AVENO 20 1999

Raportoj - pri la AVE-okazajxoj

AVE
 

Raportoj

>> Raportoj: 
> La dua Kongreso de la Europaj Verdaj Partioj en Parizo, Cite de la Sciences et de'l Industrie
(1999-02-26/28) estis vizitata de eble 500 homoj el la tuta mondo. Oni interpretis la plenajn kun-
sidojn en la anglan, francan, germanan, rusan kaj eble hispanan lingvon. 
La traduk-kostoj estis 50.000 Euxro (laux s-ro Galtier, kasisto de Les Verts). 
Krom aliaj parolis verdaj ministroj (k.s.) el Finnlando, Francio, Georgio, Germanio, Italio, Pol-
lando kaj Slovakio.
Dank' al la traduk-laboro de pluraj helpantoj ni povis prezenti en Esperanto ne nur la "Politikajn
Gvidliniojn de la EFVP" sed ankaux aktualajn proponojn el la Verda Grupo de la Euxropa Par-
lamento pri Ekologiaj Impostoj kaj Paco-Politiko (-> agado). 
Okaze de la 2-a Kongreso de la Euxropaj Verdaj Partioj ni varbis por Esperanto per inform-tablo. 
Dank' al la multaj samideanoj el Francio kaj Britio, el JEFO, SAT-amikaro kaj UFE (kaj ..?) - kun mult-
flankaj materialoj, ni povis informi dum la 3 tagoj.
La Auxtofrakasista Jxurnalo, kiu celas redukti la nombron de bezonataj auxtomobiloj, eldonis infor-
milon en E-o. TEJO sendis - dank al s-ano Masson - informilojn pri E-o en multaj diversaj lingvoj.

Nome de AVE mi salutis la kongreson enkadre de la Globala Renkontigxo (1999-02-26, matene) por
la sinprezento de la tutmondaj Verdaj Partioj. 
Ekzistas komuna baza programo "Manifesto" de la Euxropa Federacio de la Verdaj Partioj (EFVP) por
la balotado al la Euxropa Parlamento (1999-06-13).
Se vi emas traduki parton (el la angla aux el la germana)  mi sendus al vi la tekston. Bedauxrinde ne
eblis amendi la Manifeston post ties publikigo en Januaro.

Tial ni verkis - kaj je la lasta momento ricevis la necesajn subteno-subskribojn - rezolucion kiu  
en havas niajn du celojn, rilate la EP-/EU-sistemo. La rezolucio ne povis esti traktata dum la kongreso,
pro manko da tempo (same aliaj rezolucioj). 
ERA-reprezentanto proponis alian Eo-rezolucion helpe de diversaj delegitoj. 
Bedauxrinde li nur iomete kapablis paroli en Esperanto. Do, ni finfine parolis
angle kun li. La du rezolucioj estos traktataj en Bratislava.

Mi proponis forumon pri la lingvaj problemoj post la EU-etendigxo (inter cx. 16 aliaj forumoj). 
Do, jen nia konkludo:

>Forumo pri Lingvaj Problemoj post la EU-Etendigxo 

> La Situacio:  
Je la fondigxo de la Euxropa Unio (1958) estis decidata ke cxiuj membronaciaj lingvoj ricevu 
egal-rajtecon. Tiam estis 4 lingvoj, sed nuntempe estas 11.
Pro la matematika (ne-lineara) rilato inter la nombro da lingvoj kaj la traduklaboro, 
nuntempe 1/3 de la operacia bugxeto de la Euxropa Komisiono estas uzata por gxi.  
Ankaux, malgraux la egalrajteco, kelkaj lingvoj estas "pli egalaj ol aliaj" 
- EU-internaciaj dokumentoj plejofte aperas unue en la angla kaj franca. 

Kontraktoproponaj dokumentoj ofte aperas sole en la angla kaj franca; do alilingvaj
firmaoj devas elspezi por mem traduki ilin (perdas tempon) - tio estas Lingva Komerco-Baro.

> La Estonteco: 
Oni antauvidas la plilargxigon al membraro 16-lingva. Do, kiel evoluos la problemoj ?
> Solvo-Proponoj:
1. Konstatante ke ne cxiuj naciaj lingvoj estos uzataj kiel laborlingvoj, oni devas 
elekti inter ili. Ni proponas ke ankaux Esperanto, kiel neuxtrala ebleco, 
estu konsiderata kiel parto de la solvo kaj ke oni studu ties potencialon.
2. Esperanto devus esti unu el la lerneblaj lingvoj ene de la lernejoj kaj aliaj 
lingvoprogramoj de la euxropaj landoj.

Rimarko (pri la forumo):  La problemo estis diskutita dum unu horo de 8 homoj 
el FR, DE, GB; la laborlingvo estis Esperanto; je la fino kundiskutis
Gyorgy Droppa, EFVP-konsilisto el HU (angle). La oficialan anglan version, 
krom la lasta frazo, verkis Krajg Meulen. 

El "esperanto aktuell" (1/99).
La programo de la franca Verda Partio (Les Verts) enhavas paragrafon je la fino 
de la cxapitro "Une grande politique linguistique" kun postulo esplori la
uzeblecon de Esperanto kiel pontolingvo kaj ili favoras ke E-o estu elektebla 
en la lingvistikaj programoj de la EU.

> Erfurt (DE): Euxropa-Programo de la Verda Partio:
Mi sukcesis enmeti du proponojn de ni 6 AVE-anoj kaj 15 aliaj membroj de 
Buendnis 90 / Die Gruenen en la program-diskutadon por la euxropa baloto:
1. E-o en lernejojn kiel lernebleco:
Kontrauxparolo de  R. Buetikofer, politika afergvidanto de B90/DG: 
ni ne rajtas trudi kulturan aferon al aliaj landoj. Tamen 20 % jesis.
2. E-o kiel kroma lingvo en la EU-/EP-sistemo post la etendigxo 
(de 11 al 16 naciaj lingvoj), kiam necesas limigi la nombron de la 
egalrajtigitaj lingvoj.   
Kontrauxparolis Ch. Sterzing, Verda Grupo en la EP: 
la 5 atendolandoj ne povas havi malplian rajton je sia propra lingvouzo 
ol la aliaj membroj.  Sed li ne klarigis kiel aspektos la afero kun tiuj 
16 naciaj lingvoj. Ne eblis diskuti, ke tia simpligo ne estas nia celo.
Partoprenis 4 AVE-anoj, Heinz Hoffmann, Josef Doerr, 
mi kaj malnova esperantisto kiu reaktivigxis.
Ni povis informi multajn delegitojn, vizitantojn kaj kelkajn jxurnalistojn 
pri Esperanto. 
Mi interkonsentis kun Reinhard Buetikofer, verki artikolon por 
"/" (Schraegstrich) - la jxurnalo de B90/DG. 
La afergvidantino de la Verda Grupo (Green Group) en la Euxropa Parlamento, Vula
Tsetsi, diris ke eblus diskuti pri la lingvaj problemoj kaj prezenti Esperanton 
dum duona horo enkadre de kunsido de la VG.  
22% el la verdaj EP-anoj subskribis intertempe la liston de Germain Pirlot
favore al potenciala uzado de E-o en la EP. 
Do, dum ambaux kunvenoj (Parizo kaj Erfurt) ni sukcesis pasxeti antauxen 
- dank' al multaj helpantoj. 


  • Al la komenco de AVENO
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)