AVENO 20 1999-05

Verdaj Partioj

AVE

Informoj pri la tutmondaj Verdaj Partioj

>> Verdaj Partioj (mll. VP)  Kio pri la Paco-Politiko
de la Verduloj kaj la Kosovo-Milito ? Bonvolu legi la
pozician paperon pri PP. (Ernst Guelcher, Bruselo).
> Tutmonde: La VP enkondukis en la politikon la
kvotojn por virinoj. Entute temas pri nova paradig-
mo, egaleco inter personoj en politika kaj profesia
kampoj sendepende de ilia sekso. 

> Germanio: En koalicio kun SPD la postuloj de la
VP (laux koalicia traktato) estas parte prokrastita
(ekz-e la finadon de la nukleaj centraloj), laux la
baloto-procentajxo (6.7%) akceptitaj (ekologia
imposto; duobla sxtataneco por naskitoj en DE,
aux forgesitaj (NATO-bombado sen UN-mandato.
La VP subtenas la Heinrich Boell Fonduson (laux la
auxtoro, kiu skribis pri socialaj aferoj). 1998-11-06
la Petra Kelly Premio (kunfondinto de la VP) estis
transdonita al Helen Corbett, reprezentante la
UNPOn (Organizo de Nereprezentataj Popoloj kaj
Nacioj); ekz-e indigxenoj, Tibetanoj kaj Kurdoj.

> Britio: Robin Harper, VP, elektigxis en la novan
parlamenton en Edinburgo; la unua verdulo en brita
parlamento. En komunalaj konsilioj: 39 verduloj. 

> Svedio: VP (8 inoj + 8 viroj en la parlamento)
intencas koalicii kvar-jarojn kun la Socialdemokratoj
kaj Maldekstra Partio: Iliaj punktoj estas imposta
redukto por malgrandaj salajroj kaj la protekto de la
praarbaroj.

> Finnlanda parlamento: VP 7.3%, do 11 segxoj.

> Nederlando: Groen Links 10.1% (1999-02) en
Nijmegen 22%; pro la trafiko-politiko (R. Wouters).

> Euxropa Parlamento, Verda Grupo: Carlo Ripa di
Meana, de la itala VP verkis apelacion kontraux la
Kosovo-Milito.  

> Israelo: 1998 verduloj gajnis 13 segxojn en lokaj
konsilioj. Cxu ili sukcesis en la nuna baloto.

> Burkina Faso: Ram Ouedraogo estas verda pre-
zidenta kandidato; aktivis kontraux dezertigo kaj
arbardehakado. 1999-03 

> USA: The Association of State Green Parties
nun konsistas el 25 landaj partioj, inkluzive de
Kalifornio (1999-01, \apc\gpty\intl). La komunaj
pozicioj de ASGP kaj EFVP (1999) montras la
komunan intereson je verda mond-politiko.

> USA-Californio, Oakland: Audie Bock de la VP
estas la unua verdulo en usona landa parlamento. 

> Auxstralio: en la urban konsilion de Melbourne
estis elektita David Risstrom de la VP.

> Tasmanio, konsilio de Huon Valley: elektita Paul
Thomas de la VP; krome senatoro Bob Brown.

> Hindio: Menoka Gandhi, bofilino de Indira
Gandhi, estis ministrino pri naturprotekto kaj
okupigxas pri besto-protekto (G.Venzky,jx-istino).


 
  • Al la komenco de AVENO
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)

    Email: m.westermayer@3landbox.comlink.apc.org
  •