AVENO 22, Januaro 2001

AVE Renkontighoj

AVE
> 2000-05-01, Oostende, Belgio; Europa AVE-Renkontigho
okazis fine de la EU-kongreso, kie ni diskutis pri la rolo de
VERDire - Daithi kaj Claude planas daurigi ghin rete. Kun Elena
ni diskutis pri la Komuna Ekstera kaj Sekureca Politiko de EU 
(-> AV21).

> 2000-07-22, Moskvo; AVE-Renkontigho 
kune kun la ekologia frakcio de SAT verkis rezolucion okaze de
la 73-a SAT-Kongreso en Moskvo. AVE havas amikecajn rilatojn al
UEA ekde 1994 kaj al SAT ekde 1999, pro tio ni renkontighis tie.
Ni diskutis pri la ekologio en la gastlando de la kongreso. Kaj
sekve verkis rezolucion. (-> Agado)
Krome temis pri la abolicio de la rusa legho, kiu malpermesas la
enkondukon de radioaktiva rubajho en Rusion. Ghis nun neniu
shtato povas garantii sekuran enfermadon da tia rubo, Rusio ech
mapli. Simple temas pri akcepto de grandaj monsumoj por la
senshargigo de aliaj landoj (chirkau Rusio) de nuklea rubajho.
La sola diferenco estas, ke Rusio ghis nun havas la plej grandan
areon kun maldensa loghantaro.
Majak (en Uralo) estas "lumturo" de nuklea katastrofo, simile al
Chernobyl kaj la loghantaro chirkau Majak same suferas pro
radioaktiveco-malsanoj. Atom-reaktoroj el submaraj shipoj kushas
je la marfundo - eterna minacado restas.

> Hongkong, IJK
En Honkongo, partoprenis ch. 200 gejunuloj el 24 landoj la IJK
de la Esperanto Junularo. La kongrestemo estis "Tutmondigho kaj
Monda Kulturo en  la 21a  Jarcento".
IJK 2000 

(Esperanto #1129, red.)
 
  • Returne
  • Al la komenco de tiu-chi AVENO
  • Al la indekso de AVENO ..
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)