AVENO 21
2000-01-23

Agado de AVE

> Germain Pirlot ja kolektas la nomojn de EP-anoj kiuj subtenas
Esperanton. Inter ili estas 11 Verduloj (22,9 %). Ni intencas
diskuti kun la Verda Grupo, uzante la akceptitan rezolucion. 

> Konstanta temo estas la Aral-Maro; vidu AVENO 17. Dank' al pli
granda financa subteno por AVE ni povis donaci faklibron pri la
Aral-Maro al Diljara, studentino de resurso-protektado norde de
la Aralo. Kaj mi povis transpagi 700 gmk al la asocio Um-Welt-
Film en Berlino - ili verkis filmon pri la suda regiono de
Aralo; ili transpagis la monon al D-rino Oral Atanyasov en
Nukus. Sxi petis min subteni sxian agadon plibonigi la san-
staton (rilate anemio) de patrinoj kaj infanoj en sxia regiono.
Samtempe sxi klopodas enkonduki dauxrigeblan agrikulturon
"Permakultur" por plibonigi la ekologian kaj akvo-rilatan
situacion en Karakalpakio.



 
  • Returne
  • Al la komenco de AVENO 21
  • Al la komenco de AVENO-j
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)