Jara Raporto 2006 de Manfred Westermayer
Ni havis feliĉan jaron. Nia filo kun partnerino estis feliĉaj pro la bebo Zora [Cora]. Entute ni povis
sekvi denove la ek-kreskadon de homo. Niaj filinoj ankaŭ sekvas siajn vojojn en fiziko kaj bild-arto,
respektive. Gerlinde okupiĝas regione pri Verda politiko, kaj mi pri ekologia ekonomio kaj instruetas al
lernantoj. Mia patrino estis ĉe ni dum du monatoj komence de la jaro, kaj denove nun je la jarfino, kaj ni
aŭdis multon pri la tempo kiam ŝi estis juna; ekz-e kiam regis la nazia ideologio.

Mi partoprenis
printempan internacian Esperanto-staĝon en Nancio, urbo kiu posedas du tre belajn urbo-centrojn:
mezepokan kaj dekok-jarcentan pro la pola reganto Stanislas (a.s.). Kaj aŭtune partoprenis similan
staĝon en Baden-Baden - lernis pri rusaj aŭtoroj - kaj konatiĝis kun la fama ban-loko.

Vojaĝis kun mia edzino al Kievo-Odesa-Jalta per ŝipo: Ni estis gastoj ĉe Galina kun ŝiaj
studentoj en Kiev-a daĉa. Mi vizitis ŝian laboratorion dum Gerlinde partoprenis la urbogvidadon; la
urbo aspektas libere spiranta. La vojaĝo sur la Dnjepro estis agrabla kaj informriĉa. Ni lernis pri la
historio, meti-arto kaj lingvo de Ukrainio. Estis gasto en vilaĝeta lernejo, infanĝardeno kaj finfine
ĉe kamparanoj por manĝi tradician borŝĉ. La muzeo de T. Ŝevĉenko,
ĉe Kanijv, kie troviĝas lia tombo, bedaŭrinde ne estis vizitebla. Kremenĉuk (ponto), kie
ni vizitis magazenon kaj parolis kun lernantoj kiuj perlaboris ferio-monon plibeligante la parkon. Zaporoĵje
(Kosaka kulturo kaj historio). Nokte laŭ grandega metalurgia uzino, kie flagris fajro en la ĉielon.
Dumtage ni pasis grandan nuklean centralon (6 blokoj), kie oni (supozeble) uzas la malvarmigo-akvon por
forcejdomoj.  En Odesa ni renkontiĝis kun esperantistoj Tatjana kaj (?) vizitis la Zamenhof-buston kaj
vagadis tra la urbo; bedaŭrinde la literatura muzeo estis malfermita por la publiko kaj la opero
ankoraŭ ne vizitebla. La kroz-ŝipeto, konstruita (1989) en la tiama GDR eĉ rajtis veturi trans
la Nigra Maro ĝis la Krimeo. Nia ŝipo estis tri tagojn en Sevastopol - de tie ni vizitis
Baĥĉisaraj (tataran kastelon), Sapo-Monton (milito rememorejo kaj proksima germana soldato-
tombejo); tra la montaro kaj laŭ la ege rokeca marbordo (Hirunda Nesto), vizitinte la blankan kastelon
Livadia, kie la 3 potenculoj findecidis pri la sorto de la nazia Germanio; promenis en Jalta ( Ĉeĥova
monumento) kaj mi naĝis en la Nigra Maro. Reveturinte ni krozadis tra la Dnjepra delto - en fiŝista
vilaĝeto povis aĉeti mem-faritajn tipajn meti-artaĵojn. Infanoj donis siajn adreskartojn.
Reveturinte ni vizitis la muzeon de la rakedo-fabrikon en Dnjepropetrovsk, gvidata de iam tie laborinta
inĝeniero. Denove en Kievo ni vizitis la Sofio-Katedralon. Dum libera tempo ni vizitis duope la Nacian
Muzeon pri la Katastrofo de Ĉernobil. La ege vizitinda, bone prezentita muzeo montras kio okazis je 1986-
04-26, kiel baraktis kaj mortadis la laboristoj, kiel la homoj vivis antaŭe kaj poste kaj kiomgrade estis san-
difektitaj multaj infanoj poste (ekzistas libro pri tio de Ŝĉerbak ankaŭ en Esperanto). Tie
ankaŭ estas prezento pri la atombomba amasmurdo de Hiroshima kaj Nagasaki.

Fine de Julio mi kune kun Jun partoprenis la UK-on en Florenco, histori-riĉa urbo en belega pejzaĝo,
kiun ni spertis duontage per buso. Kun la gejunuloj ni ekskursis trajne al la marbordo.
AVE-anoj kunsidis enkadre de la jarkunveno, kaj mi havis multajn kontaktojn pri la Verda Movado. Dank' al
florenca konsilisto G. Varrasi de la Verduloj ni estis invititaj kun UEA (Renato) en la Malnovan Kastelon (nun la
urbodomo) por interŝanĝi salutvortojn kaj informojn. Flanke de AVE mi transdonis la afiŝon
"Paco" kaj la "Tutmondan Ĉarton de la Verdaj Partioj" en Espernto.  Pri la kongresa kulturo (...) aparte
menciindas la teatraĵeto laŭ la temo: Ĉu Esperanto indas por soldatoj - aŭ ĉu
ĝi restu strikte pacifisma ?  Finfine mi spertis majstro-ŝteladon ĵus antaŭ la reveturo,
bedaŭrinde. Poste, sen bileto (la konduktoro tuj akceptis mian problemeton) al Padovo, partnera urbo de
Frejburgo, kie Johan-Karlo gastigis nin, subtenis la demandadon je la polico, biciklis kun ni nokte tra la urbo; kaj
alitage li akompanis nin al Venecio, kie duona tago devis sufiĉi por konatiĝi kun ties unika atmosfero.

La SAT-Kongreso donis al mi la eblecon konatiĝi kun Beogrado; pli bela ol mi imagis kun loĝantoj
tre helpopretaj al ni turistoj; histori-riĉa urbo je la kunfluo de Danubo kaj Savo. Terezia kun ŝiaj
helpantoj mirinde bone organizis ĝin malgraŭ kelkaj problemetoj kun la loka (student-urba)
mastrumanto. Krom la SAT-Laborkunsidoj, k-oj Weiss informis pri la pafaĵoĵetaj (minoj-ĵetaj)
bomboj, fakte tipo da kontraŭpersonaj minoj, kiujn ni kune kun Handicap International volas malpermesi
kaj tiucele kolektas subskribojn; multaj ne eksplodas tuj, kaj tiel agas same kiel la jam malpermesitaj
kontraŭpersonaj minoj. Bonvolu viziti
Handikapo Internacia
tie estas ligoj al diversaj landoj kaj lingvoj. Kun Viola vizitis la muzeon de Nikolao Tesla, kie oni eksperimente montras liajn plej gravajn inventaĵojn. Mi partoprenis ekskurson al fora montaro: veturo per historia trajneto supren, vizito de film- vilaĝo. Per trajno mi revojaĝis tra Zagrebo. En Ĝenevo mi partoprenis la Kongreson de la Eŭropa Verda Partio; ni havis informstandon pri Esperanto - dank' al pluraj helpantoj (Charmian & Marie, Nicole, Mireille, Charles kun amiko) ni povis informi plurlingve; krome ni uzis nian tablon por kolekti subskribojn por malpermesi la minoj-ĵetajn bombojn. Kun Gerlinde mi ankaŭ vizitis la internacian urbon kaj ĝuis la trajnvojaĝon tra Svisio. En Prago (KAEST 2006, kiel ĉiam plurflanke interesa kongreseto) mi prelegis pri la Agendo 21; "por savi la mondon". Legu pli en la kongreslibro - aŭ en la retejo de AVE: Kune kun Jana mi tagmeze vizitis la lingvo-ekspozicion, kie okazis vigla prezentado de Esperanto. La trajna reveturo laŭlonge de la Moldavo ĝis Dresden montris al mi nekonatan parton de la rava pejzaĝo de Bohemio. zurück / reen