AVENO_17: Pri la Verdaj Partioj, Februaro 1998

Printempe 1999 okazos la kongreso de E~uropa Federacio de Verdaj Partioj (EFVP) (29 partioj el 27 landoj) en Parizo. Tie AVE certe partoprenos per informa tablo. ^Cu ni anka~u povus prezenti Esperanton en konciza kurso ?
Ni ricevis la sekvan mocion de Charly Dumont por la okazo de la kongreso de la E~uropaj Verduloj, printempe 1999 en Parizo:

Post kompleto da vo^cdonoj favore al Esperanto la komisiono Esperanto de "Les Verts" (la francaj verduloj) stagnas. Kial ? ^Cefe ^car oni ne volas fari praktikajn pa^sojn, kiel la sistema sendado de dulingvaj tekstoj (franca kaj esperanta) al eksterlando. Ne provante politikon favore al Esperanto, ni ^ciam restos malanta~u la angla lingvo. Tial ni proponas la sekvan mocion en direkto de la verduloj: Por eviti neutilajn kaj vanajn elspezojn la CNIR de Les Verts decidas:

  • La unua lingvo de la kongreso estos la angla.
  • Tiuj kiuj ne volas paroli la anglan, rajtas uzi siajn gepatrajn lingvojn; sed por ^spari kreskantajn kostojn por interpretistoj, ili estos interpretataj en Esperanton.
  • ^Car nun estas sufi^ce da tempo por lerni Esperanton, post lernado oni povus kompreni la esperantan tradukon.

    La "Haifa Connection" estas nova verda partio en Israelo; ilia celo estas gardi la naturajn resursojn.

    Je balotoj en Hamburgo, Germanio, la Verduloj ricevis 13,9% en '97 (post 13,5% en '93) - ili nun regas koalicie kune kun la SPD.

    En Germanio 1998 estos federacia baloto; Ligo 90 /La Verduloj alstrebas koalicion kun la SPD por ^san^gi la politikon al pli da~urigeblan, pli socialan kaj favore al pli bona divido de la laboro. Ni volas enkonduki eko-impostojn por redukti la kromajn kostojn de la labor-lokoj. Kune kun la enkonduko de la E~uro- mono necesas harmoniigo de la imposto-sistemo por eviti perdon de impostoj fare de la ri^culoj kaj grandaj entreprenoj "tutmondaj ludantoj". La Tobin-Takso kiu taksprenus de devizo- movoj kaj aliaj tutmondaj taksoj (ekz-e por aviadila kerozeno) donus financan bazon al la UN-oj. Por T.L. necesus tutmonda imposto-sistemo !

    En Meksikio la verda partio PVEM faras dinamikan politikon rilate la protekto de la rajtoj de la indi^genoj.

    En Norvegio en '97 oni elektis pli "verdan" registaron; la medio-ministrino nomi^gas Guro Fjellanger. (Claude Rouget)

    En Ukrainio la Verda Partio estis registrita por la parlamenta baloto en marto 1998.

    AVE deziras rimarkeblan sukceson por ^ciuj verdaj partioj.


    [KOMENCO] [-] [AVENO-
INDEKSO] [+]