Raporto el la Verdaj Partioj: Renkontigxo de komunumaj verdaj konsilistoj, 21-a de junio 1996 en Vieno La renkontigxo okazis en la urbodomo de Vieno. Estis ekspozicio de verdaj projektoj, rilate al uzado de akvo kaj informajxoj de la Vienaj Verduloj, ekz-e projekto de civitana oficejo, por inform-intersxangxo kun la urba administracio pere de la elektronika reto; krome komputor- programo pri simulado kiel efikos eko-impostoj al la ekonomio de Aux- strio. Paroladoj estis de Susi Jerusalem kaj Peter Pilz, la cxefaj kandidatoj de la Vienaj Verduloj. Gravaj punktoj estis la efikoj de la Maastricht- kontrakto: - Malmola krado rilate al la sxtataj sxuldoj, inkluzive de la landaj kaj komunumaj institucioj. Auxstrio rajtas havi 3,0% pli da novaj sxuldoj, sed de tiuj jam 2,7% bezonos la sxtato mem; tio signifas, ke por la fede- raciaj landoj kaj la urboj kaj komunumoj restos nur 0,3%. - Simile kiel en aliaj grandurboj ankaux en Vieno ekzistas granda procen- tajxo de senlaboreco, ekz-e 25% el la gejunuloj. Laux la Verduloj devus esti investoj en ekologie pozitivaj teknikoj. - Administracioj devas igxi pli svelta; decidoj devus esti farotaj malpli centralaj; tio gvidus al pli bona uzado de la homa resurso kaj pli da gxojo je la laboro. - Komuna regiona politiko devus stabiligi la komunumojn; ankaux rilate al internaciaj regionoj; ekz-e Vieno, Brno kaj Bratislavo. - Uzado de Internet aux APC-reto (Alternativa kaj Progresiva Komunikado) por intersxangxi novajn projektojn kaj spertojn. Leolucca Orlando, urbestro de Palermo, parolis pri la fonoj de mafio. Ma- fieco devenas el malgxusta kompreno de la bazaj kategorioj: familio, ami- keco kaj honoro. Mafieco sxangxis tiujn valorojn en la negativon. Li volas denove pozitivigi tiujn valorojn kaj kongrua evoluo de la "ambaux radoj" en la urbo (administracio same kiel ekonomio kaj kulturo). En Sicilio oni demandas kamparane "al kiu vi apartenas ?". Devus esti pli komuna sento al la tuta komunumo kaj urbo. Kontrauxe al "normala" krime- co, kiu cxiam laboras kontraux la sxtato kaj jurisdikcio, mafieco cxiam pendigxas je sxtato kaj jurisdikcio. Cxefan rolon ludas la anonimeco de la bankoj; kiuj funkcias kiel helpanto de la mafio je "lavado" de "malpu- ra" mono. La devizo de Leolucca estas la normaleco; li uzas la bildon de "La vivoplenaj okuloj de viva fisxo". Li ne promesas miraklojn; lia politiko funkcias pere de "malgrandaj pasxoj". La uzadon de lernejoj fare de du diversaj klasoj antauxtagmeze kaj posttagmeze li sxtopis. La urbodomo estas malfermita por la popolo - li ecx malfermis dum sabata nokto - kiel manifestacio de la komunuma sento: "La urbo estas de Ni kaj ne de la Cosa Nostra" (venis pli ol 30.000 civitanoj por subteni tion). Aliaj celoj estas la integrado de eksterlandanoj - en Palermo jam bona tradicio, cxar unu el la urbaj sanktuloj estas el Afriko; kaj cxefe la redukto de la diferenco inter malricxuloj kaj ricxuloj. Por subteni tian civitanan politikon Palermo ricevis monon de la Euxropa Unio. Grava sukceso estas la partopreno de la Verduloj en la registaro enkadre de la balot-ligo "Olivujo". Poste diskutis svedo kaj sviso (Lucius Teiler) - li opiniis, ke ankaux la Verduloj ne estas cxiopovaj; kaj la flankefiko de la malpli centralizata administracio signifus malpli da demokrata influo. Ni akcep- tis per aklamado la peton de Sam Jordan el Washington D.C., la cxefurbo de Usono, subteni la penon por ekhavi la normalajn civitanajn rajtojn kaj demokrata urba administracio. Posttagmeze estis kvar laborstagxoj: La rolo de la urboj en Euxropo. Maastricht kaj la financa krizo de la urboj. Verdaj konsilistoj en malgrandaj urboj kaj vilagxoj. Verda reto de euxropaj urboj.