Partioj

AVE
> 2000-10-15, Strasburgo, Vizito de la frakcio de Verduloj /
Regionalistoj (V/ALE) en la EP 
Invitita de la oficejo de Nelly Maes (Regionalistoj) al la
Europa Parlamento (EP) mi uzis la eblecon disdoni la opinio-
enketon de Germain Pirlot kaj la AVE-bultenon por ne-
esperantistoj en la angla respektive en la franca al
chiujleterkestoj de la membroj de la Europa Parlamento (MEP) de
la frakcio V/ALE (Verduloj/Regionalistoj). Resendis ghis nun
Monica Frassoni, MEP Belgio, kun sia subskribo.

La dato ne staris sub bonaj kondichoj, char dum la antaua
semajno du germanaj verduloj forlasis la frakcion por iri al la
Socidemokratoj.

Do, unue pri la Verduloj - lau miaj scioj.
Speciale Ozan Ceyhun, MEP, turkdevena germano, kiu okupighis pri
la civilaj rajtoj, estis atakita de Ilka Schroeder, MEP, 22-jara
reprezentanto de la junularo el Berlino, pro lia rigida sinteno
kontrau fughintoj kaj azilpetantoj en EU. Ilka akrigis la aferon
pere de sia opinio, ke EU devus subteni la fughanto-helpantojn
anstatau male forshovi la azilpetantojn.  La gazetaro (ekz-e
BNN) shanghe faris el "helpantoj" la enpenetrigado-bandoj (DE:
"Schleuser-Banden"). Dependas de la vidpunkto, chu trankvilo kaj
mono estas plej grava au chu homaj rajtoj - chiukaze tre tikla
demando (-> Diskuto). Ilka en sia juneco iom nediplomate atakis
kaj vundighis la fierecon de Ozan.
Wolfgang Kreissl-Doerfler, bavaro, mezagha kiel Ozan, estas
specialisto pri evoluopolitiko. Dank al li la unua koncepto por
la Multiflanka Akordo por Investado (MAI) estis malakceptita
fare de la EU. Shajnas ke li nun trovis sin izolita en la lukto
kontrau la malbonaj efikoj de la globalizigo; kaj ke la frakcio
ne sufiche subtenis lian agadon.
Do, bedaurinde, ambau forlasis la frakcion - kaj fie ili
kunprenis siajn mandatojn, kion ili ricevis dank al la Elekto-
Listo de la Verda Partio en Germanio.
Nun 24% el la 46 frakcianoj de V/ALE subtenas la Pirlot-Liston.
Mi rajtis cheesti la vesperan kunsidon de la frakcio. Ili trovis
la bezonon verki frakcian etiketon (*)  kiel stirilo de estontaj
konfliktoj. Kaj mi esperas, ke ili sukcesos. 
(*t-propono: la japana "saho" anstatau etiketo)

Pri la akcepto de Esperanto mi parolis kun kelkaj parlamentanoj
kaj helpantoj. Neniu estas rekte kontrau E-o. Mi ja intencis
publike paroli pri la temo "Lingvoj kaj Europo" en la frakcia
sesio, sed tio ne eblis. Mi provos trovi alian daton.

Mi povis klarigi la funkcion kaj eblan rolon de E-o al pluraj
MEP kiuj ghis nun ne subskribis: Heidi Hautala (FI), Reinhold
Messner (IT), Heide Ruehle (DE), Elisabeth Schroedter (DE).

Mi demetis informilojn pri E-o sur la tablo en la salono
"Alexander Langer". Alexander estis MEP, kiu ne eltenis la
ekflamon de la interetna malamo kauzita de la serba kaj kroata
naciismo, kiuj volis neniigi (au almenau forpeli - sed kien ?)
la islamanojn (bosnanoj ?) el siaj regionoj. Alexander
memmortigis sin post la komenco de la mortigado en Jugoslavio.
Shajnas ke politikistoj bezonas ege dikan hauton, por lukti
kontrau la fieco.

 
  • Returne
  • Al la komenco de tiu-chi AVENO
  • Al la indekso de AVENO ..
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)