AVENO 21
2000-01-23

Ne-Registaraj Organizoj

AVE

Agado de Neregistaraj Organizoj

Bonvolu atentigi pri la diversaj Ago-Tago de UN.
  • Fiksdatoj kaj Ago-Tagoj > VerdPaco kaj aliaj kontrauxas la kemiajxojn kiuj efikas simile al hormonoj (POP's: dauxraj organikaj poluenzoj (DOP)): TBT (Tri-butil-stano) kio devus protekti la sxelon de la sxipoj; krom el la sxipoj gxi devenas el fecxa-grundo de havenoj - cxar gxi entenas multe pli da TBT. PCB (Poli-klorizita-difenil) uzataj por izoli; bromizitaj kemiajxoj, uzitaj por protekti kontraux la ekflamo; PVC (poli-vinil-klorido) kiu entenas moligenzoj, ekz-e en ludiloj por beboj; kaj multaj pesticidoj. Entute tiaj DOP-oj kolektigxas en la graso de bestoj kaj homoj (ekz-e en la patrina lakto); cxefe en la arktaj regionoj, cxar tie la evaporigxo estas malalta. Arktaj ursoj igxas ambauxseksaj (hermafroditoj). > PGA k.a. protestis en Seatlo kontraux la WTO (TMO, tutmonda merkato organizo). TMO volas redukti la barojn por industrio kaj merkato. Sed tio signifas, ke nek socialaj nek ekologiaj normoj estos akceptataj.
  •  
  • Al la komenco de AVENO 21
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)