AVENO-Mozaiko

AVE

Mozaiko

AVENO 22, Januaro 2001 (kun aldonajho (7-..) same kiel en la presita formo)
> Fokoj kaj homoj:
Fishistoj kaj fokoj konkurencadas; pro tio ne estas mirinde, ke
la fishistoj chiam diras ke estas tro multe da fokoj kaj oni
devas redukti ilian nombron el naturaj kauzoj. En la usona tio
nomighas "greenwash" (verdlavo): argumenti ekologie por defendi
sian propran profiton, chu ne ? Kaj parlamentoj akceptas nombron
da fokoj kiujn ili rajtas mortbati. 
Argumentoj por akcepti la fokojn - same kiel la homojn -
trovighas sur http://fox.nstn.ca/~greenweb/ (lau David Orton,
2000-11-23).

> Klimatoshanghigho:
La reprezentantoj de la autoktonaj popoloj (indighenoj)
prezentis je la "UN-pintokonferenco pri la klimato" en Den Haag
sian pozicion. La usona projekto acheti la absorbivon de CO2 en
indighenaj teritorioj, anstatau redukti la propran CO2-emisiojn
estis rifuzita de ili. La indighenaj popoloj de jarmiloj vivas
lau daurigebla maniero kun sia medio; akcepti monon de iu ajn
industria shtato gvidus ilin al pli severa dependeco.

> Tutmondigho I
Letero el brazilo, kiu rekte estas ligita al la temo klimato:
Dum antaunelonga debato en Usono, oni pridemandis mian opinion 
pri la internaciigo de la Amazona regiono. 
La unuan fojon debatanto starigis la humanisman vidpunkton kiel
startopunkton por mia respondo. Fakte, kiel brazilano mi simple
respondus kontrau la internaciigo de la Amazona regiono. Ech se
niaj registaroj ne donas la atenton, kiun tiu richajho meritas,
ghi estas nia.
Mi respondis kiel humanisto, kiu sentas la riskon de medidetruo,
kiun travivas la Amazona regiono, ke jes, mi povas imagi ghian
internaciigon same kiel de chio alia grava al la homaro; do,
estas internaciigenda ankau la nafto-rezervoj de la tuta mondo.
Same la financa kapitalo de richaj landoj estus internaciigenda.
Se la Amazona regiono estas rezervujo por chiuj homaj estajhoj,
ghi ne povas esti bruligata pro simpla decido de unu posedanto
au de unu lando pro spekulaci-volupto.
Antau ol Amazon-regiono, mi shatus vidi la internaciigon de
chiuj grandaj muzeoj en la mondo. 
Dum tiu renkontigho kiam alvenis la menciita demando, UN
kunvenigis la  Jarmilan Forumon, sed kelkaj lando-prezidantoj
havis problemojn cheesti pro  eniraj malfacilajhoj en Usono.
Tial mi diris, ke Novjorko, kiel UN-sidejo, prefere estu
internaciigita. 
Se Usono volas internaciigi la Amazonan regionon pro la risko
lasi ghin en brazilaj manoj, oni internaciigu la tutan
atomarmilaron de Usono. 
En siaj debatoj, la nunaj kandidatoj al prezidanto de Usono
defendas la ideon de internaciigo de arbaraj rezervoj kompense
de shuldo-pardono. Ni komencu uzi tiun shuldon por garantii al
chiu infano en la mondo la rajton cheesti lernejon. Ni
internaciigu la infanojn per atento, al chiuj ili sendepende de
ilia patrolando, kiel posedajho kiu meritas  zorgojn de la tuta
mondo. Ech pli ol Amazon-regiono meritas. Kiam la mondregantoj
atentos pri malrichaj infanoj en la mondo kiel  posedajhon de la
Homaro, oni ne permesos, ke tiuj infanoj laboru anstatau ili
studu; ke ili mortu anstatau ili vivu.
Kiel humanisto, mi akceptas defendi la internaciigon de la
mondo. Sed dum la mondo konsideras min brazilano, mi batalos por
ke nia Amazon-regiono estu nia. Nur nia.
(el "La Mondo por Chiuj" - C. BUARQUE, "O Globo", Rio, 2000-10-
23", Profesoro de la Universitato de Braziljo; iama guberniestro
de chefurba regiono, Braziljo), (trad. J.R. Piton, red. de MW)

> Fashistoj - letero de SAT-ano:
Karaj geamikoj, 33%, la fashista partio "Vlaams Blok" ricevis
dum la lasta balotado en Antverpeno. (...)
Kiam mi legas la programon de "Vlaams Blok", mi nur legas
malpropagandon al la laboristoj kaj favoran propagandon al la
granda kapitalo. Kelkaj diras ke ekstremdekstro povas facile
varbi en sociala malaltaj regionoj, che malrichuloj. Bedaurinde
ne nur tie. Vlaams Blok gajnas en kvartaloj de richuloj kaj che
plebanoj. La unua timas perdi parton de la richeco la aliaj
auskultante la demagogaj paroloj de spertuloj pri demagogio,
esperas atingi pli altan stupon, ne sciante ke por atingi ion,
oni devas labori, precipe edukighi. Unu de la plej grandaj
problemoj en nia socio estas eble pli ol iam ajn la amaso kiu
silentas, kiu ne havas intereson au timas elekti la "malghustan
grupon".  Amike Jakvo (red. de AVE, MW)

> Naciismo, Sennaciismo:
Oni povus formuli unu celon de moderna sennaciismo jene: shanghi
la opiniklimaton en la monda komunumo tiel, ke la etna naciismo
estos tiel universale kondamnata kiel hodiau la rasismo. Mi
konscias, ke temas pri paperecaj deklaroj, sed foje ili utilas
por izoligi la koncernulojn ghustatempe. (G. Mickle, SAT-ed).

> Rilate la problemoj en Israelio kaj Palestinio:
1-Du sendependaj shtatoj en la landlimoj de 1967 kaj do
malmuntado de chiuj israelaj kolonioj.
2-Du chefurboj en malferma urbo: Okcidenta Jerusalemo por
Israelio kaj orienta Jerusalemo (Al Kuds) por Palestinio.
Kompreneble aliro al la sanktejoj devos esti garantiata.
3-Fondado de du nereligiaj shtatoj.
4-Reveno de chiuj palestinaj elpelitoj en Palestinion kaj
monkompensoj por tiuj, kiuj loghis en Israelio.
5-Solvo de la akvoproblemo, kiun "shtelas" Israelio.
6-Forigo de chiuj diskriminacioj kontrau arabdevenaj civitanoj
en Israelio.
(V. Charlot, SAT-ed)
7-Agnosko de la limoj de Israelio fare de chiuj islamaj kaj najbaraj shtatoj, ekz-e Irano. (MW)

> Internaciigo II
Gheneralaj principoj de la internaciiho:
Ne ekzistas ghusta solvo, sed necesas daurigebla paciga solvo: 
A. Vivi kune kiel en Usono - almenau teorie chiuj homoj havas la
samajn rajtojn (se ili estas legalaj). Sed ekzistas nur unusola
oficila lingvo (eble escepte la hispana). La indighenoj perdis
sian suverenecon kaj precipe la decid-rajton pri la tereno
(restis nur indighenaj "insuloj"). Ili ighis usonanoj; ilia
lingvo restas kvazau privata hobio. 

B. Vivi kune kiel en Sovetunio; la diferenco al Usono estas, ke
SU subtenis la esploron kaj skribon de la indighenaj lingvoj.

C. Forshovi la enmigrintojn, simile kiel en Kasahhio. Tie
loghintaj germanoj revenantaj al DE diris, ke iliaj shancoj
estis reduktitaj, ekz-e eniri la universitaton; tio similas
"apartheid" (disigo de la etnoj kaj malbonshancigo) - kun la
diferenco, ke la kasahhoj jam delonge vivas en sia teritorio.
Feliche ekzistis la ebleco remigradi - post 200 jaroj - al
Germanio. Por la rusojn oni trovis pacan solvon - intershanghi
la homojn kaj la loghejojn.

D. Vivi kune kiel en EU, kie oni rajtas trovi laborlokon en la
tuta EU. La lingvoj estas ankorau la naciaj; sed EU ne povos
prosperi kun babela miksajho de pli ol 20 lingvoj. Chu la
neutrala lingvo Esperanto estos akceptota kiel dua lingvo ?


E. Enmigri kaj venenigi la indighenojn (autoktonojn) au ilian
medion estas vole nevole farita tekniko por "solvi" la problemon
de la kunvivado. Ghi okazis ekz-e en Australio (sufiche granda
kontinento) kaj okazas en Brazilio (kaj en ...) ankau nun. La
indighena loghantaro ne eltenas fremdajn malsanojn kaj tial pli
frue mortas. Detrui la praarbaron kaj venenigi la medion nur
estas konsekvence por ekstermi ilin. Simile okazas ankau en
Tibeto kaj okazis ankau en Europo. La enmigrantoj ne respektas
la vivorajton de la indighenoj. Tio estas bedaurinde entute
akceptata, sed neniel akceptinda (lau letero de P.T.Vaz).
...
Se estas tiom granda malamo inter la frataj etnoj kiel en
Israelo - kaj dank' al la Paco-Vilagho ekzistas espero almenau
por reciproka kompreno - la solvo C (disigi) shajnas la plej
tauga, kiel skizis V. Charlot; ech en Brazilio ghi necesus
disigi la enmigrantojn de la autoktonoj - kaj ne kreskigi la
populacion de la enmigrantoj.
...
Sed kiel trakti la rifughantojn ? Ekzistas multaj severaj kauzoj
por forlasi sian hejmlandon. Kiel alvokita "gastlaboristo" au
kiel "rifughanto". Sed la "indighenoj" kutime ne tro shatas
enmigrantojn - chiam depende de la kvanto kaj kvalito. Sed la
europanoj (au usonanoj) forgesas, ke ankau iliaj praavoj estis
rifughintoj pro la malsato (...) en ilia regiono. Do, krom la
ebleco, ke post stabiligho parto el ili libervole remigradas,
restas la politika tasko integrigi kaj la individua tasko
integrighi en la koncernan socion. Krom richigo de la kulturo
ghi povas gvidi al pli stabila biologia evoluo ol surbaze de
unusola etno. 
Kelkaj NRO-oj kolektis subskribojn celante al al Unuighinta
Naciaro por enkonduki la 18-an de decembro kiel Internacian
Tagon de la Migruloj kun la postulo ke la registaroj
prioritatigu la protektadon de la homaj rajtoj de la migruloj en
la naciaj kaj internaciaj aferoj.
(MW)

> Demokratio au teokratio en Irano:
En Irano batalas reformistoj kun la totalitaristoj kiuj okupas
multajn gravajn poziciojn kaj estas la plej respondeculoj pri
nia malluma pasinteco post la revolucio.
La prezidanto Khatami, multaj anoj de lia registaro,
jhurnalistoj popolaj politikaj kiuj precipe havis kaj havas
gravan rolon en disvastigado de reformideoj, plej multo de
junuloj kaj virinoj estas en fronto de reformistoj, sed
militistoj, plej multo de t.n. "turbanuloj", radikalaj
muzulmanoj, islamaj jughistoj estas en opozicio kaj havas
grandegan dangheran perfortan povon.
La plejmulto en antaua parlamento apartenis al la totalitaristoj
sed dum lasta balotado, plejmultoj elektis reformistojn. (red.
lau F.S.)
Konata islama alta teologo Hussein Ali Montazeri, kunfondinto
kaj "bona konscienco" de la revolucio, nun publikigis siajn
spertojn dume li estis kunlaboranto kun Khomeni elektronike en
. Tiu-chi mediumo ne estas kontrolebla tre
bone, do sekve, tie eblas publikigi la gravajn akuzojn kontrau
la sankta Khomeni. (lau A.Taheri, BZ, 2000-12-27)
Gazetoj kritikante la teokration nur dum mallonga tempo aperas;
sed la jhurnalistoj chiam denove fondas alian. La teokratio
deziris grandan kreskon de la loghantaro - sed ili ne komprenas
same kreskigi la nutrajhon kaj laborlokojn. 
AVE deziras al Irano stabiligho sub demokrataj, pluralismaj
kondichoj. Nur tiam povas denove ekevolui la ekonomio. 

> Demokratio en EU
Ne chiuj shtatoj en de la EU praktikas kompletan demokration;
plejparte estas reprezenta demokratio. Sur lokaj niveloj
ekzistas la ebelco invoki referendumon, sed nur (?) en Danio la
popolo ankau rajtas vochdoni por gravaj aferoj. Tiel rilate la
akcepto de la Euro; kaj la popolo kontrauis. 
La VP subtenas rektan demokration rilate al la nivelo de la
afero. Sed ili kontrauas la gheneralan veto-rajton kiu estis
granda malhelpo por la evoluo de EU kiel federacia shtato.
(lau Euro-Newsletter 2000/32 de H. Rhle, MEP) 
Se mi (MW) ne eraras, la principo de unuanimeco estis aboliciita
en Nico (?), kiel antaukondicho por la plia ampleksigho de la
EU.

> Sano, BSE (Bova Spongoforma Encefalito)
Nun BSE finfine ankau montrighis en Germanio, kie oni dum longa
tempo refuzis viandon el Brito (ktp.), sed ne profunde pripensis
la tiri la necesajn konsekvencojn. Ankorau mankas preciza scio
kiamaniere la BSE-Prionoj vagadas lau la nutrajhocheno, sed jam
klaras pluraj punktoj:
Bovoj, shafoj kaj kaproj estas vegetaranoj lau ilia interna
strukturo. Doni al ili bestan proteinon estas kvazau peko. 
Char la homo estas inventema oni inventis la t.n. kadavro-
farunon (de: Tiermehl), por eltiri el kadavroj de bestoj
(precipe el malsanaj, char la sanajn oni plejparte mangis) la
valoran proteinon kaj grason, kiel du diversaj produktoj (kaj la
ledon). Laudire chiuj malsanoj difektighas, kiam tiu amaso estas
hejtigita ghis 120 øC (sub premo); kelkaj entreprenistoj shparis
la bezonatan energion, kaj reduktis la temperaturon kaj tempon. 
Nun oni miras (post dek jaroj), ke bovoj, kiuj tute ne mangis
kadavro-farunon tamen malsanighis je BSE. 
Du respondoj eblas: 
Unue: La bovidoj ricevis kutime t.n. surogato-lakton, kiu estas
malpli kosta ol la lakto mem. Sole kelkaj bovo-tenistoj lasis la
idojn che iliaj patrinoj por suchi lakton. 
Due: Pro la altaj prezoj por lakto kaj viando en la EU-landoj
(kaj ankau en Svisio) estas profit-dona nutri la bovojn ne nur
pere de la propra herbo kaj fojno, sed aldone per achetita
forto-nutrajho (de: Kraft-Futter); plejparte el sojo, kaj majzo,
sed por altigi la efikon kaj redukti la kostojn shjane la
produktistoj enmetis kadavro-farunon en tiun nutrajhon. Ech
povus okazi akcidente, ke en la transport-vagono restis la besta
faruno kaj enmiksighis al la vegetara.
Krome korto-birdoj ricevas farunon el fishoj (chu grava pri BSE
?). (el la gazetaro kaj mia privata sperto, MW)

BSE kaj EU
W. Graefe zu Baringdorf, MEP, agrikulturisto kaj prezidanto de
la Agrar-Komitato de la EP, VP, diris resume: 
"Dume oni ne sekvas la europajn leghojn por la batalo kontrau
BSE neniu rajtas nutri bestojn per t.n. kadavro-faruno. Nur
proteino de sanaj bestoj, kiuj post analizado estas akceptite
ankau kiel homa nutrajho, rajtas esti donata viando-manghantajn
bestojn."

BSE kaj Germanio 
H. Ruehle, MP, esprimis:
Krom la tujaj agadoj necesas direktoshangho de la agrar-politiko
por redoni perspektivojn al la afliktitaj bovo-kulturistoj kaj
al la konsumantoj, tial necesas la tuja malpermeso uzi kadavro-
farunon kaj analizi la buchitajn bestojn. Samtempe necesas
ampleksigi la esploron. La VP jam delonge kritikis la industrian
amasan produktadon de viando, uzante krom la kadavro-faruno
ankau kemiajhojn kaj hormonojn. Necesas lauspeca tenado de la
brutoj kaj ekologia agrikulturo.
EURO-NEWSLETTER 40/00 (2000-11-19, H. Ruehle, MEP, trad.&red.
AVE, MW), http://www.eurogruene.de

> Malpermeso kaj Impostado de drogouzado:
Konstatendas, ke ekzistas divers-dangheraj drogoj. Chiuj havas
komence pozitivajn psikajn efikojn, je la kutimaj mi mencias nur
la eblajn negativajn efikojn. Chiuj povas kauzi pli au malpli
severan manion.
sukero - foruzas vitaminon B, kauzas karion kaj diabeton;
kafo - nervozigas;
nikotino - kauzas kanceron kaj detruas sangovazojn;
alkoholo - kauzas trafiko-akcidentojn, hepatomalsanon kaj
kontrausociecon.

Aliaj drogoj estas malpermesataj, char la malbonaj efikoj estas
tro grandaj; ekzistas etnaj au religiaj diferencoj. Char ili
estas malpermesataj oni ne povas acheti bonkvalitan varon, ech
male, la kashvendistoj povas enmiksi aliajn drogojn, kiuj gvidas
al korpa manio. Kaj plej male: malpermesata varo estas pli
kosta; la plej mizeraj homoj daure devas shteli, prostitui sin
au mortigi por havigi al si sufiche da mono.

Ecstasy  kaj aliaj tekno-drogoj:
liberigas la senton kaj malshaltas korpan kontrolon, tiu chi
pozitiva efiko nur venas post pliigo de la dozo. Ghi povas
redukti la aktivecon de la cerbo. 

Medicinaj drogoj el kanabo kaj papavo:
Ili povas helpi je nervo-malsanoj kaj kontrau fortaj doloroj;
sed krome ili gvidas al shangho de la percepto, tio povas esti
dezirata en kazo de mizero au por vizti kvazau alian mondon.

Kanabo kaj marihhuano:
Ghi estas planto kaj drogo el ghi kun psikaj efikoj, krome la
planto kanabo enhavas plurajn valorajn ingredienzojn, finfine
ghi estas pozitiva fibro-planto, kiu ne damaghas al la grundo.
Same kiel alkoholo ghi reduktas la reagivo je kompleksaj
situacioj; tio signifas, ke sub kanabo-influo ne stiru
veturilon.

Opio kaj heroino:
Ghi estas planto kaj drogo el papaver somniferum. Ambau rapide
gvidas al korpa manio kaj forta kontrausocieco. Pro tio ilia uzo
ne estu libera. 

La VP konsilas forlasi la vojon de la malpermeso, char ghi en
kazo de kanabo ne necesas kaj en kazo de heroino gvidas al
mizero de la koncernato. Tio ne signifas liberan merkaton je tre
dangheraj drogoj, sed tio signifas kontrolon de la kvalito kaj
depende de la drogo ankau kontrolon de la vendado kaj soci-
psikan konsilon por la bezonanto. 

Drogo-imposto:
Ghis nun ne diskutata publike. Jam ekzistas la alkohol-imposto;
sed ghi ne estas uzata por kuraci la malsanojn kaj mizeron kiu
rezultas el la alkohol-misuzado. 
Lau mia opinio chiuj drogoj, kiuj statistike kauzas iajn
damaghojn, devas porti imposton, kiu unuarange helpas al la
koncernataj kaj iliaj familioj. Kaj nur duarange ili eniru en la
gheneralan kason de la shtato. Ghi tiu teksto estas skribita el
vidpunkto de germano, kaj certe estas internaciaj diferencoj.
(M. Westermayer, surbaze de tekstoj el la germana VP)

> Kontrau konskripcio:
"Estas humiligo kontrau la homa digneco, ke instigi, ke homoj
oferu siajn vivojn au trudi, ke ili mortigu malgrau siaj voloj,
malgrau siaj konvinkoj, malgrau siaj sento pri justeco. Shtato,
kiu taksas kiel prave, sendi siajn civitanojn al milito, ankau
dum la paco, ne zorgas, kiel ghi devus, pri iliaj ghojoj kaj
iliaj vivoj. Krome, la deviga konskripcio enradikigas al la tuta
vira loghantaro, militeman agreseman spiriton, kaj tio, kiam la
homo estas plej impresighema. Tial, la preparo al la milito
faras, ke la milito mem estas taksata, kiel neevitebla, kaj ech
dezirinda celo." (1926)

Ni volas kuraghigi chiujn, ke ili liberighu el la militsistemo,
uzante neperfortajn rezist-rimedojn, lau la tradicio de Mahatmo
Gandhi kaj de Martin Luther King: la konscienc-objheto kontrau
la militservo (kaj de la rekrutoj kaj profesiaj soldatoj, dum
kaj la milito, kaj la paco), la civila malobeo, la rifuzo de la
imposto por la milito, la ne-kunlaboro kun la primilitaj scienc-
esploro, la fabrikado kaj vendado de armiloj.

En la epoko de la elektronika militoj kaj de la manipulado de la
inform-rimedoj, ni shuldas agi, dum ne estas tro malfrua, lau
nia konscienco. Estas tempo por malmilitigi niajn sociojn, niajn
sintenojn, niajn pensojn, kaj esprimi kontrau la milito kaj
ghiaj antauaj kondichoj.

La aktuala teksto kaj tiu de 1926, subskribita de pacemaj
eminentuloj (Buber, Einstein, Gandhi, Rolland, Russell, Unamuno,
Wells, k.a.) de la tuta mondo, kaj aktualaj tekstoj trovighas
kiel manifestacio sub
http://perso.wanadoo.fr/mondanisto/lapagxoj.htm
(de J.F. CLET, )


 
  • Al la komenco de AVENO
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)