AVENO_17: Negativaj aferoj el la tuta mondo

La registaro en Taiwan mal^satas la "nelegalajn" radio -staciojn, kiuj prezentas la politikajn opiniojn. Nova le^go tre subpremas tiajn amas-komunikilojn, kiuj servas por plia demokratiigo. Bv-u peti de la taiwan-a registaro (al la ministerio por eksterlandaj aferoj: eyes@mofa.gov.tw) ke ili akceptu la liberan parol-rajton (Verda Partio de Taiwan, APC- reto)

La urbo Fukuoka en Japanio planas artefaritan insulon (401 ha) anta~u la tajda strando; tiel detruos la ekosistemon tie. (H. Tanaka)

Pro la halogenizitaj kemia^joj (ekz-e Freon) kiuj vapori^gas en la stratosferon kaj pro la klimataj kondi^coj la ozon-kontento estas reduktita je 40% en la arkta regiono, e^c pli grave en la sud-polusa regiono. Necesas haltigi la produktadon kaj uzadon (finfine anka~u en la medicino) de tiaj helpenzoj. (Nature'97, Vol.390, 214)

En Kyoto la ^statoj ne sukcesis akcepti da~urigeblan vojon je reduktita uzado de oleo kaj karbo. La avera^ga procenta^jo de redukto ^gis 2012 je 5% estas tro malalta. La verdulojn prezentis Heidi Hautala, MEP, el Finnlando. (Update de EFGP)

La gente^hniko progresas en "^ciuj!" sferoj. Plantoj, mikroboj kaj bestoj estas ^san^gigitaj genetike - parte oni povas kompreni la strebojn, se temas pri genetikaj malsanoj (^cu iu de tiuj jam estas savebla - mi ne scias ?). Diskutindas la etikaj problemoj, ^cu ni rajtas tiel profunde ^san^gi la genetikan originala^jon ? La kritikuloj anta~uvidas riskojn, kiuj similas al la nehaltebla nuboj de ^Cernobyl. Ekz-e povus esti, ke rezistoj je antibiotenzoj plii^gos. La EP-Verduloj verkis mocion por la EP kiu pritraktas la etikajn kaj le^gajn vidpunktojn rilate la gen-manipulado kaj artefarita fertilizo.

Kvar landoj (Britio (33%), Germanio (33%), Italio (21%) kaj Hispanio (13%)) evoluigis kaj nun decidis konstrui la t.n. Eurofighter (E~uro-batalando). Unu de la decidaj punktoj estis la laborlokoj; tamen, je tiu ^ci sumo (33 Mrd. DMK) sole por Germanio (mendo de 140 ^casaj kaj 40 bomo^jetaj aviadiloj), oni povus krei pli multajn laborlokojn en publika trafiko kaj uzado de da~urigebla energio.

Krom tio la reduktado de krizoj fare de OSKE povus pli efike uzi parteton de ^ci tia monsumo.

La nuna EU-le^go pri malfermo de la kurento-merkato signifas, ke lokaj profitoj a~u pagoj favore al la komunumo redukti^gos. Pro tio surlokaj (pli) medi-konformaj produktadoj - pere de vento, akvo, kaj fotovoltaiko - spertos malavanta^gojn. Restos eble pagado por la dratoj.


[KOMENCO] [-] [AVENO-
INDEKSO] [+]