AVENO 17

AVE-Nova^joj Februaro 1998

Karaj Amikaj Verduloj,

mi salutas vin ^ciujn okaze de la jarfino (almena~u la~u la kristana kalendaro) kaj deziras sukceson en via laboro kaj bonfarton. AVE estas reto por tiuj, kiuj laboras en kaj ekster la verdaj partioj favore al ekologio kaj socio. Nia filozofio estas (ekde la fondi^go de AVE en 1984): Realigo de pensado kaj agado la~u la principo, ke la vivo kaj ne la homo devas esti la centra kaj pivota punkto de ^ciu evoluo sur tiu ^ci planedo. Esperanto kiel internacia komunikilo per siaj ecoj lingva ne~utraleco, mondvasta aplikebla facileco adekvatas al la ekologia principo "Eta estas bela". Niaj konkretaj programeroj paralelas al la "Programaj Gvidlinioj" (Masala ^ce Helsinki, 1993) de la EFVP (E~uropa Federacio de Verdaj Partioj). Statistiko de AVE: 242 individuaj membroj, el tiuj 62 virinoj; en Afriko 6, Ameriko 14, Azio 10, A~ustralio 13, E~uropo 199. 35 estas membroj de iu verda partio. Do, la nombro de ekologie kaj sociale konsciencaj esperantistoj pli kreskas; paralele nia estimo je niaj amikaj verduloj same kreskas. Kaj ni kunlaboras kun verdaj partioj, kies membroj ni ( 15% de AVE-anoj) estas, respektive kun federacioj de verdaj partioj (E~uropo kaj Ameriko). Je la Konsilio de EFGP 1998-03-28 en Helsinki okazos diskuto kaj espereble akcepto de AVE kiel observanta grupo enkadre de EFGP. Mi veturos tien kaj petis AVE-anojn el Finnlando, Svedio kaj Estonio helpi je informado. Krom tio ni kunlaboras kun aliaj Ne-Registaraj Organizoj en Esperanto (SAT, TADEN, BEMI, Vegetaranoj) kaj kun ne- esperantistaj NRO-oj en aliaj lingvoj. Manfred Westermayer, nuntempa sekretario de AVE.

Reen al la Hejma Pagxo

AVENO-Indekso


Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE) - Kandelstr. 62, D-79194 Gundelfingen
Email: m.westermayer@3landbox.comlink.apc.org