Argumentoj 42 – 65 kaj novaj (2011): 108 - 113


Ĝeneralaj ret-paĝoj kaj uzitaj fontoj pri la atom-rubaĵo:

Studaĵo "Mito Atomenergio" de la Fonduso Heinrich-Boell, (ĉ. III.3).

Verdpaca informilo "Atom-Rubaĵo fina traktado nesolvita".

Verdpaco-dosiero kun ĉiuj faktoj pri la re-pritraktado de atom-rubaĵo.

(de*) Informoj de Verdpaco pri la koncepto stoki atom-rubaĵon en Kastor-Konteneroj kaj intertempaj stokejoj.

Broŝuro de ausgestrahlt.de kun demandoj kaj respondoj pri la atom-rubaĵo.

Konciza info kaj kroniko pri la planita fin-atomrubaĵa stokejo Gorleben.

Informoj de la civitana iniciativo Luechow-Dannenberg.

Ampleksaj informoj kaj ekspertizoj pri la planita fin-atomrubaĵa stokejo Gorleben.


#42 Atomrubaĵ-amasoj

Atomenergio kreas senliman kvanton da atomrubaĵo.

Ĉirkaŭ 12 500 tunoj da altradioaktivaj forbrulitaj brulelementoj ĝis nun amasiĝis en germanaj atomcentraloj. Ĉiujare alvenas pliaj ĉirkaŭ 500 tunoj. Plus plurmil kubmetroj da ete kaj meze radioaktiva rubaĵo. Plus ĉio, kio eniras en aeron kaj akvon. Plus la restaĵoj el recikligo. Plus la ruba ŝutmonto el urania minekspluatado. Plus la riĉigita uranio el la riĉigejo. Plus la atomenergiaj instalaĵoj mem, ĉar ankaŭ tiujn oni iam devos „elimini“.


Pliaj Informfontoj:
dauro
prognozoj
fina stokejo

#43 Elimino-mensogo

Eĉ ne unu gramo da atomrubaĵo estas sendanĝere eliminita.

Por freŝtenado de nutraĵoj“ ĝi servus – per tiaj promesoj meze de 1950-aj jaroj ekspertoj flankenŝovis kritikajn demandojn pri elimino de atomrubaĵo. Sen zorgi pri la eliminproblemo, ili konstruis unu reaktoron post alia. De la multaj milion-tunoj da radianta restaĵo, ĝis hodiaŭ eĉ ne unu gramo estas sendanĝere eliminita.

Laŭleĝe en Germanio tute ne estas permesata funkciigi atomcentralon, dum la elimino de atomrubaĵo ne estas certigita. Kiel „elimino-antaŭzorgo-pruvo“ servis laŭelekteaŭ

- la tralasiva atomrubejo Asse II kun disfal-danĝero

- aŭ esplorado en la saltavolo Gorleben

- aŭ la konstruo de reciklig-uzino Wackersdorf

- aŭ atomrubaĵ-transportoj eksterlanden

- aŭ aktuale la „ordigita“ portempa deponado de konsumitaj brulelementoj en „Kastoro“-ujoj en surteraj haloj.


Pliaj informoj kaj fontoj*:
Artikolo de "Spiegel" pri la funkcio de la atom-rubaĵa stokejo Asse II kiel konfirmo de fintrakto por atomcentraloj.

Informfontoj: Oficiala informilo por la urba distrikto Karlsruhe, 1995-09-23 (sen URL)
Mycle Schneider pri tutmonda atomenergio por la Verduloj Berlino (p.4)

IPPNW

#44 Teknike ne solvita

Findeponado ankoraŭ ne estas solvita, eĉ ne teknike.

Eĉ 70 jarojn post la eltrovo de nukleofendiĝo ankoraŭ ne klaras, kiel necesus deponi alte radioaktivan restaĵon, por ke ĝi ne iĝu danĝero por homo kaj medio – kie ajn.

Alie ol la atomlobiistaro volas konvinki, multaj sekurec-demandoj koncerne findeponejon estas daŭre tute sen respondoj. Ekzemple antaŭ nelonge Usono distanciĝis de sia findeponejo-projekto en montaro Yucca, pro gravaj danĝeroj por homo kaj medio. La sveda koncepto de findeponado en pragranito ankaŭ troviĝas antaŭ sia fino (vidu ankaŭ #61). Kaj kio koncernas la saltavolon en Gorleben: Ĝi grandamplekse dronis en grundakvo. Laŭ la spertoj pri akvo-enfluoj en la atomrubejon Asse II, pluaj diskutoj pri „taŭgeco“ de Gorleben kiel findeponejo vere ne necesas.

Pliaj informoj kaj fontoj*:
Artikolo de la ĵurnalo "anti atom aktuell" pri la debato super sekureco-kriterioj kaj la esplor-minejo en la sal-tavolo Gorleben.

Komentario de la Federacia Oficejo Pri Radiado-Protekto pri la asertoj de la atom-lobio, ke la fin-trakta problemo estus "solvita".

Informfontoj:
Gorleben
contratom.de
heise
TV
taz

#45 "1 000 000 jaroj"

Atomrubaĵo estas radianta danĝero dum miliono da jaroj.

Ĝis la radiado de radioaktivaj restaĵoj el atomcentraloj ĝis malgrava nivelo reduktiĝis, daŭras ĉirkaŭ milonon da jaroj. Tiel longe necesas deteni la atomrubaĵon de homo kaj biosfero.

Se neandertalaj homoj mallonge antaŭ sia forpereo estus ekspluatintaj atomcentralojn kaj enfosintaj sian atomrubaĵon ie, la restaĵoj mortige radius ankoraŭ hodiaŭ – kaj ni devus scii, kie sub ajnaj cirkostancoj ni ne fosu.

Pliaj informoj kaj fontoj*:
Rekomendoj de la Laborcirklo Elektado-Metodoj Fintraktaj Lokoj (AkEnd), 2002. Fonto: p.43

#46 Atomrubejo Asse II

La prova findeponejo Asse II dronos jam post 20 jaroj.

126 000 barelojn kun atomrubaĵo eliminis atomindustrio kaj atomesploristoj inter 1967 kaj 1978 preskaŭ senkoste en la „prova findeponejo“ Asse II. Ekspertoj insiste asertis, ke la iama salminejo estus dum jarmiloj sekura, akvo-enfluoj ne eblus..

20 jarojn poste fluas ĉiutage 12 000 litroj da akvo en la minejajn galeriojn. Intertempe la unuaj bareloj estas tralasivaj, la minejo disfal-danĝera.

La sanigkostojn – laŭdire 2,5 miliardojn da eŭroj – pagu kompreneble ne la kaŭzintoj, sed la impostpagantoj. Speciale pro tio la tiam regantaj partioj CDU kaj SPD en jaro 2009 modifis la atomleĝon.

Asse II oficiale validis kiel „testprojekto“ por planata granda findeponejo en la saltavolo Gorleben.

Pliaj informoj kaj fontoj*:
Informoj de la civitana iniciativo "Agado por Senatoma Asse"

Informoj de la Kunordiga Ciklo pri Asse II.

Konciza informo kaj kroniko pri la planita atomrubaĵa fin-stokejo Asse II.

Informoj de la civitana iniciativo „aufpASSEn“ (= atenti).

BfS - fina stokejo , kaj tie Asse
Informoj, dokumentoj, ekspertizoj kaj pozicioj de la Federacia Oficejo por Radiado-Protekto pri la "Esplora finstokejo" Asse II.

Verdpaca dosiero "PSA en atomstokejo Asse". (PSA: Plej Granda Supozebla Akcidento)

(de*) Aktonoto de 1964 pri la inspektado de la minejo Asse II.

(de*) Informo de la germana pres-agentejo (dpa) de 1963 pri la asertita taŭgeco de salaj kuŝejo-tavoloj, kiel Asse, por finstokado de atoma (radioaktiva) rubaĵo.

Informfontoj:
AP, 2008-09-02: "Sekurigo de la atoma rubaĵo iĝas vetkuro kun la tempo".
Federacia Grund-Esplora Oficejo, presidanto Martini, "Raporto pri la demando de eblecoj de la subtera finstokado de radioaktivaj rubaĵoj" (reduktita versio, 1963-05-15.
FCIT (Septembro 2006): Ekspertiza pozicio pri reprenado de la en la minejo Asse II finstokitaj radioaktivaj rubaĵoj; verkita de Fichtner Consulting & IT.
GSF (2002): Fina raporto "Determino de la nuklid-specifa radioaktiva inventaro de la minejo Asse".

newsclick.de

#47 Neniu findeponejo

Mondvaste ĝis hodiaŭ ne ekzistas sekura findeponejo por alte radioaktiva rubaĵo.

Findeponejo por atomrubaĵo estu loko geologie stabila dum tre longa tempo. Ties ĉirkaŭaĵo plejeble ne kemie reagu kun endeponita rubaĵo kaj ties ujoj. La loko situu malproksime de biosfero, de eblaj krudmaterialo-fontoj kaj de homaj influsferoj. La regiono ne havu senakvigo en maron.

Mondvaste ĝis nun neniu trovis tian lokon. Ĉu ĝi ekzistas, estas pli ol dube.


Pliaj Informfontoj:
Kastor en saltavolo Geologia esploro - kaj kiel politiko agas:
Politiko aŭskultas ankaŭ kritikajn sciencistojn, sed ne respektas iliajn postulojn.

#48 Sankta Floriano

Neniu volas havi la atomrubaĵon.

La ruĝa-verda germana federacia registaro kaj la kvar grandaj energikonzernoj interkonsentis en junio 2000, portempe deponi la konsumitajn brulelementojn ĉe la atomcentraloj. Tio kaŭzis gravajn argumentproblemojn por ne malmultaj atomadeptoj kaj atomfavorigantaj lokaj politikistoj inter Brunsbüttel kaj Ohu. Ili postulis, ke la atomrubaĵo neniukaze estu deponota en sia najbareco. Sed la reaktoro (kiu enfluigas monon en komunumajn kasojn) nepre plu funkciu.


Informfontoj:
Philippsburg
Intertempaj surteraj stokejoj

#49 Ruzaĵo pri „Kastoro“-ujoj

Atomrubujoj estas nur nesufiĉe testitaj.

Oni asertas, ke „Kastoro“-ujoj estas sekuraj. Sed ne ĉiu modelo estas vere reale testata. Ofte falas kaj brulas nur malgrandigitaj modeloj. Aŭ estas nur komputilaj simuladoj.

Sed foj-foje ties rezultoj nur malbone respondas al la realo. Tiel en printempo 2008 ĉe nova „Kastoro“-tipo. Tiam la produktinto enkondukis „libere elektitajn parametrojn", por ke liaj praktikaj kaj teoriaj mezurrezultoj pli bone koincidu. Tio malplaĉis eĉ al la germana federacia oficejo por material-esploro. Ĝi portempe rifuzis la permeson. Pro tio en 2009 ne povis okazi „Kastoro“-transporto.

Pliaj informoj kaj fontoj*:
Kunmetaĵo de la civitana iniciativo Luechow-Dannenberg pri la temo "Sekureco de Kastor-Konteneroj"

Informoj de Verdpaco pri la koncepto stokadi (radioaktivan) atom-rubaĵon en Kastor-konteneroj kaj intertempaj stokejoj.

Informfontoj:
taz pri estonteco

#50 Recikligo-mensogo

La tielnomata recikligo de brulelementoj kaŭzas ankoraŭ pli da atomrubaĵo ol antaŭe.

Reciklig-instalaĵo“ - tiu vorto iomete similas al „reciklig-stacio“. Vere nur ĉirkaŭ unu procenton de recikligita atomrubaĵo oni enkonstruas en novajn brulelementojn; nome la plutonion. Sume, post la recikligo estiĝas pli da atomrubaĵo ol antaŭe. En Francio reciklig-instalaĵoj nomiĝas modeste „usine plutonium“, „plutonio-uzino“.

Reciklig-instalaĵoj ankaŭ estas kvazaŭ la plej grandaj radioaktivaj kot-katapultoj de la mondo. La tielnomataj MOX-brulelementoj (kun plutonio el recikligo) estas eĉ pli danĝeraj dum produktado, transportado kaj uzado en atomcentralo, ol freŝaj brulelementoj sole el uranio. “Plutonio-uzino“ aldone liveras ankaŭ la krudmaterialon por atombomboj.

Pliaj informoj kaj fontoj - vidu la kolekton je la komenco (#42):

#51 Atomrubaĵo ĉe strando

Recikligejoj estas kvazaŭ radioaktivaj kotkatapultoj.

La reciklig-instalaĵoj en La Hague (Francio) kaj Sellafield (Grandbritio) donas grandajn kvantojn da radioaktiva materio en aeron, Manikon kaj Irlandan Maron. En ĉirkaŭaĵo de la instalaĵoj la kvoto de sangokancero (leŭkemio) ĉe junuloj estas ĝis dekoble pli alta ol en landa averaĝo.

Antaŭ kelkaj jaroj Greenpeace prenis iomete da ŝlim-specimenoj ĉe defluiga tubo en Sellafield. Ĉe la reveno, germanaj instancoj tuj konfiskis ilin – ja estas atomrubaĵo.

Pliaj informoj kaj fontoj*:
(de) Raporto pri la mezuradoj de Verdpaco je la re-pritraktada uzino Sellafield.

#52 Recikligo-mensogo II

En la recikligejoj en Francio kaj Grandbritio ankoraŭ estas deponitaj atomrubaĵ-amasegoj el Germanio.

La atomcentral-entreprenistoj transportis dum la pasintaj jardekoj plurmil tunojn da konsumitaj brulelementoj al la recikligejoj en La Hague kaj Sellafield. Nur parteto de tiu rubaĵo ĝis nun revenis per „Kastoro“-transporto al Germanio. La granda resto ankoraŭ troviĝas sur eksterlandaj ŝutmontoj.

Pliaj informoj kaj fontoj*:
(de*) Formala demando de Federacia Parlamentano: kie restis la atomrubaĵo liverita al la re-pritraktada uzino.

Informfontoj:
Gundremmingen i.a. pri grandega intertempa stokejo

#53 Atomrubejo Morsleben

Okcidentgermanaj atomenergi-konzernoj senskrupule ĵetis sian rubaĵon en la GDR-findeponejon Morsleben.

Montforme troviĝis fine de 1980-aj jaroj atomrubaĵ-bareloj ĉe la okcidentgermanaj atomcentraloj. Feliĉe estiĝis la germana reunuiĝo – kaj Angela Merkel ekfunkciis kiel federacia medioprotekto-ministrino. Kune kun sia sekciestro Walter Hohlefelder ŝi permesis al atomkonzernoj, deponi sian radiantan rubaĵon je ridinde malalta prezo en la iaman GDR-findeponejon Morsleben. Intertempe tiu ĉi estas rompiĝema; la sanigo kostas pli ol 2 miliardojn da eŭroj al la impostpagantoj.

Angela Merkel estiĝis federacia kancelierino, Walter Hohlefelder ĉefo de la konzerno E.ON kaj prezidanto de la lobiista Germana Atomforumo.

Pliaj informoj kaj fontoj*:
pri Morsleben Konciza informo kaj kroniko de la enstokado de radioaktiva atom-rubaĵo en Morsleben.

Informoj de la civitana iniciativo "Morsleben-Netzwerk" pri la finstokejo Morsleben.

Informfontoj:
Vikipedio - Hohlefelder

#54 Atomrubejo en minejo Konrad

Meze sub Salzgitter estu deponataj estonte ĝis 865 kg da plutonio.

Per pli ol 300 000 kubikmetroj da ete kaj meze radioaktiva rubaĵo kun ĝis 865 kilogramoj da alte venena plutonio, la germana federacia oficejo por radiad-protektado volas plenigi la iaman feroercminejon Konrad – sub la urbotereno de Salzgitter. La decidoj, uzi la minejon Konrad kiel findeponejon, ĉiam estis politikaj. Neniam okazis komparo inter diversaj deponlokoj laŭ klaraj kriterioj. El atomindustria vidpunkto, Konrad estis atrakcia, precipe pro la eksterordinare granda elminig-ŝakto, tra kiun ankaŭ nuklea grandampleksa rubaĵo estas transportebla.

La longtempa sekurec-prognozo pri la minejo Konrad baziĝas ĉefe sur teoriaj konjektoj, kaj ne sur empirie kolektitaj datenoj. La modelkalkuloj laŭ malnoviĝintaj metodoj ne respondas al nuna scienca nivelo.

Pliaj informoj kaj fontoj*:
Informoj de la civitana iniciativo "Laborkomunumo Ŝakto Konrad".

(de*) Konciza informo kaj kroniko pri la atom-rubaĵa finstokejo "Ŝakto Konrad" en Salzgitter.

Informfontoj:
Shakto Konrad

#55 Portempa deponejo

Alte radioaktiva atomrubaĵo troviĝas kvazaŭ en fortikitaj terpom-stokejoj.

Ĉar atomrubaĵo en „Kastoro“-ujoj forte radias, ties eksteraĵo estas ekstreme varmega. Pro tio la portempaj deponhaloj en Gorleben, Ahaus, Lubmin kaj ĉe atomcentraloj havas grandajn aerfendojn, por ke aero povu preterpasi la ujojn. Se unu el la ujoj estiĝus tralasiva, la radioaktiveco irus senbare eksteren.

Pliaj informoj kaj fontoj*:
Informa broŝuro (1996) de la civitana iniciativo Luechow-Dannenberg pri la koncepto stoki radioaktivan atom-rubaĵon en Kastor-Konteneroj kaj intertempaj stokejoj.

Verdapaca informo pri la intertempa stokejo Gorleben.

#56 „Kastoro“-radiado

Kastoro“-ujoj eligas radioaktivajn radiojn.

Ĉe „Kastoro“-transporto en aŭtuno 2008 medioprotektantoj mezuris alarman radiadon ĉe preterveturanta atomrubaĵ-trajno. La instancoj rezignis pri detalaj kontrolmezuroj dum veturilŝanĝo de la ujoj: Proprajn mezuraparatojn ili ne havis. Kaj la entrepreno por provizoraj deponejoj GNS ne volis „sennecese eksponi siajn dungitojn al radiado“.

Pliaj informoj kaj fontoj*:
(de*) Raporto de Verdpaco pri la monitorado/mezurado je la Kastor-Trajno en novembro 2008.

Informfontoj:
indymedia.org
Medio-Ministro Malalta Saksio

#57 Elimino nur mallongtempa

Kastoro“-ujoj kun deponita atomrubaĵo, laŭ oficialaj indikoj restas taŭgaj nur 40 jarojn.

Laŭleĝe atomcentraloj estas funkcirajtigataj nur, se sendanĝera elimino de siaj defalaĵoj estas sekurigita. Atomrubaĵo ankoraŭ radias post miliono da jaroj. „Kastoro“-ujoj izolantaj ĝin de la medio, laŭdire restas taŭgaj 40 jarojn. Pro tio oficiale ĉio estas en ordo.

Informfonto:
transporto, Lubmin

#58 Muzelingo por ekspertoj

Por ebligi la deponejon Gorleben kiel findeponejon, la federacia registaro kvazaŭ metis muzelingon al siaj geologoj.

Profesoro Helmut Röthemeyer, iam la plej alta ŝtata eksperto pri findeponejoj, konkludis en 1983 post multnombraj provboradoj, ke la ŝtonaĵo super la saltavolo Gorleben estas trapenetrita de glaci-epoka defluejo, kaj ne taŭgas por „daŭre reteni poluadon de la biosfero“. Pro tio liaj kolegoj kaj li volis rekomendi aldonajn esplorojn en aliaj lokoj. La germana federacia registaro de CDU/FDP intervenis; pro ties premo la rekomendo malaperis el la ekspertizo. CDU, FDP kaj atomlobiistoj ĝis hodiaŭ asertas, ke la saltavolo en Gorleben taŭgas kiel findeponejo.

Pliaj informoj kaj fontoj*:
Dosiero de Verdpaco pri "Fatamorganao" nome Finstokejo Gorleben.

(de*) Endlager-Experte Röthemeyer berichtet in der „taz“ über den Maulkorb

#59 Akvo en Gorleben

Ankaŭ en la saltavolo Gorleben troviĝas akvo.

Ne nur en la iama „prova findeponejo“ Asse II akvo ĉirkaŭlavas la atomrubaĵ-barelojn. Ankaŭ la saltavolo Gorleben ne estas seka. Dum konstruado de la „esplorminejo“ tie plurfoje okazis enfluoj de akvo kaj lesivo. Entute ĉirkaŭ 160 000 litroj alfluis. Ĉar mankas protektantaj argiltavoloj super la salo, ĉi tiu aldone kontaktas grundakvon.

Kontraste al Asse II, ankoraŭ neniu atomrubaĵo troviĝas subtere en Gorleben – danke al obstina rezisto de la enloĝantaro.

Pliaj informoj kaj fontoj (vidu #58):
Informfontoj:
Frankfurter Rundschau

#60 Atomrubaĵo detruas findeponejojn

Radioaktiveco malkomponas salhavan ŝtonaĵon.

Radioaktiva radiado malkomponas salhavan ŝtonaĵon. Tion pruvis profesoro Henry Den Hartog el Groningen. La sekvoj por atomrubaĵ-findeponejo en saltavolo, ekzemple la planata en Gorleben, povus esti teruraj. La kompetentaj instancoj tiris ĝis nun neniajn konsekvencojn el tio.

Informfontoj:
ejz.de - Plendo de esploristo den Hartog pri ne-akcepto de esplor-rezultoj pri radiolizo de salo.

#61 Fendoj en granito

Eĉ granito estas tro fragila por enigo de atomrubaĵo.

La sveda koncepto pri findeponejoj, ĝis hieraŭ mondvaste rekonata kiel ekzemplodona, hodiaŭ montriĝas vere rompiĝema: En laŭdire ekde 1,6 milionoj da jaroj stabila praŝtonaĵo, geologoj pruvis spurojn de tertremoj. Eĉ sole dum la pasintaj 10 000 jaroj la tero tie tremis 58-foje, nome ĝis la forto ok sur la skalo de Richter. Feliĉe tiam ankoraŭ ne troviĝis atomrubaĵo en ŝtonaĵo.

Pliaj informoj kaj fontoj*:
(de*) Raporto de la gazeto "taz" pri fendoj en la sveda finstokeja granito.

#62 Radioaktivaj kuirpotoj

Atomcentraloj estiĝas potoj.

Mi estis atomcentralo“ - tiaj diroj iam povus ornami potojn kaj patojn. Por redukti reciklig-kostojn de atominstalaĵoj, la ruĝa-verda germana federacia registaro malakrigis la dekreton por protektado kontraŭ radiado. Nun oni rajtas elimini aŭ recikligi grandan parton de radioaktiva materialo el malkonstruado de reaktoroj, kiel hejman rubaĵon. Bonan apetiton!

Pliaj informoj kaj fontoj*:
(de*) Informoj de la "Kuracistoj kontraŭ atom-milito" (IPPNW) pri la novelo (ŝanĝita versio) de la radiado-protekta dekreto de la ruĝ-verda registaro (2004 ?)

#63 Uranio-rubaĵo por Rusio

Rubaĵo el la uranio-riĉigejo Gronau estas transportata al Rusio.

La uranio-riĉigejo de la firmao Urenco en Gronau eliminas multmil tunojn da malriĉigita uranio al Rusio. Oficiale deklarita kiel „nuklea brulaĵo“, la radianta rubaĵo surteriĝas en „malpermesataj urboj“ en la Uralo, kie la ujoj troviĝas subĉiele.

Por la laŭdira sekundara krudmaterialo, la rusa atomfirmao Tenex efektive ne devas pagi; kontraŭe Urenco pagas, por ke ĝi liberiĝu de sia rubaĵo.

Pliaj informoj kaj fontoj*:
Informoj de Anti-Atom-Grupo Bonn pri la eksportoj de urania-rubaĵo de Gronau al Rusio.

#64 Lunlumaj fantazioj

Luno situas tro malproksime.

Komence oni asertis, ke atomrubaĵo ne kaŭzas problemon. Poste sciencistoj elpensis grandiozajn elimin-ideojn, unu post alia: Perkoliĝo en grundo. Marĉiĝo en „atomlagetoj“. Enkonduko en grundan akvon. Forkonduko en riverojn. Subakvigo en maro. Meto en dezerton. Enfoso en grundon. Depono en iamaj bunkroj. Enveldo en ŝtalkeston. Fridigo en arkta glacio. Forpafo en kosmon, eventuale tuj al Luno.

La lasta situas tro malproksime. Pro tio la propono fiaskis. Kelkajn aliajn oni realigis.

Pliaj informoj kaj fontoj*:
(de*) Artikolo de semajna gazeto "Zeit", de 1957, pri la planoj fintrakti radioaktivan atom-rubaĵon.

Informfontoj:
"Zeit" - Kernfrage Kernenergie, 1977

#65 Nukleaj alkemistoj

Ankaŭ transmutacio ne solvas la atomrubaĵ-problemon.

Iuj gloras kiel panaceon por forigo de atomrubaĵo: Transmutacion. Neŭtronoj transformu longdaŭrajn izotopojn al mallongdaŭraj aŭ al tute senradioaktivaj elementoj. Antaŭkondiĉo estus fajna apartigo de alte radioaktiva atomrubaĵ-miksaĵo en siajn unuopajn erojn. Poste oni devus speciale, tre energi-intensive prilabori ĉiun parton en ĝuste por tio konstruitaj reaktoroj.

Konkludo: ekstreme disipa, danĝera kaj multekosta, dubinda teknika realigeblo. Krome daŭre restus atomrubaĵo.

Pliaj informoj kaj fontoj*:
(de*) Fona informo de la Scienca Servo de la Federacia Parlamento pri la ŝancoj de transmutacio.


Pliaj argumentoj (2011) post la unua eldono:


#108 Malnova Milito

Gorleben estis la venĝo kontraŭ la GDR - por ilia tralasiva fin-stokejo Morsleben.
Dum la 1970-aj jaroj la geologo Profesor D-ro Gerd Luettig havis la taskon serĉi taŭgan lokon por finstokejo de radioaktva rubaĵo. Li raportis post sia emeritiĝo kial la tiama malalt-saksia ĉefministro Albrecht [albreĥt] (CDU) elektis la sal-tavolon Gorleben, malgraŭ tio, ke ĝi rangis nur tria-loke: estis venĝo kontraŭ la "orient-zonuloj" pro la GDR-a finstokejo Morsleben, kiu minacis polui Malalt-Saksion ĉar ĝi situas proksime al la limo. Lia moto estis "Ni ja montros al ili ! (kio eblas kaj ne)"
Pliaj informoj kaj fontoj*:
* Fona informo de la Civitana Iniciativo Luechow-Dannenberg pri la elekto de Gorleben.
Raporto de Deutschlandfunk kune kun Prof-o Luettig.

#109 Kadavroj en la Kelo

La atomindustrio findeponis kadavro-partojn de kontaminitaj laboristoj en la Asse.
En la kaŝe tiel-nomita "Finstokeja provejo" Asse II [ase-2] kiu nun montriĝis rompiĝema oni (fin)deponis ĉion kion la atomindustrio volis formeti urĝe. Tiel ankaŭ la radioaktive kontaminitajn korpopartojn de 2 laboristoj kiuj mortis okaze de akcidento en la atomcentralo Gundremmingen A (Bavario) je la 19a de Novembro 1975; ili estis cindrigitaj kaj enbareligitaj en la atomesplorcentro Karlsruhe.
Pliaj informoj kaj fontoj*:
* Stern-Raporto pri la kadavro-partoj en la Asse.
Teksto pri la akcidento je 1975-11-19 en la kroniko de la asocio "„FORUM – Gemeinsam gegen das Zwischenlager und für eine verantwortbare Energiepolitik“ (komune kontraŭ la intertempa stokejo kaj por responsebla energio-politiko) pri la atomcentralo Gundremmingen kaj la tiea intertempa stokejo.
Informoj de la akompana grupo de la atomrubaĵo-stokejo Asse II.
Informoj de la Federacia Oficejo pri Radioprotekto pri la finstokejo Asse II.

#110 Mensogo pri Esploro

La "Esploro" de la sal-tavolo Gorleben simple estas kamuflaĵo konstri finstokejon.
La germana registaro akceptis 1982 ene de sekretaj interparoloj, ne nur "esplori" la saltavolon Gorleben - kion oni pretekstis - sed tuj ekkonstrui finstokejon. Pro tio ŝaktoj kaj koridoroj en Gorleben estas doble pli grandaj ol necesus por esplor-minejo; la adiciaj kostoj sekve de tio: 800 milionoj Euro.
La registaro evitis per tiu truko la jam tiam necesa atom-juran proceduron. ankaŭ la nuna naturmedio-ministro Roettgen (2010) intencas uzi la tre malnovan funkciigan kadroplanon de 1983 (?) por la planita plikonstruado de la koridoroj, ĉar nur tiel li povas eviti partoprenon de la publiko.
Pliaj informoj kaj fontoj*:
* Pres-mesaĝo de la civitana iniciativo (BI) Luechow-Dannenberg pri la finstokejeca alkonstruo de Gorleben.
* Raporto de la BI Luechow-Dannenberg pri la interkonsentoj kaj trukoj pere de kiuj la germana registaro evitas plandeterminadan proceduron pri Gorleben.
Raporto de la gazeto Hannoversche Allgemeine Zeitung (ĝenerala gazeto de Hanovro) pri la urĝigado de la malaltsaksia landa registaro, rezigni pri atom-juran proceduron.
* Raporto de la gazeto Sueddeutsche Zeitung pri registara ekspertizo, laŭ kiu denova plilongigo de la funkciiga kadroplano de 1983 ne permeseblas.
Jen originale la registara ekspertizo. PDF
* Detala raporto en la gazeto Frankfurter Rundschau [rundsxau] pri la historio de la planita finstokejo Gorleben.
De Verdpaco (Greenpeace) publikigitaj detalaj departementaj aktoj pri la elekto de la loko kaj pri la ne-taŭgeco por finstokejo de Gorleben.
Kompilaĵo de la BI Luechow-Dannenberg de dokumentoj kaj aktoj pri la elekto de la loko kaj pri la ne-taŭgeco por finstokejo de Gorleben.
Artikolo de la gazeto ZEIT pri 30 jaroj da mensogoj pri la planita finstokejo Gorleben.
Ampleksaj informoj en la ĵurnalo "anti atom aktuell" pri la geologio de la sal-tavolo Gorleben.

#111 Licenco por mortigi

Atomrubaĵaj finstokejoj ne bezonas esti ne-tralasivaj, tion decidis la medio-ministerio.
Atomrubaĵa finstokejo eĉ tiam estas rigardata "sekura", se ĝi ne sekure detenas la radioaktivecon de la biosfero. Tiel tekstas la sekureco-postuloj por finstokejoj, kiujn publikigis la federacia medioministro Gabriel (SPD) 2009. Laŭ ĝi estas akceptebla se mil-ono de la apudaj loĝantoj malsaniĝas (pro tio) je kancero aŭ je alia grava malsano. Ĉar la grundakvo povas sterni radioaktivan materialon tra granda areo multaj homoj estos apud-loĝantoj - aparte dum la sekvaj 1.000.000 jaroj.
Pliaj informoj kaj fontoj*:
* Artikolo de la gazeto "taz" (taga gazeto) pri la sekureco-postuloj de la medioministerio kiujn devas plenumi finstokejo.
* Sekureco-postuloj de la medioministerio kiujn devas plenumi finstokejo. PDF
* BI pri la kancero-risko

#112 Kreviĝanta Vitro

Vitrigita atom-supo povas kreviĝi. Altradioaktiva, likva, forte memvarmiĝanta kaj eksplodema estas la kvalitoj de la rubaĵoj kiuj estiĝas je la prilaborado de "for-bruligitaj brul-elementoj" (el uranio, ktp.). Por pli facile manipuli ĝi la "atom-supon" oni produktas vitraĵon el ili - laŭdire kemie tre stabila kombinaĵo. Sed kemiistoj pruvis ke ankaŭ tiaj vitro-stangegoj (t.n. kokilo) povas krevi sub certaj cirkonstancoj kiam kontaktas kun akvo, kaj ke la denĝeregaj subtancoj povas ellaviĝi. Ho ve, ĉar la finstokejo ne retos seka eterne.

Pliaj informoj kaj fontoj*: Artikolo de la gazeto Linkszeitung pri la danĝero de kreviĝantaj vitro-kokiloj kaj la planoj stoki ilin sen ĉirkaua kontenero en finstokejon.
* BI pri vitro-kokiloj
* Der Spiegel - tekniko

#113 Adaptigita

Ĉar en Gorleben ne troviĝas protektanta argila tavolo super la saltavolo, tia tuj-hazarde ne plu ŝajnu bezonata.
1995 la federacia oficejo pri geologiaj sciencoj kaj resursoj (BGR) esploris 41 nordgermanajn saltavolojn pri ilia potencialo servi kiel atomrubaĵa finstokejo. La studaĵo eksplicite substrekas la gravecon de "la baraĵa funkcio de la supre-kuŝanta montaro", per kiu la malsupra sal-tavolo estu protektata kontraŭ akvo. La sal-tavolo Gorleben ne estis esplorita, ĉar ĝi havas fluantan akvon - aliflanke ĝi estus trovata ne-akceptebla. En la novaj kriterioj por finstokejo de 2009 ne plu tekstas pri protektenda supraĵa montaro. Do, finstokejo Gorleben plie eblas.
Pliaj informoj kaj fontoj*:
Fonaj informoj de la BI Luechow-Danneberg kaj de ekspertoj pri la ne-taŭgeco de la sal-tavolo Gorleben por servi kiel finstokejo.
"Panorama - Die Reporter" - TV-elsendaĵo pri al temo atom-rubaĵo, i.a. intervjuo kun la geologo Klaus Duphorn.
Greenpeace-studaĵo "La plur-barila sistemo je la finstokado de radioaktivaj rubaĵoj en sal-tavolon".
Retejo de Greenpeace (Verdpaco) kun ampleksa dokumentado pri Gorleben.
Artikolo de la semajna gazeto ZEIT pri 30 jaroj da mensogoj pri la planita finstokejo Gorleben.
Artikolo de la ĵurnalo "anti atom aktuell" pri la debato pri la sekureco-kriterioj kaj la esplor-minejo en la sal-tavolo Gorleben.
Ampleksaj informoj en la ĵurnalo "anti atom aktuell" pri la geologio de la sal-tavolo Gorleben.
* pri la Kastor
* de la ministerio PDF
* de taz
* BI pri la ministerio kaj la kancero-risko.

  • Returne al enirejo de 100_Argumentoj
  • Al la enirejo de AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)