AVE ek de sia fondi^go en 1984 partoprenas en la kongresoj kaj konsilioj de la EFVP (E^uropa Federacio de Verdaj Partioj). En la bultena kalendaro de la EFVP nun estas menciita nia renkon- ti^go kaj la AVE-Seminario pri Verda Politiko. Okaze de la lasta konsilio en Helsinki, fine de marto '98, estis diskuto ^cu la Federacio akceptus AVE-n anka^u formale kiel observanton. AVE ne estas partio, do ni ne povas i^gi membro. La EFVP uzas preska^u nur la anglan lingvon (ili ne havas monon por tradukservoj). Kaija Liimatainen kaj mi prezentis tekstojn pri Esperanto kaj verda-temajn tekstojn en Esperanto, ekz-e VERDire kiu dank' al siaj trafaj karikaturoj trovis ^satantojn. Ni parolis kun pluraj delegitoj, kaj tiuj povis sperti, ke Esperanto bone funkcias. Por prezenti AVE anta^u la konsilio mi havis nur 4 minutojn, kaj povis respondi al kelkaj demandoj. Mi devintus pridiskuti anta^ue pli kun la respondeculoj. Pozitive estis 30% de la vo^coj, plejparte el malgrandaj landoj (ekz-e Kartvelio kaj Irlando); krom tio komenci^gis diskuto pri la sola uzado de la angla lingvo en la EFVP; en Afriko, kie la EFVP havas bonajn kontaktojn, ofte la franca lingvo estas uzata. Do, formale mi/ni malsukcesis. Tamen ni povis demonstri, ke Esperanto funkcias kaj ni interkonsentis kun la ^generala sekretario de la EFVP, Ralph Monoe, da^urigi nian kunlaboron. 1998-05-30 en Dresden, okaze de la Germana E-o Kongreso ni kunsidis. Heinz Hoffmann (Dresden) informis pri la kontra^umediaj planoj konstrui novan a^uto^soseon al Prago. Pli bone estas da^u- rigi la trajnan kamion-transporton. Jozef Kriz (Usti nad Labem) informis pri teknika plibonigo de la karbo-elektrejoj, kiuj devas eviti la ellason de sulfur-dioksido - kiu anta^ue dama^gis la arbarojn kaj domojn en Bohemio kaj la apuda Ercmontaro. Li anka^u montris TV-filmon pri la medio-pozitiva agado de junulara laborbrigado en la sablo-^stona montaro la^u la Elbo (^ce^he: Labe). Mi dankas pro ^jurnaloj: Update (EFVP), Puraj Pulmoj de TADEN (nefumantoj), Sana Vivo kaj Esperanto (Lev ^cigiev, Ukrainio), Asistilo (religi-kompara revuo), Hejmoj (esperantaj komunumoj), Jajabo el Sancti Spiritus (Kubo).