AVENO

Ne-Registaraj Organizoj

AVE

Agado de Neregistaraj Organizoj

Bonvolu atentigi pri la diversaj Ago-Tago de UN.
  • Fiksdatoj kaj Ago-Tagoj
    AVENO 22, Januaro 2001
    > 2000 Light Livelihood Award = Alternativa Nobel-Premio.
    Jara honorado por homoj, kiuj demonstris vojojn por daurigebla
    kunvidado kaj aktiva subteno de la Homaj Rajtoj, financita de
    G.v.Uexkuell. Chijaraj premiitoj: Tewolde B. Gebre Egziabher
    (ET) pro agado por la biodiverseco; Munir (ID), juristo kaj
    defendanto de la Homaj Rajtoj en sia lando; Birsel Lemke (TR),
    shi longe sukcezis malhelpi la oro-minadon pere de cianido (vidu
    AV21); Wes Jackson (US), planto-genetikisto, li evoluas
    daurigeblajn tutjarajn rikolto-plantojn, kiuj malhelpas
    dezertighon. Gratulon. (el GoBetween 83 de UN).
    
    > Deklaracio de la 73-a SAT-Kongreso en Moskvo (2000-07-23)
    1) - Firme opiniante ke ech la plej komplika konflikto chiam
    havas alternativan pacan solvon, kondamnas chiajn militojn kiel
    rimedojn por solvi iajn ajn problemojn de la nuna mondo, i.a. la
    militon en Chechenio.
    2) - kondamnas ankauh iun ajn terorismon, chu individuan, chu
    shtatan, chie en la mondo.
    3) - subtenas chiujn pacbatalantojn en la mondo.
    4) - kondamnas rompon de la Bishkeka konvencio, char tiel estas
    malhelpata libera senviza vojaghado kaj libera kontakto.
    5) - alvokas chiujn registarojn en la mondo respondi tauhge al
    la civitanaj movadoj por enkonduki en la realan, tamen nepran
    tutmondighon, pli kaj pli da demokratio.
    6) - agnoskante, ke la kapitalismo, surbaze de la ekspluatado de
    la homoj, socio kaj naturo por profito de nur kelkaj homoj,
    estas la chefa kialo de niaj sociaj, politikaj kaj ekonomiaj
    problemoj, subtenas la nunajn disvastighantajn movadojn, kiuj
    manifestacias diverslande kontrauh tiaj internaciaj instancoj
    kiel Monda Banko, Internacia Mona Fonduso, Monda Organizo por
    Komerco, kies kunvenoj estas nedemokratie komisiataj kaj kiuj
    strebas al transformigho de chio (ech de la vivo mem) en
    vendeblajhojn.
    7) - subtenas la formighon de forta kaj kreema nehierarkia
    movado celanta al socio, en kiu la homoj ne ekspluatu kaj ne
    subpremu la aliajn homojn, komunumojn kaj naturon, cele al la
    mondo, kiu bazighu sur la solidareco, kooperado, demokratio kaj
    ekologia vivtenado.
    8) - subtenas la batalon de neregistaraj organizoj en Rusio por
    restarigo de malfonditaj decidpovaj shtataj mediprotektaj kaj
    arbarmastrumaj instancoj; tio estas nepra, ech ne suficha
    kondicho por konservado de biodiverseco kaj naturaj heredajhoj.
    
    > Autofrakasistoj estas gazeto kaj rimedejo
    El #20
    Monda senauta tago; Artifikoj de poetrolaj kompanioj; daura
    persekuto de indighenoj en Nigherio (Ogoni) fare de Shell;
    VerdPaco kontrau BP; Amsterdam-a flughaveno Shiphol bremsita
    .
    
    El #21
    Korporacia opozicio;
    Tutmonda varmigho; La Kyoto-protokolo; 
    La monda varmigho estas unu el la plej seriozaj medidangheroj
    minacantaj la planedon hodiauh. En 1995, 2.400 el la mondaj
    chefscienculoj en la Interregistara Diskutgrupo pri
    Klimatshanghigho (IPCC) taksis, ke se la varmejgasaj eligoj
    kontinuos pliighi je la nuna rapido, la tero povos suferi
    temperaturan pliighon 3-6 gradan (Fahrenheit. La lasta raporto
    de IPCC plialtigis tiun takson ghis 11 gradoj F. -NdT) dum la
    venontaj 100 jaroj. Kelkaj el la fiefikoj de tiu chi temperatura
    pliigho estos: - Amasa malapero de planto-bestospecoj;
    - Oftighontaj inundoj, senpluveco kaj aliaj veterplagoj;
    - Humidlanda kaj koralrifa detruo;
    - Disvastigho de tropikaj malsanoj kiel Hantaviruso, Malario kaj
    Dengue-febro;
    - Movigho de agrikolturaj kaj ekologiaj zonoj;
    - Malpliighonta sensalakva provizo;
    - Ekstrema marnivela levigho kauhzanta inundon de marbordoj.
    
    Post jaroj da intertraktado, Kyoto estis fine subskribita de
    Usono kaj de 170 aliaj shtatoj, tamen, ghi devas ankorauh esti
    ratifita de la usona senato. Kiel la plej granda monda poluanto
    Usono devas subskribi la Kyoto-Protokolon por ke ghi ighu efika.
    La Kyoto-Protokolo ne estas la fina solvo por tutmonda varmigho
    sed ghi estas la decidiga unua pasho.
    
    * Korporacia opozicio
    Ghuste en la sama momento kiam la mondestroj estis subskribantaj
    la Kyoto-Protokolon industrifronta grupo nomata Mondklimata
    Koalicio estis rapidiganta 13-miliondolaran kampanjon en usono
    por mortigi la protokolon, asertante, ke ne estas sufichaj
    sciencpruvoj pri la monda varmigho por pravigi agadon. Pro tio
    la usona senato ankorauh ne ratifis la Protokolon. 
    La amaskomunika milito ghis nun estis venkita de profito,
    fosiliaj karburajhoj, kaj auhtoindustrioj, kiuj monprovizas la
    strebojn de la Mondklimata Koalicio por submini la sciencan
    komunecon pri la monda varmigho kaj por haltigi chiun
    komunsaghan solvon al klimatshanghigho. Lastatempe, la Protokolo
    estis atakata ankauh de la atoma kaj ligna industrioj. Ili estas
    serchantaj tra la Protokola teksto formulojn, kiuj povas
    kuraghigi novan ondon da atomenergiaj instalajhoj kaj la
    fortranchadon de maljunaj arbaroj anstatauhotaj de lauhdire pli
    "fortoplenaj" junaj arboj. Dume la truo tra la ozona tavolo
    kreskis ghis la duoblo de la grando de Euhropo, kaj la Norda
    Poluso fandighis por la unua fojo (dum la homa sperto, MW).
    Autofrakasistoj, Gazeto (2000-10, #21), dujara abono je 20
    USD/Euro. Kr tk  26, 100 00 Praha 10, Chehhio
    Tel: +(420) 2-781-08-49 ; Fakse: +(420) 2-781-67-27
    carbusters@ecn.cz - http://www.carbusters.ecn.cz
    (rim.,MW: Sekvis la konferenco en Den Haag (NL), bedaurinde sen
    rezulto. Usono ne shatas forlasi sian "american way of live". La
    plimulto ne akceptis la molegajn proponojn de Usono. )
    
    > Car Sharing (Komuna uzado de automobilo)
    En multaj urboj ekzistas asocioj por komuna uzado de automobiloj
    (en: Car Sharing). Averaghe 20 homoj uzas unu automobilon. La
    sistemo donas multajn avantaghojn kaj malmultajn malavantaghojn.
    1-Malpli da autoj estas produktataj, malpli da resursoj
    bezonataj. 2-Malpli da privata kaj publika spaco estas bezonata.
    3-Malpli da veturiloj konsumas fuelon kaj malpurigas la aeron.
    3-Malpli da shuldoj por ne-richa mastrumejo.
    5-Pli da uzantoj de la publika transporto, kio signifas, ke ghi
    altigas sian oftecon kaj tiel la akcepton.
    6-Pli da biciklantoj, kaj sekve la premo al la urbo, konstrui
    biciklo-vojojn au rezervi spacon en metroo au buso por kunpreni
    biciklon (hodiaua modo ja estas la rulilo).
    7-Oni povas uzi diversgrandan automobilon lau la aktuala bezono.
    
    La plej grava malavantagho estas, ke oni devas plani kun pli
    granda certeco kiom longe oni bezonas la komunan automobilon.
    Char eble jam la sekvanto atendas. (MW, proprasperte)
    
    > Dioksino - danghero en nia hejmo:
    CWWI (Purakvo tutmonda iniciativo) kaj Sosei esplorinstituto por
    purigado invitas al pintokonferenco pri hejma dioksino. Ghi
    apartenas al la grupo de t.n. POPs (persistant organic
    pollutants), do, stabilaj organikaj poluajhoj. Dioksino
    trovighas en farboj, teksajhoj, frizisto-kosmetikajho, purigaj
    instalajhoj.  Esplorgrupo mezuris la enkorpighon de dioksino kaj
    krome de nonyl-fenolo, ghi estas pli alta ol la permesata taga
    enkorpigho (en: TDI, tolerable daily intake). Krome se ni uzas
    tiajn kemiajhojn, ni samtempe poluas la medion, char plejmulto
    de ili eniras en la ab-akvon.
    Toshiharu Fukai, 195-3 Akiwa, Ueda-shi, Nagano, Japan, 386-0041
    (trad.&red., MW) 
    
    > Eduki orfojn en daurigebla maniero:
    vershajne jam konata, Bona Espero, ankorau funkcias:
    - La statutaj celoj de Bona Espero estas tri: socia laboro kun
    infanoj en malfacilaj familiaj kondichoj; agrikulturaj aktivecoj
    cele al memsuficho; internacia kulturo pere de la Internacia
    Lingvo Esperanto. - Nuntempe ni asistas 24 infanojn kaj
    adoleskantojn, kiuj daure vivas kun ni kaj vizitas la lernejojn
    en la apuda urbo Alto Paraiso.
    - Ni zorgas sufiche grandan legomejon kaj frukt-arbaron,
    kompreneble sen ia ajn uzo de kemiajhoj kaj agro-toksikajhoj.
    - Depende de la dauro de via restado che ni vi povos kunlabori
    en la edukado de la infanoj, en la ghenerala mastrumado de la
    domoj, en la legomejaj laboroj, ktp. .
    - Vi devos kunporti: multe da pacienco kun la infanoj; malmulte
    de postuloj, char ni vivas en belega paradiza regiono, kie tamen
    la komforto de civilizacio kaj konsumismo estas tre modesta;
    viajn konojn pri medicino (ni praktike vivas sen kuracisto) kaj
    pri ekologio. - Intershanghe vi ne devos batali kontrau fumado,
    char neniu loghanto de Bona Espero fumas kaj vi povos naghi en
    nia lago el purega akvo, plonghi en nia privata akvofalo kaj
    ghui la senfinajn panoramojn de nia altebenajho. Vi rajtos ankau
    uzi nian vastan bibliotekon de Esperanto, kaj pliperfektigi vian
    konon de la Internacia Lingvo. Ni ankorau ne posedas e-mail char
    en nia regiono la telefon-signalo havas problemojn. FAZENDA
    ESCOLA BONA ESPERO
    gesinjoroj Grattapaglia
    BR. 73.770-000 ALTO PARAISO, Goi s - Brazilo  
    Tel/fax.: 0055 61 646 1175
    (dank al S. Burgues, red.)
    
    > Aera Ekologia Societo
    Juna grupo de ekologiemaj esperantistoj komencis labori en
    urugvajo. (Adreso: Sandra Burgues, Fco. Acu¤a de Figueroa 1957,
    UY-11800 Montevideo, )
    
    > Eko-Movado en Bosnio
    En milittagoj, homoj tranchis arbarojn nenormale kaj jhetis
    chiujn nebezonatajn artikolojn en riverojn. Nia ekologia senso
    estis tragika.   Sed, ne estas totala nigra situacio. Banja Luka
    eko-movado organizis multe da eko-tagoj por la pura aero kaj
    chirkauajho kaj ili kontinuas labori forte kaj rapide. Eko-
    movado el Banja Luka laboras volonte kaj ili estas NRO. (lau
    , C. Protic, red.)
    
    > Promocii la edukadon de knabinoj, estas la celo de "Nyariga
    Doone Mothers' Club" en la seka Alta Orienta Regiono de Ghanao.
    Ili ricevis de FAWE la Premion "Agathe Innovation and
    Excellence" por iliaj klopodoj promocii la edukadon de knabinoj
    ghis la graduigho. Ili ankau subtenis studi la fakojn kiuj
    tradicie estis rigardate viraj kaj ili konstruis klaschambrojn
    por knabinoj. FAWE situas en Nairobi, Kenio, kaj kunligas
    afrikajn virinojn por influi la politikon.
    (de Santuah Niagia, el AFRICANEWS, #54, Sept. 2000, red.)
    
    > Instituto por la tutmonda estonteco (IGFR) eldonas bultenon
    kun multaj informoj rilate ekonomio, ekologio kaj socialaj
    aferoj.
    P.O. Box 263E, Earlville, QLD 4870, Australia, 
    Ili publikigas sub kopirajto - pro tio (kaj pro la spaco)mi
    rezignas uzi ilian tekstojn; krom tiu-chi (kion mi tenas por
    posta traduko): La Charto de la Tero, de Den Haag, kiu estos
    prezentita je la UN-Asambleo 2002 (Rio+10). Se ne jam tradukita
    en Esperanton, ghi indus.
    
    > Tabako kaj Morto
    Pli ol 50 milionoj da personoj mortis pro tabakismo, post 1950a.
    Tamen oni daurigas incitante geinfanojn fumi. Infanoj kiuj
    spiras la fumon de tabako de fumanto havas pli granda riskon
    suferi spirajn infektojn ol geinfanojn kiuj spiras puran aeron.
    Tamen oni daurigas ekspoziciante infanojn al tabakismo de
    plenkreskuloj. De ni dependas krei mondon kiu protektas ilin de
    tabakismo.  Ni povas montri pozitivan imagajhon de la
    nefumantoj.
    Ni povas eviti fumi antau la infanoj kaj klopodi rezigni pri
    fumado. Ni povas apogi leghojn kiuj limigas inciton al fumi.
    Ni povas helpi. 
    Infanoj povas kreski sen tabako.
    Ni apogas la mondan koalicion kontrau tabako.
    Gestudantoj kontrau tabako. Montevideo, UY. 
    Karolina Reino, Shahram Sadighian, Florencia Sevrini, Yansa
    Ayeish, Rohana Ccasa, Cecilia Guevara, Sandra Burgues
    (de: sburgues@fmed.edu.uy , red.)
    
    
  •  
  • Al la komenco de AVENO
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)