AVENO_17: Verda Politiko - Tekstoj

Tradukindaj Tekstoj Ekzistas pluraj tradukindaj tekstoj - bv-u sinprezenti al la AVE-sekretario tradukistoj el la angla, franca a~u germana (senpage). De la E~uropaj Verduloj ni ricevis Rezolucion pri okupo, kion verkis la "Verda E~uropo-Pinto pri Okupo" en Luksemburgo je la 8-a de Novembro 1997. La temo estis: "Okupo - Solidaro - Ekologio - Demokratio" La teksto - du densaj pa^goj - estas angle, eble anka~u germane. Krom tio ni havas diversajn temajn informilojn: pri ekologia ekonomio; pri trafiko-poltitiko; kaj la Komuna Verda Manifesto por la E~uropaj Balotoj 1999 - la celoj koncize:
  • Ekonomiaj kaj socialaj reformoj direktantaj al evoluo da~urigebla por la naturo kaj la homoj.
  • Interplekto de merkato, medio, sekureco kaj Homaj Rajtoj enkadre de konstitucia procedo.
  • Altaj standardoj kiuj difinas la viv- kvaliton en ekologio, sociala vivo kaj Homaj Rajtoj.
  • Solidareco, garantiitaj Homaj Rajtoj por ^ciuj kaj ne-militaran eksterlandan politikon por sekurigi pac-plenan kunekzistadon.
  • Plibonigitaj strukturoj por demokratia partopreno je politika decidigo.

    La E~uropaj Verduloj laboros politike favore al tiuj celoj - kontra~u kreskantaj e~uro-skeptikeco kaj naciismo.

    ^Cu iu pretas traduki unu de tiuj tekstoj en Esperanton ?


    [KOMENCO] [-] [AVENO-
INDEKSO] [</FONT>]