AVENO 21
2000-01-23

Verdaj Partioj

AVE

Informoj pri la tutmondaj Verdaj Partioj

> La Verdaj Partioj en cxiuj kontinentoj sukcesas, kvankam oni
rimarkas, ke tiuj VP kiuj kunlaboras en registaro (Francio,
Germanio, Finnlando, Italio, Belgio) havas problemojn enmeti
siajn programojn en la koncernan politikon de la registaro.
Cxefe rilate la nuklea energio; kaj ankaux la partopreno en la
Kosovo-Milito estis kontraux la pacemaj programoj.

> Tamen videblas ankaux pozitivaj rezultoj: instalado de la
ekologia imposto por redukti la imposton kaj pensionajn kotizojn
de la laborantoj. La for-uzado de nerenovigeblaj resursoj devas
esti impostita por ke oni uzu ilin pli racie. Oni rekte pere de
financa subteno kaj nerekte pere de pli alta prezo por oleo
subtenas la investadon uzi la sunan energion kaj uzi pli efikaj
metodoj. En Germanio eksterlandanoj nun pli facile povas ricevi
la sxtatanecon kaj infanoj naskitaj en Germanio auxtomate
ricevas la germanan - krom tiu de siaj gepatroj -tamen ili devos
decidi kiam ili agxas 21 (aux 23 jaroj).

> En la Euxropa Parlamento nun sidas 38 (antauxe 27) Verduloj
kaj ili havas  koalicion kun kelkaj regionalistoj, do, entute
estas 47 en la Verda Grupo.

> En Kiev renkontigxis la Nigra Maraj Verdaj Partioj:
reprezentantoj venis el Moldavio, Rumanio, Turkio, Georgio kaj
Ukrainio. Ili postulis respekti la rajton de la diversaj popoloj
(Kurdoj, Cxecxenoj, Abhxazoj, en Transdnistrio).  Ili protestis
kontraux la Milito en Kosovo kaj nun en Cxecxenio. Krom la homa
tragedio temas pri ekologia katastrofo (Danubo, nukleaj rubejoj,
aero). 

> En Burkina Faso Ram Ouedraogo igxis Ministro de la Sxtato kaj
Yacouba Toure igxis Media Ministro. Tamen la verda partio restis
en la opozicio. (Update 5/99)

 
  • Al la komenco de AVENO 21
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)