AVENO

Bonvenon al AVENO 20 1999-05

 
AVE
 

Fiksdatoj
Raportoj
Verdaj Partioj
NRO-oj

Bonvenon al AVENO 20

Karaj geamikoj,  elkoran saluton al vi kaj dankon por pluraj tekstoj de la
AVE-anoj. Por la euxropaj verduloj nun estas malfacila tempo, cxar la
Kosovo-Milito superas cxion ajn. Cxu eblas fieri, ke la verdaj partioj en
Francio kaj Germanio estas partneroj en registaroj kiuj enkadre de la NATO
jxetas bombojn al Jugoslavio sen UN-mandato ? Pri gxi nun aperis lavango
da informoj; la interreto montras sian translimecon. En Euxropo ni ne estis
alkutimitaj al militoj dum 50 jaroj.  Sed ni ne foresu, ke en multaj landoj la
homoj suferas pro subpremo kaj milito. Kaj ni forlasu la perfortan vojon
por dauxrigi malfacilan politikon. 
Mi verkis kiel sekretario publikan AVE-Alvokon Kontraux la Kosovo-Milito; 
mi kunmetas gxin kune kun la pozicia teksto pri Paco-Politiko de la 
Verda Grupo en la Euxropa Parlamento.

>> Statistiko de AVE:
71 virinoj, 194 viroj, entute 270 membroj, inter ili
51 membroj de verdaj partioj; krome 87 interesuloj
kaj 16 arhxivistoj. AVE ne estas Verda Partio sed
informa reto de Verduloj. Ni estas partianoj kaj
ne-partianoj, kiuj akceptis la celojn de AVE kaj la
Politikajn Gvid-liniojn de la Euxropa Federacio de
Verdaj Partioj (EFVP), Helsinki (1994).

 
  • Al la Indekso de la AVENO-j
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)

    Kandelstr. 62, DE-79194 Gundelfingen