AVENO 21
2000-01-23

Informoj el la Tuta Mondo - Pozitive

AVE

Informoj el la tuta Mondo - Pozitive

> Auxtomobiloj / Fuelo / Eko-impostoj: 
La paradigmo ke granda privata auxtomobilo montras la bonan
kvaliton, ricxecon, ktp. de la sxoforo pli kaj pli paligxas. Unu
el tiuj kauxzoj estas la enkonduko de la ekoimpostoj, kiuj ne
nur altigas la kostojn por la fuelo, sed ankaux montras la
gxeneralan malakcepton de alta forkonsumo je fuelo. Do,
sendependaj konstruistoj -ekz-e incititaj de VerdPaco
(GreenPeace) kaj ankaux la auxto-industrio produktis plurajn
tipojn de auxtoj kiuj konsumas inter 3 kaj 4 l da fuelo je 100
km. Krome - dank' al la unuanimeco de la OPEC-landoj - la prezo
por teroleo duobligxis dum unu jaro. Same kiel la ekologia
imposto gxi direktas al pli efika uzado.

> Cxinio nun enkondukis legxon por savi siajn arbarojn. Mi vidis
bonan filmon de cxina media NRO, subtenita de la registaro. Oni
plantas zonon de arbaroj por bremsi la dezertigon. Alia kauxzo
estas la valora retenado de pluvakvo kaj la grundo; kaj tiel
reduktas la inundo-riskon. 




 
  • Al la komenco de AVENO 21
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)