AVENO_16: AVE - Raporto el Stuttgart '96

Okazis AVE renkonti^go enkadre de la EU-Esperanto kongreso pentekoste '97 ((1997-05-19) en Stuttgart. Krom la memprezentado de la 15 ^ceestantoj estis raportoj: Okaze de venonta UK en suda francio ni apelaciis al UEA kaj la~utlegis en la plena kunsido de EEU-kongreso: Ni, membroj de AVE, ^gojas, ke UEA ne enmetis ta~urobatalon en la programon de la Valenci-a UK inter la lokajn vidinda^jojn. Dum nia kunsido okaze de la EEU en Stuttgart ni konsente akceptas la saman sintenon por la UK en Montpellier. Tia decido kongruas kun nia gvidlinio: "la vivo kaj ne la homo devas esti la centra kaj pivota punkto de ^ciu evoluo sur tiu ^ci planedo". La spektaklo de ta~urobatalo humiligas fortajn junajn bestojn por plezuri homan ludemon. LLK-ano de Montpellier diris al mi poste, ke unue ta~urobatalo en suda francio estus ludo kune kun la bestoj kaj ne humiligo (^cu prave ?), kaj due, ke tian spektaklon ili ne enmetos en la programon.


[KOMENCO] [-] [AVENO-
INDEKSO] [+]