AVENO

Bonvenon al AVENO 19

eldonita 1999-01
 
AVE
 

Fiksdatoj
Raportoj
Verdaj Partioj
NRO-oj
Negative
Positive

Bonvenon

Karaj geamikoj, mi deziras Cxion Bonan por la Nova Jaro al vi kiel AVE-membro aux interesulo. AVE tre dankas al la multaj leteroj kaj brosxuroj de vi kaj viaj organizoj. Kaj mi tre dankas al tiuj kiuj pagis sian kotizon kaj ecx donacis iom pli.
Ni cxiuj agu por la medio, kiu nutras nin kaj kies parto ni estas. Ni superu la malesperon, kiu emas malaktivigi nin. Ja, jes, estas multaj ekologiaj kaj socialaj katastrofoj sur tiu cxi planedo - sed ankaux restas povumo de la naturo resanigi sin.
Ni povas agi por ebligi katastrofojn - tiu estas la simpla vojo kaj multaj veturas laux gxi: mafiistoj, despotoj, koruptaj oficistoj kaj la indiferentuloj.
Sed ni povas agi ankaux por eviti katastrofojn kaj resanigi la mizerajn situaciojn - tio estas la malfacila vojo. Tamen ni ne estas solaj - multegaj personoj kaj homoj en multaj Neregistaraj Organizoj kaj nekoruptaj oficistoj en Registaraj Organizoj okupigxas pri gxi. Mi sxatus publikigi multe pli da materialo kaj opinioj. 

Statistiko de AVE

Mi dankas al cxiuj kiuj resendis la demandilon kaj konfirmis sian AVE-membrecon. El tio kreigxis nova listo de intersxangxemuloj, uzebla por rekta persona kontakto, kiun mi kunsendas al la AVE- membroj.

Mi dissendas AVENOn 19 al 334 adresoj; el ili 74 ricevas AVENOn per elektronika posxto. El tiuj 334 estas 76 interesuloj; 67 aktivis gxis 1995 kaj ne respondis la demandilon. Do, nun ni estas entute 258 kaj aktive 193 membroj. Ni estas 67 inaj kaj 185 viraj membroj - je kelkaj nomoj mi ne estas certa. 23% el la aktivaj estas membroj de iu Verda Partio: 15 virinoj kaj 30 viroj. Tiu cxi procentajxo estas grava por nia rilato al la Verdaj Partioj. Ni ja celas, ke la internacia korespondado inter la partioj kaj partianoj okazos almenaux parte en Esperanto (La Internacia Lingvo, ILo). Se vi, kara leganto, pripensas igxi Verd-Partiano, mi invitas vin membrigxi kaj kunlabori en Verda Partio. La Verdaj Partioj agnoskos nin - kaj Esperanton - i.a. laux la nombro de partianoj kiuj subtenas kaj uzas Esperanton. En pluraj landoj ne ekzistas Verda Partio pro diversaj kauxzoj, parte ecx ekzistas tiel nomita Verda Partio, sed gxi ne estas agnoskata de la Federacioj de Verdaj Partioj. AVE mem ne estas Verda Partio sed informa reto de Verduloj; ni estas partianoj kaj ne-partianoj, kiuj akceptis la celojn de AVE kaj la Politikajn Gvid- liniojn de la Euxropa Federacio de Verdaj Partioj (EFGP), publikigitaj en Masala/Helsinki en 1994.

 
  • Al la Indekso de la AVENO-j
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)

    Kandelstr. 62, DE-79194 Gundelfingen