AVENO_15: AVE - Renkontigxo en Prago '96


81-a UK en Prago:
Unue ni uzis la novan eblecon, kion disponigis la fakdelegito de UEA,
Amri Wandel, nome senpagan budon por informi la esperantistan publikon
pri AVE. Tio montrigxis tre utila kaj kelkfoje ni ecx estis triope (tri
diversaj fakoj) en la budo. 

Raporto de la AVE-renkontigxo en Prago '96
29 partoprenantoj el Ameriko kaj Euxropo cxeestis je la renkontigxo de
AVE, kio okazis lunde posttagmeze (1996-07-22). Komencis per raporto de
la sekretario, pri la agado enkadre de Euxropa Federacio de Verdaj
Partioj (EFVP) kun kiu AVE havas bonan kontakton. Tamen montrigxis je
interparoladoj en Vieno, okaze de la 1-a kongreso de la EFVP (bv-u vidi
sube) kie AVE havis inform-standon, ke la scio pri Esperanto ne estas
suficxe ampleksa.
La AVE-anoj intencas plidauxrigi la sistemon de salutleteroj al verdaj
politikistoj en iliaj gepatraj lingvoj. 
La interkonatigxo de la AVE-anoj bone montris la diversecon kaj same la
unuecon de la verda movado ene de la esperantistoj.
Informo estis pri la dauxra katastrofo, kiu regas en la regiono cxirkaux
la Aral-maro pro la neracia depreno de akvo el la du alfluantaj riveroj
por akvumi koton-kampojn kaj same neracia uzado de agrikulturaj kemi-
ajxoj. Murodkul Rozikov, kiu cxijare ne povis cxeesti, sendis valorajn
informilojn pri la nuna agadplano de UN-evoluprogramo (UNDP). 
Alia kriza regiono estas la rusaj insuloj de la Aleutoj. Tri virinoj
fondis AMIQ-instituton por helpi al dauxrigebla evoluo en tiu cxi regio-
no. Alimaniere estus perdo de la biodiverseco, ne nur sur la insuloj sed
pli grave en la cxirkauxanta Bering-maro pro tro-fisxado kaj cxasado de
mar-mamuloj.
Agadpunkto de AVE estis la besto-rajto, kiun prezentis Anita Altherr. Gxi
ampleksas de loka iniciativo gxis euxropa nivelo, ekz-e kontraux tauxro--
batalo, cxasado de migrantaj birdoj kaj plurtaga transporto de bucxotaj
bestoj. Norina Cijan petis nin protesti kontraux la birdokaptado (i.a.
kantantaj birdoj) je la Konsilaro de la Regione Friuli Venezia Giulia,
Piazza Oberdan 6, It-34100 Trieste (Italio). (Bv. skribi tien kaj noti
ankaux la alvokon de Ute Haas - kiu celas pli gxenerale al la enkonduko
de Bestaj Rajtoj en la Mastrihxtaj Traktatoj (je la fino).
La subskribojn de partoprenantoj de la 80-a UK en Tampere por mondvasta
malpermeso de grund-minoj (eksplodiloj kontraux homoj kaj bestoj) estis
senditaj al koncerna adreso de UN-oficejo en Genevo.
Bedauxrinde la sxtatestroj nur malpermesis la senmetalajn minojn. Nun
necesas nova strategio. Ekz-e interparoloj de akci-posedantoj je Daim-
ler-Benz, kiu krom auxtomobiloj (Mercedes) ankaux produktas minojn
kontraux tankoj. AVE subtenas tiun cxi agadon de RIB (Armad-oficejo,
Germanio) kaj de pluraj aliaj iniciativoj. (bv. vidi sube)
Pri tute alia afero temis rilate la konkurenco por AVE pere de la nova
asocio TADEN (nefumantoj esperantistaj). Ni ricevis bultenon de tiu cxi
nova organizo "Puraj Pulmoj", kiu enhavas sciencajn kaj privatajn inform-
ojn kaj alternativojn (ekz-e konversio de tabak-kultivado al oleosemoj,
ktp.). Kontakto: Georgo RADA, Rybalkova 1029, BL.645, CZ-43401 MOST.
Kompreneble AVE ankaux estas kontraux la poluo de la aero. Mi ecx ne
miras, ke tiu cxi TADEN devenas de norda bohemio, kie la poluo de la aero
pro bruligo de bruna karbo ne nur kauzis pulmo-malsanon sed ankaux arbar-
mortadon en la Erc-montaro (norda limo inter Cxehxio kaj Germanio). Tie
trovigxas resto de arbaro konsistanta el trunkoj. Se oni devas bruligi
tiun cxi karbon, tiam necesas uzi pli bonaj filtriloj kaj lavado de la
fumgasoj. Pluraj AVE-anoj dubis, cxu tiu cxi nova asocio vere necesas,
cxar tiamaniere niaj fortoj estas dividataj. Tamen, cxiu havas la rajton
fondi asocion.  Do, la AVE-anoj sentis la neceson plifortigi la varbadon
por plibonigo de la aero. Nuntempe estas aktuala temo en pluraj landoj,
kie fumantoj rajtas fumi. 
Memrespondeco estis plurfoje admonita; ne nur suficxas respondece agi mem
- ankaux en la politikan sferon ni devas enmeti niajn proponojn. 
Post vigla diskuto de tiuj temoj sekvis diversaj informoj:
Lev Medvedev pri sia projekto Etno kaj Kulturo (pr. Mira 196-44, RUS-
129128 Moskvo; e-posxto: soceco@glas.apc.org
Tatjana Auderskaja el Odesso invitis 1-e por internacia (E-o) infan--
junulara naturprotekta tendaro kaj 2-e pri ekologiaj ekskursoj al la
natura rezervejo "Delto de la Dnestro". Sxia adreso: ul. Korolenko 5-B,
kv.26, UA-270100 Odessa (Ukrainio); e-posxto: loz@loz.intes.odessa.ua  
August Kilk pri sia internacia Spirita Centro Amo (cxefajn valorojn de
homa vivo, unueco de la religioj, naturproksima vivmaniero kaj perfektigo
de tuthoma personeco) enkadre de feria seminario: Str. MERE 83-3, EE-2126
VOSU (Estonio), tel.: 232-99114

Planita estis AVE-seminario pri verda politiko kaj sperto de naturo
('98). Bedauxrinde la inviton de H.Marinov al Bulgario ne estis akcepti-
ta, anstataux tio ni nun planas je Larzac, apud Montpellier, kie estos
la 83-a UK ('98). Ges-oj Sion pretis organizi la lokon.
Cxu AVE-anoj renkontigxos oficiale en Adelajde (UK '97) ankoraux estas
necerta; cxar neniu de la cxeestantoj povis diri, ke li/sxi cxeestos tie.
Mi petas AVE-anojn, kiuj intencas veturi tien, kontakti min, la AVE--
sekretarion, pri tio. Dankon al Terry Manley, 67 Cobran Rd., Cheltenham,
NSW 2119 (Australio); li pretas helpi surloke, kvankam li certe ne havos
multe da tempo.
La AVE-renkontigxo '97 estis planata okazigxi enkadre de la Euxropa
Kongreso de Esperantistoj en Stuttgart, pentekoste.


  • Reen al la Komenca Pagxo de AVENO