AVENO_16: Resursoj '97

Atmosfero kaj klimato: troa uzado de fosiliaj brula^joj, kio ka~uzas ^san^gon de la monda klimato; dezertigo pere de forhakado de arbaroj.

Ozon-tavolo: ankora~u da~ura uzado de gasoj (FKKH (fluor-klor-karbon-hidridoj), k.s.) detruas la ozon-tavolon en la stratosfero, kiu protektas la vivantaron kontra~u la vivdan^geraj kosmaj UV-radioj.

Industrio-landoj: raboforma depreno de resursoj el aliaj partoj de la mondo. Rapida evoluo kutime ne estas da~uripova.

Akvo: La Aral-Maro en Centra Azio suferas pro depreno kaj neracia uzado de la riveroj. Industria kaj agrikultur-kemia malpurigo de la riveroj, lagoj kaj maroj endan^gerigas la vivanta^jon tutmonde. Venenigo de la akvo estas reala ofte, nur la graveco diferas. Mi donas kelkajn ekzemplojn: - Produktado de oro helpe de hidrargo kaj cianido. - Paperfabrikoj sen pritraktado de la elfluanta ruba^jo endan^gerigas la plej grandan resurson de dol^ca akvo, la Baikal-Maron; sed anka~u en Usono (^stato Florida) oni uzas malkonvenan kaj neda~uripovan metodon kaj tiamaniere poluas la akvojn. - Uzado de herbicidoj en landoj kun intensa agrikulturo. - For^jeto de sterko en la akvon de riveroj a~u en la maron (en Hongkon- go kie nur duono de la mastrumaj elflu-akvoj estas traktataj kaj e^c plejmulto de sterko de porkoj kaj kokinoj estas ^sutataj en la akvon ("Trends in Analytical Chemistry" vol. 16, pp. 180ff (1997)). Multaj NeRegistaraj Organizoj (NRO) batalas por la protekto de la akvo. Plej konata estas Greenpeace, kiu agas mondskale je la plej gravaj ekzemploj; tamen necesas agado sur landa kaj loka nivelo por savi la medion kaj plejmulto de AVE-anoj faras tian laboron.

Tia ekzemplo estas "La Israela Unio por Medio-Protekto" kies membroj batalis sukcese kontra~u la poluado de Kishon-rivero fare de Haifa Chemicals. Ilia adreso: Adam Teva V'Din, 21 Shneyour Street, IL-63326 Tel Aviv; e- posxto: iued@netvision.net.il

Biodiverseco: ekstermigo de specoj de fla~uro kaj fa~uno. Gen-te^hniko: miksado de genetika informo inter la klasoj da vivanta^joj - kelkaj riskoj estas jam konataj.

Ekzistas nordgermana fabelo: Malri^ca fi^sisto kaptas miraklan fi^son, lasas ^gin vivanta. La fi^so permesas deziroj al li. La edzino havas ^ciam pli altajn dezirojn. En la sekva tempo ili jam posedas kastelon. Finfine ^si deziras ke ili estu same kiel Dio. La fabelo fini^gas, ke la geedza paro denove sidas malri^cece anta~u sia kabano.

Nuklea Te^hniko kaj Armiloj: kiuj endan^gerigas rekte grandajn regionojn kiel efektive la tutan mondon; jam dekomence pere de nuklea rubo: Ruslan-do (plurloke), ^Cinio (Lop Nor), Sellafield (Britio), La Hague (Francio), Pacifiko, Usono (Hanford).

Politikaj Solvoj (ne nur por EU): Kelkajn ekzemplojn mi jam menciis supre.

Eko-impostoj: Nun la komisiono de la E~uropa Komunumo decidis, ke ekologiaj impostoj estus eblaj. Do, impostoj por la uzado de energio (precipe fosilia) havus la efikon ke krei^gus pli da laborlokoj por konstrui la rimedojn; kaj ke la fosiliaj resursoj estos uzeblaj pli longe. Mi opinias, ke ekz-e necesas mondskala impo^sto favore al la UN- oj je aviadila keroseno.


  • Reen al la AVENO-Indekso